Itala Esperanto-Federacio organizas por la jaro 2026 literaturan tradukkonkurson de la itala al
Esperanto.
La konkurso konsistas el du branĉoj:
poezio: maksimuma longo ne fiksita;
prozo: (rakonto, novelo) maksimuma longo 10.000 tajperoj.
La komisiono povos asigni ĝis tri premiojn por ĉiu branĉo.
La rezultoj estos anoncataj enkadre de la 92-a itala kongreso de Esperanto, dum specifa programero.
Ĉiu persono rajtas konkursi por ĉiu branĉo per maksimume du verkoj, kies tradukoj devas esti
neniam antaŭe eldonitaj per ajna komunikilo (prese, rete, lege, bloge, ktp).
La gajnintoj de la unua premio ne rajtas partopreni en la konkurso en la sama branĉo dum la
sekvaj tri jaroj.
La konkursaĵojn, kune kun la originaloj, oni sendu al la sekretario, Valerio Dalla, prefere per
retmesaĝo, al la adreso conc...@esperanto.it indikante la branĉon, la elektitan pseŭdonimon
kaj la efektivan nomon kaj adreson. Se tio ne eblas, oni sendu ilin papere al la adreso
Federazione Esperantista Italiana, via Villoresi 38, 20143 Milano, Italia,
indikante sur la koverto “literatura konkurso” kaj enmetante la kontribuaĵo(j)n kaj la
originala(j)n tradukita(j)n verko(j)n sen ajna indiko kaj notante en aparta folio ĉiujn necesajn
indikojn kiel supre.
Premioj: la gajnintoj de la unua premio de la du branĉoj ricevos akvaforton originale verkitan
por la premio Zamenhof; por la aliaj la premio konsistos el esperantlingvaj libroj. La unua
premio en la branĉo “poezio” havas titolon “Gaudenzio Pisoni”; la unua premio en la branĉo
prozo havas titolon “Lina Gabrielli”. La disdono de la premioj okazos dum la koncerna kongresa
programero; se premiito ne ĉeestos ĝin, li estos kontaktata pri la livero.
Limdato por la sendado estas 31-a de majo 2026.
Juĝkomisiono: prezidanto: Laura Brazzabeni, sekretario: Valerio Dalla; por branĉo poezio:
Tiberio Madonna kaj Nicola Ruggiero por branĉo prozo: Carlo Minnaja kaj Maria Rosaria Spanò.