EKO 6 PL

0 views
Skip to first unread message

Laura Brazzabeni

unread,
Mar 3, 2026, 2:50:17 PMMar 3
to
El la pola literaturo

En nia elŝutejo aperis la romano “Kien ci iras?” de Henryk Sienkiewicz. Ĝi estas senpaga literatura suplemento al “La Ondo de Esperanto” por 2025. La Esperantan tradukon de Lidja Zamenhof komentis Sergio Pokrovskij, https://esperanto-ondo.ru/Aktualaj/Ondoteko.php
La dosieroj (“pdf” kaj “ePub”) estas elŝuteblaj per viaj “nomo” kaj “pasvorto”. Se vi forgesis ilin, skribu al ni kaj ni resendos ilin.Ni esperas, ke ĉi tiu ampleksa 622 paĝa libro plaĉos al vi. La unua eldono de “La Ondo de Esperanto” por 2026 aperos fine de marto aŭ komence de aprilo.

Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov

Al: revuoj
Nova bulteno de UN

  ·      Universala Esperanto-Asocio elpaŝas pri homaj rajtoj.

     UEA funebras la forpason de la ĵurnalisto Roman Dobrzyński.

     Esperantistaj instruistoj kongresos en Ĉinio.

     Universala Esperanto-Asocio kaj Monda Brajla Tago 2026.

Galope en la jaron de la ĉevalo

Nun estas la jarfino laŭ la tradicia Orientazia Kalendaro, kaj estos la festo de la ĉevala jaro. Nome de IKEF mi bondeziras al vi sanon, feliĉon kaj prosperon dum la ĉevala jaro 2026!

Historie, la ĉevalo longe kunportinte la homaron progresis mil jarojn al pli civilizacita socio. Kvankam hodiaŭ jam estas la maŝina epoko inteligenta per la interreto, tamen ni ne devas forgesi la grandan kontribuon de la ĉevalo. Ĝuste pro tio nia IKEF dankas vian kontribuon kaj petas vian daŭran subtenadon . La ĉevala jaro kunportos al vi ĉiuj la sanon, feliĉon kaj prosperon!

Ĉielismo WANG Tianyi, Prezidanto de IKEF. https://ikef.info

 

Blinduloj en novaj manoj

Mi estas la nova Komitatano A nome rwprezentanto de la Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj, LIBE. En tiu ĉi funkcio mi estas la posteulo de Rob Moerbeek. Mi esperantistiĝis en 1986. Ekde 1987 mi estas prezidanto de Nederlanda Societo de Blindaj kaj Malfortevidantaj Esperantistoj, NoSoBE. Ĝis la fino de 2011 mi regule partoprenis en UK-oj. En aprilo pasintjare mi fariĝis volontulo ĉe UEA. Mi inter alie kontrollegas la materialon por Revuo Esperanto, kunlabore kun la redaktoroj Dima kaj Anna. Krome mi kunlabore kun Ralph Schmeits interalie okupiĝas pri la alirebleco de revuoj Esperanto kaj Monato por vidhandikapitoj. En mia funkcio de Komitatano A mi esperas, ke mi povos fruktodone reprezenti la vidhandikapitojn en la Komitato nome de LIBE 

BRIKS-landoj klopodas ja financa liberiĝo

Nova pagvaluto proponita de la BRIKS-ŝtatoj, nomata "Unuo", nun aperas. Ĉi tiu iniciato celas krei alternativan financan arkitekturon, kiu evitas dependadon de la usona dolaro, precipe post kiam Rusio estis forigita el la SWIFT-sistemo kaj sankciita.

La valuto estas strukturita kiel korbo konsistanta el 60% BRIKS-valutoj (ĉina juano, rusa rublo, hinda rupio, brazila realo kaj sudafrika rando) kaj 40% fizika oro. La egala pezo de la BRIKS-valutoj celas konservi politikan neŭtralecon kaj eviti ĉinan dominecon.

 Unuo estas destinita por la pagado de translima komerco inter nacioj kaj grandaj institucioj, funkciantaj ekster la okcidenta banka sistemo. Ĝi estas provo redukti dependadon de la dolar-bazita sistemo, ofertante sistemon ankritan en garantio, kun oro revenanta kiel komparnormo de valoro kaj fido. Oro ne estas elaĉetebla, sed ĝi servas kiel garantio, permesante al landoj kun oro monetigi ĝin sen devi vendi ĝin.


  Komisiono pri BRIKS de UEA (eltiraĵo)

Azia kunlaboro

Mondo"  dum la fina ceremonio de la Japana-Korea Kunkongreso de 2024:

https://www.youtube.com/watch?v=_ffwjTxtKsM

Pedal-potenco raportita en Pollando

La ekspozicio Bicikle azien per Esperanto (1928-1932) kiu okazas en la salonoj de Nacia Biblioteko de Pollando en Varsovio estas plilongigita ĝis la 23-a de aprilo 2026.  En Gazeta Wyborcza, unu el la plej legataj tagĵurnaloj de Pollando, aperis artikolo pasintan sabaton

 

https://wyborcza.pl/alehistoria/7,121681,32573602,najblizsza-wiosna-przyniesie-wojne-lub-rewolucje-na-swiecie.html

 

Mi povas disponigi la pdf al interesiĝantoj.

-------

 

Kunlaborantoj: Elda Doerfler (IT), Frank Lappe (DE)n Perlo Miela (HU)

La Komunikoj iras al la Landaj kaj Fakaj Asocioj, al la Komitato de UEA, pluraj instancoj de ILEI, al la Estraro de TEJO, al unuopuloj, kiuj petis la ricevon kaj la anoj de pluraj pasintaj AMO-seminarioj.  Entute ĉ. 2800 ricevantoj

Ĉi tiu komuniko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite Samkondiĉe 4.0 Tutmonde.
Por pli da informoj vidu ĉe:
 <https://creativecommons.org/licenses/by-sa/4.0/>.

Aperintaj komunikoj legeblaj kaj elŝuteblaj ĉe: https://www.ilei.info/agado/EKO.php

Kvardek numeroj de 2025 aperis, kune kun la kvardek kvar numeroj de 2024

Stefan MacGill

Respondecoj en UEA: Landa Agado, AMO, EKO, Canuto.
Respondecoj en ILEI: Loka kaj landa agado, Juna amiko.
EKO 20266 kpollando.pdf
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages