de: Radojica Petrović <ra...@ikso.net>
Okaze de la ILEI-seminario, kiu dauras ekde la 4-a de julio en
Kinshasa, DR Kongo, la Rektoro de la Nacia Pedagogia Universitato
(UPN) de Kinshasa, kiu gastigas la seminarion, akceptis hodiau
(la 7an
de julio) delegitaron de ILEI kaj, interalie, esprimis pretecon de UPN
organizi formadon de E-pedagogoj kunlabore kun ILEI kaj universitatoj
kie Esperanto estas studata. Necesas proponi konkretan projekton.
Dume, la du-nivelan seminarion, kiu finigxos la 11-an de julio,
partoprenas 40 seminarianoj, el kiuj 15 trejnigxas pri
E-instruado.
Raportas el Kinshasa