de: Retbutiko de FEL <retb...@fel.esperanto.be> Jean Codjo ne estas novulo en la verkista firmamento. Liaj "Dialogo inter surduloj" kaj "La pasxo senelirejen" estis forte aprezataj de la publiko. Nun aperis lia tria novelo: "Aventuro en mondo de sxajnigado". Jean Codjo, beninano, iam naskigxinta en fora benina vilagxo, sed nun instruanta en Kanado, verkis novan novelon, pri la spertoj de afrika intelektulo en la blanka mondo. Li spertis ke diplomo havas varian pezon kaj gravecon: laux lando kie oni gxin klopodas valorigi, laux la lando kie oni gxin akiris, laux la vizagxo aux koloro de la diplomito. Li ankaux rapide malkovras ke ne absolute cxiuj blankuloj estas ricxaj kaj ke ili ne cxiuj adoras la saman Dion. Iusence la nova novelo rolas kiel sxlosilo al la antauxaj. Ne nur la konstatoj estas priskribitaj sed ankaux la evoluon de la observanto! Libro-priskribo
* Auxtoro: Jean Codjo * Ilustris: Julia Litvinova * Fako: noveloj * Formo: libro vinktita * Prezo: 6 euroj + afranko * Pagxoj: 44 * Formato: 135 x 205 mm * Eldonjaro: 2009 * Pezo: 64 g * ISBN: 978-90-77066-42-3 Por mendi la verkon, vi povas respondi tiun cxi mesagxon, aux rete iri al la Retbutiko: http://www.esperanto.be/cgi-bin/mal/Web_store/web_storeie.cgi?keywords=ajnigado