LABORKUNSIDO
INTER AFRIKA KOMISIONO
KAJ
BENINA LANDA ASOCIO(ABeE)
Cele
informigxi pri la problemoj de landaj asocioj, kiuj estas unu el la
agaderoj de la vickunordiganto de Afrika Komisiono de UEA, Francois
Hounsounou iniciatis organizi fizikan renkontigxon kun la estraranoj
de landaj asocioj, la estraranoj de TEJO-sekcio kaj ILEI-sekcio.
La
9an de septembro 2017 okazis en Joca, Cotonou, la organizita
kunveno.Partoprenis tri estraranoj de TEJO-sekcio, BOJE (Bernard
Gnancadja, Cyprien Guiya kaj Norbert Sadohounde. BOJE starigis
provizoran estraron), flanke de la landa asocio partoprenis Latifou
Gbadamassi(nur la prezidanto) kaj cxe ILEI-sekcio, Karlo
Alofa.
Notindas mencii la cxeeston de kelkaj gravuloj nome Privas
Tchikpe (la unua benina esperantisto) kaj Kingslim EDAH. Post la
antauxparolo de Francois Hounsounou pri la diversaj landaj asocioj
aligxintaj al UEA kaj la farita rimarko pri la malbonfarto de landaj
asocioj, li prezentis la temon de la laborkunsido: "Kiel
plivigligi la landajn asociojn?" Sekve, Privas Tchikpe, la plej
sperta, orientigis la debaton kaj adaptigis al la benina landa asocio
helpe de Karlo Alofa. Do dum la kunsido, ni unue kolektadis la
problemojn, kiuj malhelpis la evoluadon de la movado enlande kaj
trovis tauxgajn solvojn auxskultinte respekte la prezidanton de la
landa asocio, la tri estraranojn de TEJO-sekcio kaj la prezidanto de
ILEI-sekcio. Ambauxflanke, ni kolektis la jenajn problemojn:
-
membroj ne disponeblas por kunlabori en la sekcioj,
- kelkaj
estraranoj malaperas kaj nur la prezidanto ludas cxiujn
rolojn
(sekretario, kasisto, organizanto) de pluraj jaroj,
- problemoj de
komunikado inter junuloj,
- problemo de fido,
- problemo pri
manko de fido,
- chiama diskuto inter estraranoj kaj inter
Esperantistoj,
- problemoj de komunikado inter Esperantistoj,
-
membroj de BOJE chiuj estas en la sama loko,
- malaperigo de
kluboj enlande.
Je la fino, la prezidanto de la landa asocio klare
diris, ke li estas laca fakte ke nur li, verkis la raportojn de landa
asocio kaj tiujn de ILEI-sekcio kaj antaux du jaroj li ne plu
prezentis la raporton de ILEI-sekcio. La prezidanto de ILEI-sekcio
klare eksplikis la funkciadon de la movado. Do estis problemo fakte
oni ne kunprenis ilin por fari iu ajn agadon. Por ne plu rimarki la
samajn problemojn
enlande, solvoj estas deciditaj de la
partoprenintoj:
ABeE kaj BOJE devas
- promocii Esperanton en la
Lando,
- Starigi novan estraron, kiu kunlaboros,
- revizii la
statutojn de la landa asocio por ke la novaj estraranoj
sciu kion
ili devas fari,
- elpensi kalendaron por pretigi la
farendajhojn,
- krei esperanto-eventojn por allogi esperantistojn
por ke ili interesigxu al la movado kaj precipe naciigi la movadon
landskale kaj ne plu loke.
Komitato estas starigita de la
partoprenintoj kaj la konsistigo jenas:
Membroj de la
komitato:
Prezidanto:
ALOFA Jerome
Membroj:
- GBADAMASSI
Latifou
- GNANCADJA Bernard
- HOUNSOUNOU Francois
La
membraro de la komitato pritraktos la statutojn de la landa asocio
(limdato la 23an de septembro 2017) kaj prizorgos la organizadon de
la gxenerala asembleo, kiu okazos dum la feritempo de decembro 2017
en la sama hotelo JoCa en Cotonou. BOJE faros la saman por elekti
stabilan
estraron enlande. La partoprenintoj rekomendis, ke la
estraranoj estu el malsamaj anguloj en Benino kaj ne nur en
Lokossa.
Francois sciigis al ili la novan projekton de AK pri LIS
(Loka ILEI-Seminario). Indus mencii ke Karlo Alofa sciigis al la
partoprenintoj, ke la esperantolernintoj de Privas nun hodiaux
grandigxis kaj kapablas mem financi la gxeneralan asembleon por eviti
la saman ideon pri manko de rimedo por organizi la gxeneralan
asembleon en Benino.
Privas substrekis, ke li cxiam disponigos al
ni la hotelon pri eventualaj kunsidoj. Dankon al Privas kaj Karlo.
Nome
de Afrika Komisiono de UEA, la vickunordiganto dankis cxiujn
partoprenintojn kaj
cxefe Karlo kaj Privas, kiuj ludis grandegan
rolon antaux kaj dum la okazigo de la laborkunsido.
La kunsido
komencigxis je la 10:15 kaj finigxis je la 15:34 per fotigxo en tre
bona etoso.
Protokolanto:
Kingslim EDAH
Raportis,
Francois Hounsounou
Vickunordiganto
Respondeculo
pri landaj asocioj.
François( Franko) HOUNSOUNOU,BP 226 Lokossa-Mono
Rép. du Bénin
West Africa
Skype: esperantoawc