SEMINARIO PRI ESPERANTO EN LOKOSSA, BENINO

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jul 14, 2007, 8:55:29 AM7/14/07
to esperanto-en...@googlegroups.com, nigxeriaj-e...@yahoogroups.com, afr...@yahoogroups.com, easa-m...@yahoogroups.com, senegalaj-e...@googlegroups.com, ganaa-esper...@yahoogroups.com
SEMINARIO PRI ESPERANTO EN LOKOSSA, BENINO

La Afrika Centro Mondcivitana en Lokossa, Benino,
aranghis la 7-an kaj 8-an de julio 2007-a sian
duan seminarion. La sama urbo gastigos auxguste
la seminarion por la beninaj esperantistoj. Cxi
tiu seminario estos gvidata de la Direktoro de la
Esperanto-sekcio de mondcivitanoj Gerhard Hirschmann.

Partoprenis 51 mondcivitanoj (inkluzive de 7
togolandaj rifugxintoj kaj du volontulinoj el
Germanujo,Jana Kock kaj Sibylla Brouer). Celo de
la seminario estis instrui la lingvon Esperanto
je komencanta kaj progresanta nivelo kaj instrui
la principojn de Mondcivitaneco por paco en
Afriko. La temoj ebligis al la partoprenintoj
profunde informigxi pri Esperanto-gramatiko kaj pri neperforto.

Kvar Esperanto-instruistoj gvidis la seminarion.
Temis pri Karlo ALOFA (Afrika Komisionano el
Kotonuo/Cotonou) Kodjo Benoit ZINKPE( eksoficisto
de Afrika Oficejo), Francis AGBENOU (nuna
oficisto de Afrika Oficejo) kaj Franços
HOUNSOUNOU(Afrika Komisio, Tejo-estrarano pri Landa agado).

ACM anticipe dankas Gerhard Hirschmann ( kiu
subvenciis la seminarion per 110 euxrojn ) kaj
Renato Corsetti (kiu Esperanto-materiale subtenis ACM).

ACM tre volonte akceptas kunlabori kun aliaj
instancoj por promocii la lingvon, Esperanto.


Raportis
Franços HOUNSOUNOU
Esperanto...@yahoo.fr
houn...@yahoo.fr

------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato....@gmail.com>
-------------------------------------

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages