Alvoko por partopreni UK-on en Lisbono.

3 views
Skip to first unread message

Francois Hounsounou

unread,
Oct 3, 2017, 1:44:11 PM10/3/17
to Listo 'kontinenta Afrika, Listo Senegala, Beninaj Esperantistoj, Af - Listo ' Landa Nigherlanda

  Saluton gekaraj,

=================================================================
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 706
2017-10-01
=================================================================

S​UBTENEBLO POR PARTOPRENI LA UK-ON​ EN LISBONO

Danke al malavaraj donacintoj al Fondajho Partoprenu UK-on, UEA havas la eblon subteni la alighkotizon de kelkaj kongresanoj dum la Universala Kongreso en Lisbono, en kelkaj kazoj ankau la mangho- kaj loghadkostojn en la plej malaltaj kategorioj kaj en esceptaj kazoj la vojaghkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj ne povas mem financi la alighkotizon, povas kandidatighi. 
Kondichoj:

Vi estas individua membro de UEA/TEJO en 2017.

Vi pretas ricevi kaj realigi taskojn, kongresrilatajn, antau, dum kaj post la UK.

Vi plenigas la jenan formularon: http://tinyurl.com/formularo ghis la 30-a de novembro 2017.

En Seulo la subtenatoj chefe helpis pri fotado, filmado kaj en la Libroservo de UEA, sed la taskoj povas esti tre variaj - ricevu subtenon kaj helpu la sukcesan okazigon de la plej granda Esperanta-renkontigho, kandidatighu nun!
                       * * * * *

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages