Helga FARUKUOYE naskiĝis en 1943 en Vieno. Ŝi mortis la 12-an de Julio 2009 ankaŭ en Vieno. Jam en 1945 ŝia patro komencis paroli kun ŝi en Esperanto. La sperto de dulingveco, speciale la klara strukturo de Esperanto, poste multe helpis al ŝi pli facile lerni aliajn lingvojn. En la universitato de Vieno ŝi studis la latinidajn lingvojn kaj la germanan; en 1971 ŝi magistriĝis en la franca kaj la germana En 1975 ŝi edziniĝis al niĝeriano kun kiu ŝi havas du filinojn. De aŭgusto 1980 ĝis aŭgusto 1984 la tuta familio vivis en Niĝerio. En Adeyemi College of Education, universitata institucio, ŝi instruis la francan kaj ankaŭ ofertis kurson de Esperanto kiun frekventis multe pli da gestudentoj ol la francajn lecionojn. Pro la malboniĝinta situacio en Niĝerio ŝi devis reveni kun siaj filinoj al Aŭstrio, kie ŝi daŭrigis la Esperanto-instruadon al afrikanoj perkoresponde kelkajn jarojn. En 1998, dum la UK de Montpellier, ŝi ricevis pro tio la premion Deguĉi. Tamen baldaŭ poste la koresponda instruo finance ne plu eblis.
En 1994 ŝi magistriĝis pri interlingvistiko en la universitato de Budapeŝto. De 1995 ĝis sia pensiiĝo fine de 2004 ŝi laboris en la Esperantomuzeo de Vieno. Pli ol dudek jarojn ŝi instruis la internacian lingvon en la popola altlernejo Brigittenau.