Raporto pri la Gxenerala Asembleo en Benino

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jul 4, 2009, 2:55:21 PM7/4/09
to ^landa listo konga - dr, ^landa listo benina, ^landa listo malagasa, ^landa listo gvinea konakria, ^listo helpa afriko, ^landa listo kotdivuara, ^landa listo togolanda 1, ^landa listo togolanda 2
Jen ekzemplo de landa kongreso kaj de regulaj elektoj de la estraro, kiu venas el Benino.

de: Latifou GBADAMASSI <lati...@gmail.com>


La renovigo de la Estraro de Benina Landa Asocio.


Sabate la 27-an de junio 2009 , la Landa Asocio (ABeE) okazigis la antauxlongviditan Gxeneralan Asembleon en cxefurbo Cotonou kvartalo Dkoungb Carrefour cxefe sine de Afrika Centro pri Teologia Sercxadoj(Centre Africain de Recherhes Theologique.) El la 19 kluboj kaj dependaj strukturoj invititaj cxeetis 16 po unu reprezentanto. Jen la detaloj:


-klubo Sankta Harmonio: Ayahohou

-klubo Monda Familio: Azov

-klubo Nova Sento: Hondjin

-klubo Rondo Familia de Orfejo Nabouba: Lokossa

-klubo Egaleco: Kodji

-klubo EJEA: Adohoun

-klubo Nova Mondo: Sedje-Lokossa

-klubo Frateco: Lokossa

-Verda Familio:Agam

-klubo Verdeaj Geamikoj: Cotonou

-klubo Bonvolo: Universitato de Abomey-Calavi

-klubo arigbo:Glazou

-Esperanta klubo de Sxtata mezlernejo de Dedekpoe

-Esperanta klubo de la tria sxtata mezlernejo de Lokossa

-Esperanta klubo de la dua sxtata mezlernejo de klouekanme

-Junulara Sekcio (BOJE): Cotonou


Rimarkindas ke kluboj pacaj Metiistoj, Nia Mondo kaj ilei-sekcio cxiuj el Lokossa senkiale ne sendis reprezentantojn.


Pri tiu grava evento kiu historiighos cxu pri Esperanto, cxu pri la esperantistoj de Benino, tutomaghe kelkaj invititaj eminentaj esperantsitoj de Benino honoris la eventon cxeeste nome Tchipke Privas, kiu historie estas la unua esperantisto de Benino , Essou Sebastien ( Reprezentanto de Benino cxe Afrika Konsilantaro) kaj Alofa Charles (Kunordiganto de Afrika Komisiono) kiuj estis la unuaj pioniroj pri la movado. Aldonigxis dek unu(11) kromesperantistoj de diversaj kluboj siaproprakoste sed kiel observantoj cxar tia arangxo estas okazo por konatigxi unu kun la alia. Do, entute estis dudek-naux (29) partoprenantoj.


Lauxprograme tiu evento devis hortempe ekiighi je la nauxa post la kvar-dekkvina horo (9h45m) sed pro la natura pluvminanco la evento komencighis je la 11h 15. La evento malfermighis per la varminda salutmesagho de tiutempa landprezidanto nome Gbadamassi Latifou kiu hele finighis per kortusxinda aplauxdo fare de la cxeestantaro. Vicighis la agadraportoj pri la aktivecoj plenumitaj dum periodjaroj 2006 , 2007, 2008 kaj pri 2009. Poste sekvis la prezentado de la financaj raportoj fare de la landa kasisto sub la kupolo de Houenavo pierre kaj post tuj cxe la fino surprizaperis sinjoro Jean Codjo el Kanado kaj la tuta salono plivarmighis tutambicie per debatoj kiuj kirlighis sine de la cxeestantaro tien kaj reen al jhusnovgasto Sinjoro Jean Codjo. Stimulinde kaj viglinde li sukcesis respondi al la respondindaj demandpetintoj per varma aplauxdo. Horighis la tempo por pauxzi kaj tagmangxi. Kelkajn tridek minutojn estis dedicxitaj por reenergigi la ventron per rizmanghajho akompane de fritita fisxo sekvita de trinkajho. La 27-an de Aprilo 2008 finighis la periodmandato de la estinta estraro ABeE kiuj tamen laboris gxis 2009. Post la manghado la estinta landestraro prezentis sian demisian estraranighon respondecon antaux la honora kaj lojala cxeestantatro. Honorinde surtablighis unu komitato kiu konsistas el tri membroj Essou Sebatien, Alofa Charles , Kaj Agbenou kodjovi Francis kiuj ekzekutive kaj tutdigne demokratie kontrolis la balotadon tutdigne laux meritvocxdono poente al la kandidato. Unue, la komitato kontrolis la fizikan cxeeston de cxiuj oficialaj reprezentantoj (entute 18) kaj elektis la sekretan (surpapera) vocxdonon. Cxiu elektanto devas esti nepre reprezentanto de iu klubo. Dume, la observantoj eliris el la balotejo tial cxar ili ne rajtis vocxdoni. Leghe cxion dirinte cxion respektita. Do venis la rugha tikla tempo, tempo dum kiu cxiu devas atentighi pri si por elekti lauxvole sian prezidanton, sian sekretarion ,sian vicsekretarion, sian kasiston kaj organizanton.


Lojalece sub la gvido de la balota komitato kiu estas prezidanta la baloton , estis petata voluntuloj pri prezidantposteno.


El la cxeetantaro neniu novulo prezentighis krom sinjoro Gbadamassi Latifou kiu dece sxatus reeokupi la postenon pri la prezidanteco.


Konsentite kun la cxeestantaro , sekreta baloto estis farita kaj rezulto montrighis ke centprocente li estas reelektita kaj kun varminda aplauxdo la komitato deklaris lin novan prezidanton pri Benina Esperanta Asocio.Tiuekzempler e la balotado okazis kaj cxiu posteno finfine estas okupita . Jen la detaloj:


-Prezidanto: GBADAMASSI Latifou: 18 vocxdonantoj- 18 vocxoj

-Ghenerala Sekretario: TCHOKPODO Joseph:18 vocxdonantoj -18 vocxoj

-Vic-sekretario :TCHOUME Eugene : 18 vocxdonatoj -10 vocxoj

-Kasisto: HOUENAVO Pierre: 18 vocxdonantoj- 18 vocxoj

-Organizanto : AMOUZOU kodjo: 18 vocxdonantoj- 16 vocxoj


Sekvis la elekto de la financa kontrolkomisiono kiu konsistas el du personoj. Temas pri:


-
Ezin Mechak:1-a kontrolisto:18 vocxdonantoj- 10 vocxoj

-
Essou Sebastien:2- a kontrolisto: 18 vocxdonantoj- 10 vocxoj


Ne mankis la dankvortoj de la Prezidanto de la novelektita Estraro
S-ro Latifou GBADAMASSI. La evento fermis la verdan flamon per grupa fotigho en amikinda etoso fratuminda
.
Verkis
AGBENOU Francis,

Raportanto de la Balota Komitato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages