(kotdivuaro) Esperanto en Afriko, numero 13-a

6 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Apr 28, 2010, 11:33:35 AM4/28/10
to ^listo helpa afriko, ^landa listo kotdivuara, ^landa listo togolanda 1, ^landa listo togolanda 2

ESPERANTO EN AFRIKO

Bulteno de la Afrika Komisiono de UEA

Numero 13      Aprilo 2010

Karaj gelegantoj,

De pli ol tri jaroj ekas diversaj kaj ech kakofonplenaj ehhoj el Afriko pri la movado. Por kelkaj afrikanoj, tio estas signo de malsukceso, dum aliaj trovas en tiu diverseco signon de maturigho. Diversaj opinioj pri sama afero normale ne malhelpas al sukceso au al evoluo pozitiva de tiu afero, krom se homoj kun aparta vidpunkto ne akceptas, ke ili povus erari, sekve ili ne toleras alian vidpunkton malsimilan al tiu kiun ili defendas. La Afrika Oficejo (AO) de UEA provas aperigi chiujn vidpunktojn, se kompreneble homoj sendas ilin. La 13-a numero de la bulteno de la Afrika Komisiono denove estas richa je eventoj chiuspecaj. Kiel kutime ghi ankau enhavas artikolojn ne nur pri agadoj de Esperanto-instancoj, sed ankau pri tiuj de unuopuloj. Aparta atento estas dedichita al unuopaj spertoj de esperantistoj afrikaj kaj de Esperanto-helporganizoj gvidataj de bonkoraj eksterafrikanoj, chu por la komunumo neesperanta, chu por afrikaj esperantistoj.

La redaktantaro

 

***

Subteno de UEA al afrikaj esperanto-instancoj

Je la fino de februaro 2010, multaj landaj asocioj (LA), interalie UTE (Togolando), ABeE (Benino), ANEB (Burundo) ktp ricevis subvencion por la jaro 2010. En landoj, kie LA ne tiom aktivas au ne sendas raporton detalan al Afrika Oficejo(AO) de UEA, ricevas subvencion kluboj (Zego-klubo en Nigherio, Klubo Paca en Tanzanio, CIE en Malagasujo, EKM en Kongolando ktp). Restas du landoj, kiuj sendis raporton taugan kaj kontentigan, sed ankorau ne ricevis ion, char AO kaj esperantistoj de tiuj landoj diskutas pri kiel pli efike reorganizi kaj doni pli solidan bazon al la tiea movado. UEA ja konscias, ke la sumo ne sufichas por fari chion farendan, sed almenau la subvencio kontribuas al vigligo de la loka movado pere de instruado kaj informado. Dum iuj ricevis subvencion, aliaj ne, pro la naturo mem de la enhavo de la sendita raporto. Bedaurinde, UEA ankorau ne havas tiom da mono por subteni chiujn poresperantajn agadojn, des malpli por projektoj tute neesperantaj (kokidbredado, helpo al rifughantoj ktp). Tamen, AO provas kontakti unuopajn mecenatojn por konvinki ilin helpi al sukceso de tiaj projektoj. Intertempe AO daurigas kun kreado de retpaghoj por landoj, kiuj tion deziras. Ligoj al kelkaj el ili estas che www.esperanto-afriko.org/retpagxojafrikaj.htm. Esperantistoj de landoj respondecas pri flegado de sia propra retpagho kaj enmetado de necesaj informoj pri loka agado. Kuraghigenda estas la klopodo de la landa asocio de Togolando (UTE) krei propran retpaghon. Tre certe la propono de AO pri kreado de retpaghoj por landaj asocioj estas bela ideo, pro tio la klopodo ighas sekvenda ekzemplo.

Jean Codjo

Agade tra afriko

Kongolando

Nova grupo

Nova, precipe virina grupo naskighis en DR Kongo, kun nomo Esperantista Grupo de Sankta Rita (EGSR). La 14-an de marto 2010 okazis inauguro de virina tago organizita de la grupo, kun granda etoso kaj almenau cent partoprenantoj. La manifestacio okazis en la paroko de Sankta Rita, raportis RTVA, la eklezia radio.

La komitato de la landa ILEI-sekcio estis honorita per invito, kiu permesis al ni skizi pri nia movado kaj pri nia Esperanta agado; nia Frato Bonanza tradukis rekte francen por la cheestantaro. Ni gratulas niajn fraulinojn Alexandrine Omba kaj Rachel Mafuluko.

Ni estis surprizitaj ke la geinfanoj bone poemis, teatris kaj dancis je la ritmo de disko de Konga Espero. Kuraghon che la komitato de EGSR, kiu konsistas el tri prezidantinoj. La unua estas Rachel Mafuluko, kiu bone liveris paroladon en Esperanto; la dua estas Alexandrine Omba kaj la tria Helene Vangu; la sekretarino estas Monique. Chiuj estas fruktoj de la Ekomo-klubo, kiun ni vere gratulas. Ni estis intervjuitaj de la RTVA. Menciindas, ke en la Pedagogia Nacia Universitato, la ghenerala administranta sekretario lanchis komunikon por la interesighantoj, kiuj deziras lerni Esperanton. La ILEI-sekcio pretas ellabori liston de instruistoj por tiu okazo.

Viktor Lufimpu, sekciestro de ILEI, DR Kongo

Seminario en Rutshuru

Multaj esperantistoj estis kontentaj legi nian raporton pri la seminario okazinta en Rutshuru de la 11-a ghis la 15-a de decembro 2009. Tiu seminario estis la kvina seminario okazinta en nia provinco, kaj estis aranghita de lokaj esperantistoj sen helpo de ajna eksterlandano. S-ro Useni, prezidanto de Virunga Esperanto-Klubo (VEK), gvidis la seminarion dum la unuaj kvar tagoj. S-ro Emmanuelo Muchuti ankau pre­legis pri la paca karavano en la distrikto (tiu konsistas el homoj kiuj esperantistighis en Rutshuru). Li malfermis la Zamenhof-Tagon kaj fermis ghin. Nia verda flago staris sur la muro kaj la jena slogano estis legebla: “Amikeco Esperanto”. Tio altiris la atenton de la invititoj.

Emmanuelo Muchuti Raffiki

Benino

Raporto pri transdon-ceremonio

Jhaudon la 18-an de februaro 2010 okazis transdon-ceremonio de esperantajhoj che la shtata mezgrada lernejo en la vilagho Ayahohoué. En la arangho cheestis la anaro de la tiea Esperanto-klubo Sankta Harmonio. Estis invititaj la lernejestro, la repre­zentanto de la lernejaj geinstruistoj kaj la reprezentanto de la tuta lernejanaro. Komence, la klubanoj bonvenigis la invititojn per kanto: “Bonvenon, bonvenon karaj geamikoj; Estu bonvenaj, estu bonvenaj; Bonvenon, bonvenon karaj geamikoj”. Poste kantighis la Esperanta himno “La espero”. Post la kantado, Latifou Gbadamassi, fondinto de la klubo “Sankta Harmonio”, sub kies gvido okazis la arangho, alparoladis. Dume, li salutvortis chiujn kaj kelkajn minutojn resume rakontis pri la historio de la klubo, kiu fondighis en oktobro 2006 . Tuj post tio li solene transdonis al la lernejestro la esperantajhojn, kiuj konsistis el parto de la libroj kiujn la klubo Sankta Harmonio gajnis per apogo el Fondajho Thorsen por la jaro 2009. Aldonighis aliaj ajhoj kiujn donacis SAT-Amikaro, la Paro Gilles kaj Nicole Wallez, Ronald Glossop kaj Jeanne-Marie Cash.

Ne mankis la vortoj de la lernejestro, kiu ege dankis UEA-n kaj la aliajn donacintojn kaj promesis ke la donacitaj ajhoj estos bone uzitaj. Li kaptis la oportunon por kuraghigi la lernejajn esperantistojn kaj instigi ilin al plua lernado por altigi sian Esperantan lingvoscipovon kaj varbi novajn anojn por la klubo. Aldone, mi kredas ke la esperantajhoj utilos ne nur por esperantistoj sed ankau por ne-esperantista lerneja publiko (gelernantoj kaj geinstruistoj), kiu havos la shancon ekde nun, per francaj  libroj, scii kia lingvo Esperanto estas. Nur tiel Esperanto disvastighos kaj enradikighos che la lernejo.

Latifou Gbadamassi

Vizito de belga esperantisto en Koghi

La belga esperantistino Yola, post du tagoj en Togolando, tranoktis dum tri tagoj en la vilagho Codji (Koghi), kie esperantistoj kontribuis al konstruado de la lernejo Jules Verstraeten. Yola atingis Koghi la unuan de februaro 2010. Shi estas akceptita de Pierre che la landlimo Hilakonghi (Togolando-Benino) kaj de tie ambau veturis aute kaj motorcikle unue al Lokossa kaj poste al Koghi. La sekvintan tagon, shi plezure vizitis la urbon Lokossa kaj ech mendis kukon okaze de sia naskighdatreveno. La festo okazis en Koghi kune kun la geknaboj de la lernejo Jules Verstraeten. Chiuj instruistoj kaj kelkaj enloghantoj de la vilagho cheestis. Festo de naskighdatreveno ja ne estas io kio iam okazas che la enloghantoj de Koghi, sed chio okazis en tute amuza etoso: kantoj, dancoj, legado de poemoj ktp.Chiuj infanoj ricevis kukojn kaj donacojn. Kelkaj el ili pro la festo bondeziris al shi per diversaj deziresprimoj. La festo dauris kelkajn horojn. Ech post la festo en lernejo, Yola daure akceptis gastojn en sia gastejo. Ili amuze kantis en la loka lingvo. Tia evento en Koghi certe restos eterne memorata, char neniu antaue festis naskighdatrevenon tie. Post la etapo de Koghi Yola vizitis la Afrikan Oficejon de UEA antau ol daurigi al la chefurbo Cotonou, kie atendis shin lokaj esperantistoj Joseph, Charles kaj Sébastien.

Pierre Houenavo

Burundo

Vizito al provinco Bubanza

La celo de la vizito estas esplori la lokon kie ni planas okazigi la ontan seminarion, kaj estigi la momentan kunsidon kun lokaj esperantistoj, eventuale kapablaj partopreni la menciitan seminarion. Mi iris al Bubanza sabaton, la 27-an de marto 2010, por esti certa chu la loko estas favora al fundamentaj kaj bazaj vivbezonoj, kaj chu la loko kongruas kun niaj planoj pri la gastado de la augusta seminario. Je la deka horo kaj duono mi estis kun la direktoro de la bubanza liceo en lia oficejo por pridiskuti la eblon okazigi la seminarion en la liceo. Post kelkaj minutoj da diskutoj kaj klarigoj pri la Esperanto-movado, la direktoro plezure akceptis nian peton. Poste li montris al mi diversajn ejojn de la liceo kaj mi konstatis, ke la menciita liceo estas efektive tauga, char ghi situas apud chefa vendejo de la regiono, kaj trovighas tie kuranta akvo kaj elektro. La klaschambroj estas bonege ekipitaj, kaj necesejoj disponeblas por grupo kun multaj membroj. Post la lerneja etapo mi renkontis lokajn esperantistojn al kiuj mi enmanigis la kurson “Gerda malaperis!”, kiun ili sekvu antau ol partopreni en la seminario. […]

Karaj, la estonteco de la movado en tiu chi regiono estas aparte esperinda – char kelkaj publikaj shtatoficistoj esperantistighis, interalie la direktoro kaj la bibliotekistino de la liceo.

Eric Nsabiyumva

Kenjo

Eko de loka movado

Mi prolabore vizitis Kenjon, la urbon Nairobio. Pro tio, ke mi devus resti en la urbo dum 12 tagoj, mi pensis pri renkontigho kun la esperantistoj en Kenjo. Por realigi tion mi ekkomunikis kun Renato, Afrika Oficejo (Jean Codjo), Jérémie (Burundo) kaj kun esperantistoj en la urbo Eldoret.

Alveninte al Nairobio mi alvokis la s-rojn Evance kaj Kilwa por informi pri mia alveno. Dum la sekvaj tagoj kelkaj komencantoj ekvokis min kaj ni interkonsentis pri plano por renkontighi. Interparolante ni trovis, ke estus malfacile por ili veni al Nairobio pro financa kialo. Tial ili petis min iri tien, tiel ke la plejmulto povu renkonti min, char neniu el ili persone renkontis iun kiu parolas Esperanton. Ili nur teorie lernis ghin sed neniam vidis vivantan homon paroli la lingvon. Pro tiu kialo mi faris la decidon iri por renkonti ilin la 16-an de marto 2010. La urbon Eldoret, situantan en la Vala provinco, mi atingis post kvinhora veturado. Tie loghas Evance kaj Kirwa, kiuj akceptis min che mezluksa hotelo. Poste venis sinjoro Reuben Rugut el la urbeto Kapsabet. Ni babilis dum nia  vespermangho kaj interkonsentis denove renkontighi la sekvan tagon por ke ankau aliaj esperantistoj havu la okazon renkonti min. Jen listo de tiuj aliaj:

N-ro     Nomo                                 Adreso (chiuj en Kenjo) Retadreso

 1.        S-ro Evans Ochoki           P.O. Box 1012, Eldoret   eochokira@yahoo. com

 2.        S-ino Lucina Leting         P.O. Box 1012, Eldoret   Lucinale08@yahoo. com

 3.        S-ro Julius Kiprono Kirwa                                          P.O. Box 204, Eldoret juliuskirwa@ yahoo.com

 4.        S-ro Lawrence Kiloch     P.O. Box 78, N-Hills        [ne havas]

 5.        S-ro Gilbert Simiyu          P.O. Box 22, N-Hills        simiyugilbert@ yahoo.com

 6.        S-ro Reuben Rugut         P.O. Box 20, Kapsabet   rubenrugut@yahoo. com

Oni donis al mi aliajn nomojn de la membroj de la grupoj en la chirkaujho de Eldoret, kaj oni transdonis iliajn salutojn al mi dirante, ke ili ne povis veni pro distanco kaj tempomanko. Temis pri sinjorino Ruth Cheptum, s-ro Joseph Wafula, s-ro Paul Maiyo, s-ro David Barngetunyi kaj s-ro Nelson Rugut.

Historieto pri la landa movado

Estis en la jaro 1981 kiam la fama esperantisto Nino Vesella (Italio) metis anonceton en kenjan jhurnalon kaj s-ro Gilbert Kirwa eksekvis la aferon Esperanto. Tiu chi faris korespondajn kursojn kaj poste havis studentojn kiuj post la lerneja studado malaperis. Tamen daurigante, li poste ekinstruis al aliaj, inkluzive en la jaro 2007 al s-ro Simiyu, unu el siaj kolegoj. Oni ne audis pri tiu instruado en la Esperanta medio. Estas manko de financa rimedo, de aliro al la reto, kaj liaj lernantoj ofte loghis for de la urbocentro tiel ke kelkfoje necesis bicikli dudek kilometrojn por atingi ilin. Nun, du el la esperantistoj ricevas la revuon Esperanto kaj la Jarlibron, kio donas al ili fidon ke la lingvo vere ekzistas. Cetere la uzo de la reto helpas ilin lerni pli multe pri la lingvo. Ili ne povas atingi la reton ofte, sed tamen eblas viziti retejon almenau unu- au dufoje monate. Ili diras, ke vizitante la reton ili povas legi multon pri Esperanto aperantan en diversaj lingvoj. Por la estonteco de la movado, mi rekomendis ke ili koncentrighu pri la lernado de la lingvo unue, char ne necesas havi amason da homoj kiuj apenau scipovas saluti Esperante.

La esperantistoj en Kenjo shatas la lingvon, sed la problemo restas sama kiel en multaj afrikaj landoj, kie oni eklernas Esperanton teorie sed neniam vidis iun esperantiston, tiel ke la alveno de ech unu estas beno por la membraro. Same kiel en Tanzanio, la plejmulto de la membraro estas farmistoj kaj laboristoj loghantaj en urbetoj au vilaghoj, tiel ke estas malfacile konvinki ilin lerni Esperanton. Tamen tio povas esti solvita per vizitoj de esperantistoj el la tuta mondo per turisma kanalo au per personaj vizitoj. Mia propra vizito estis ege interesa, la homoj bonvenigis min flate kaj amike. Mi volas kuraghigi tutmondajn esperantistojn viziti la urbon Eldoret kaj la esperantistojn tieajn; la urbo mem estas malgranda sed tre interesa, la vetero estas neniam tro varma au tro malvarma. Mi rekomendas ke lernmaterialoj estu sendataj al ili, kaj ke unu el ili, precipe la instruisto, partoprenu seminariojn regionajn au kongresojn por kapti la okazon paroli kun aliaj esperantistoj. Estus bone helpi la kenjajn esperantistojn pri retumado kaj pri afrankkostoj.

Costantine Mashauri

LERNOLIBRO BAZITA SUR LA KORANO KIAL FARI GhIN?

La Korano certe estas unu el la plej legataj libroj en la mondo kiel sankta libro de la islamanoj. Kutime oni legas ghin en la araba au almenau oni audas ghin en la araba en la moskeo. Sed kial fari el ghi lernolibron por lerni Esperanton? Lastatempe unu el la pliighantaj fenomenoj en Afriko estas la islamaj lernejoj, kiuj servas la chiam pli vastan islaman afrikan komunumon. En kelkaj el tiuj lernejoj oni instruas ankau Esperanton. Estas bone povi montri al la lernejaj instancoj, ke Esperanto ne estas la lingvo de la blankulo, de la europano, io kontrau islamo. Se oni utiligas la Koranon por instrui Esperanton, vere ghi montrighas kiel io amika al islamo. Fakte ankau pri religioj Esperanto estas neutrala, kaj estus eraro tute ligi ghin nur kun unu religio. La libro, Cours de langue internationale espéranto par le Saint Coran, eldonita de la Islama Esperanto-Asocio por Interkultura Dialogo kaj verkita de Renato Corsetti kaj Franciska Toubale, ekestis pro peto de aparta islama lernejo en Orienta Kongo. Ghi bazighas sur la koranaj chapitroj 91 ghis 114, plus la malferma chapitro. Tiuj chapitroj estis elektitaj chefe pro sia mallongeco, kio permesas en malmulta spaco prezenti la originalan tekston en la araba, kaj la tradukojn en la franca (temas pri franclingvaj lernantoj) kaj en Esperanto. Sekvas ekzercoj en la franca.

La libro celas homojn, kiuj jam lernis la bazan Cours de langue internationale espéranto, kiun la Afrika Oficejo jam liveris al multaj afrikanoj. Se vi bezonas ghin, bonvolu priskribi vian bezonon al <renato....@esperanto.org>.

Renato Corsetti

Esperanto kaj afrikanoj

Maya Modeste: Mi loghas en Libreville, la chefurbo de Gabono. Tiu lando situas en la okcidenta parto de la centra Afriko. Multaj homoj opinias ke Gabano estas richa afrika lando. Pro tio multaj homoj el aliaj afrikaj landoj venas tien kun la espero trovi pli decan vivon. Mi estas 33-jaragha. Mi eklernis Esperanton en 1993 char mi pensis ke Esperanto estas la sola lingvo kiu povas unuigi la popolojn de la mondo. Mi ankau lernis Esperanton por havi amikojn tra la mondo. Pere de Esperanto mi gajnis amikojn multloke. Tiu lingvo ja shanghis mian vivon, char nun mi povas vojaghi ien ajn en la mondo kaj havas multajn amikojn el diversaj landoj kaj kulturoj.

Assane Faye: Mi naskighis en 1960 en Rufisque, malgranda urbo kiu situas je 28 kilometrojn de Dakaro, la chefurbo de Senegalo. Mi konatighis kun Esperanto en Germanio dum la jaro 1990. Kiam mi revenis al mia lando, mi ricevis la adreson de UEA per la nederlanda ambasadejo en Senegalo. Bedaurinde mi ne havis tempon kaj rimedon por sekvi la korespondajn kursojn. Post kelkaj jaroj mi decidis eklerni la lingvon rete per la programo “ikurso”, kaj post tio mi esperantigis miajn du nevojn, kiuj estis studentoj en la turisma instituto de Bydgoscsz en Pollando. Mi chiam kredas ke la diferencoj inter la homoj igas nian mondon bela, kaj mi ankau scias ke Esperanto ligas la homojn. Do per Esperanto mi provas partopreni en la realigo de paco en nia mondo. Mi havas amikojn en chiuj kontinentoj kaj mi kulture lernis multe de alilandoj. Mi ankau ofte ricevis esperantistajn amikojn che mi. Vivu Esperanto!

Joseph Tchokpodo: Mi estas beninano kaj loghas en la urbo Cotonou. Mi estas 27-jaragha. Mi eklernis Esperanton en 2001. Mi interesighis pri ghi char mi shatis lingvojn kaj estis talenta lernanto pri la angla lingvo, kiu tamen apartenas nur al anglalingvaj landoj. Kiam oni parolis al mi pri Esperanto por la unua fojo, mi demandis el kiu lando ghi venis. La respondo al mi estis ke Esperanto estas universala lingvo. Pere de ghi, oni povis senlime komuniki kun chiuj landoj sur la tero kaj havi homajn rilatojn tutmonde. Tio interesis min kaj mi do tiam farighis esperantisto. Tio kion mi gajnis, de kiam mi eklernis Esperanton, estas tio kion mi esperis je la komenco: homaj rilatoj. Mi opinias, ke Esperanto plibonigis mian menson. Antaue, mi mise jughis homojn kaj estis kolerighema. Hodiau, mi estas tolerema kaj povas facile kompreni homojn dank’ al Esperanto.

Dosieroj

Kontrolvizito al Benino

Projekto NABOUBA – 2-a semestro 2009

Helpo al orfoj kaj infanoj en malfacila situacio

(periodo de la 1-a de julio 2009 ghis la 10-a de januaro 2010)

Kontribuoj de donacantoj por la 2-a semestro 2009 estis ghiritaj al la konto de la orfejo Nabouba en Benino la 12-an de augusto 2009. En la 2-a semestro havis sian patronon entute 42 infanoj, kaj tio signifas, ke kompare kun la 1-a semestro 2009, kiam la projekto komencighis, estis trovitaj 9 novaj patronoj, kaj pli da mono estis kolektita ankau por gheneralaj celoj.

La 2-an de januaro 2010 transdonis Vlaďka Chvátalová dum sia vizito en Benino al la direktoro de la orfejo kaj la infanoj 23 kilogramojn de vestajhoj, kiujn krom la patronoj kaj la kontribuantoj al la projekto liveris ankau aliaj donacantoj.

Kiel interkonsentite fine de la 1-a semestro 2009, kaze de la mono por kelkaj infanoj, kiuj ne vivas en la orfejo mem, la tuta sumo destinita al tiuj infanoj estis transdonita rekte al iliaj patrinoj kontrau skriba konfirmo. En la 2-a semestro 2009 temis entute pri 7 infanoj. Du knabinoj nun transloghighis al la orfejo, kaj sekve en 2010 estos rekte pagata mono al la patrinoj de nur 5 infanoj.

Kvin infanoj, kiuj havis en 2009 siajn patronojn, povis forlasi la orfejon fine de la jaro, char la situacio de iliaj familioj plibonighis; ilia patronado tial estis je la 1-a de januaro 2010 finita. La koncernataj patronoj estis informitaj kaj al ili estis proponita eblo elekti por patronado aliajn infanojn au subteni la projekton en alia maniero.

La programo de la kontrolvizito en januaro 2010 estis tre richa – ghi inkludis chiutagajn vizitojn al la orfejo, kontaktojn kun la infanoj, renkontighojn kun patrinoj kaj kun la flegisto, kiu kutime okupighas pri malsanaj infanoj, viziton al hospitalo, en kiu jam plurajn monatojn estas kuracata unu el la plej junaj infanoj, kaj viziton al centro por knabinoj en malfacila situacio, kiuj ekzemple forfughis de devigata edzinigho. Estis enkondukitaj kajeroj, en kiuj estos regule registrataj la elspezoj. Kune kun la direktoro ni registris la unuajn fakturojn de 2010 kaj la direktoro devos daurigi la registradon, kio faciligos kontrolon de elspezoj en la venonta elspezo-periodo. La direktoro jam nun postulas kvitancojn au fakturojn dum achetadoj por la orfejo, kion lokaj vendistoj ofte ne shatas; por la plej granda parto de substancaj elspezoj li plej ofte tamen sukcesas akiri iun pruvon pri la pago. Kelkajn elspezojn tamen ne eblas pruvi – ekzemple benzinon oni achetas che stratoj en malgrandaj standoj, kie ne eblas ricevi kvitancon.

Ekde januaro 2009, kiam estis transdonita la unua monsumo kadre de nia projekto, la orfejo havas sufiche da rimedoj por acheti manghajhojn, medikamentojn, purigilojn ktp. La infanoj vizitas lernejojn en la chirkauajho, estis pagitaj lernejaj kontribuoj kaj bazaj lernejaj helpiloj (skribiloj, kajeroj, lernolibroj, devigaj uniformoj kaj simile). Homoj laborantaj en la orfejo ricevas salajron (kelkaj virinoj, kiuj chefe kuiras kaj purigas, kaj instruisto, kiu al infanoj helpas kun kelkaj hejmtaskoj). En la 2-a semestro pluraj infanoj suferis malarion, en kelkaj kazoj tre gravan, sed chiuj infanoj estis prizorgitaj kaj sekve resanighis.

Krom tio, ke nun estas rimedoj por suficha kvanto da manghajhoj (kvankam necesos ankorau plibonigi la kvaliton, ekzemple se temas pri vitaminoj) kaj ke la infanoj povas iri al lernejo kaj ricevi medicinan prizorgon, jam estas videblaj ankau kelkaj shanghoj de la konstruajho.

En oktobro 2009 estis shanghita la metalplato de la tegmento, tra kiu trafluis akvo en chiujn dormochambrojn de la infanoj. En la unuaj januaraj tagoj estis deprenita la bambua plafono en unu de la ejoj, kaj ghi estis anstatauigita per tavolligna plafono. La ceteraj plafonoj devus esti shanghitaj dum la jaro 2010. En 2 dormochambroj trovighas ekde la 2-a semestro la unuaj 8 du-etaghaj litoj, kaj pliaj estos ankorau achetitaj. La plej multaj infanoj do ne plu dormas surplanke. Januare estis ankau achetitaj la unuaj matracoj, kiujn ni lasis enkudri en plastikajn kovrajhojn, por ke ili ne tuj malpurighu. Estis instalitaj entute 5 lumtuboj (4 en la chambroj kaj 1 en la korto) kaj achetita generatoro. Char temas pri tre lauta kaj neekologia rimedo por produkti elektron, en la estonteco ni shatus instali sunpanelojn. Por ghojigi infanojn ankau per iu “malpli praktika” shangho ni achetis televidilon, kiun ili rajtas rigardi vendrede kaj sabate.

La direktoro luis malgrandan dometon tuj che la alia flanko de la strato; en ghi nun dormas kelkaj plej aghaj knaboj, por ke ili estu apartigitaj de la plej aghaj knabinoj, kiuj daure dormas rekte en la orfejo.

Kun la direktoro ni listigis planojn por la estonteco. Kelkaj el ili eble shajnas esti tro ambiciaj, sed ni laboros malrapide komencante per la pli realaj planoj, kaj se ni bone progresos, ni povus en la horizonto de 7-10 jaroj atingi ankau pli impresajn rezultojn. La chefa prioritato nuntempe estas finrenovigo de la ekzistanta konstruajho.

Listo de planoj:

Se eblas, en la jaro 2010:

shanghi la restantajn plafonojn

en chiu ejo konstrui ankorau po unu fenestro, por ke la ejoj estu pli klaraj kaj estu natura aerumado

pentri chiujn murojn

finacheti litojn, matracojn kaj kovrilojn

moskitoretoj en la fenestrojn kaj por chiuj litoj

pordoj che chiuj ejoj

shranketoj por chiu infano (por vestajhoj kaj lerneja materialo)

tabloj kaj seghoj (por skribi hejmtaskojn)

defluiga sistemo uzebla dum pluvsezonoj (nuntempe akvo restas en la korto).

En la horizonto de 2-3 jaroj:

ventoliloj

puto (nun oni pagas por akvo, kaj foje ghi ne fluas)


modernaj necesejoj kaj dushejoj kun akvobarelo sur la tegmento (nun ne ekzistas fluakvo por lavi sin)

enirpordego

muzikinstrumentoj (tamburoj, gitaroj ktp).

En pli fora estonteco:

sunpaneloj

kuirejo

granda nova unu-etagha konstruajho de la orfejo

dormejo po vizitantoj

flegejo

ejo kun komputiloj

lernejo (por la plej junaj infanoj)

ejo por preghi.

Realigado de chiuj menciitaj planoj kompreneble dependos de la akirotaj financaj rimedoj kaj ankau de neatenditaj okazajhoj (chefe elspezoj por medicina prizorgado).

La instruado de Esperanto momente stagnas. Okazas kurso, en kiu chefe estas ripetataj jam instruitaj kantoj, sed nun ne eblas havi pli bonan kaj kompetentan instruiston. Char estas pluraj aliaj problemoj pli urghaj ol kono de Esperanto, ni tamen unue strebos solvi ilin, sed estontece ni ankau shatus pli bone prizorgi la instruadon de Esperanto.

Komencighis kreado de retpagharo de la projekto Nabouba, kiu devus enhavi gheneralajn informojn pri la projekto, duonjarajn raportojn kaj novajhojn, pri kiuj regule rete raportas la direktoro kaj la loka kunlaboranto Charles Alofa, fotojn de la orfejo kaj de infanoj, por kiuj ni serchas patronojn ktp.

La ghenerala impreso post la januara kontrolvizito estas tre bona, kvankam daure ekzistas multaj aferoj plibonigeblaj. Eblas diri, ke la mono estas uzata por difinitaj celoj, eventuale por aliaj bonaj celoj (ekzemple por pagi medicinan prizorgon de malsanaj patrinoj de duonorfoj). Ni ne forgesu, ke en Benino la plej multaj aferoj ne funkcias kiel che ni en Europo, kaj do necesas foje fermi unu okulon, ekzemple se temas pri preciza registrado de elspezoj ghis la lasta euro. Surbaze de la januara vizito ni akiris pli bonan bildon pri la labormaniero rekte surloke kaj ni kredas, ke la projekto alportas bonajn rezultojn kaj indas daurigi ghin.

Vlaďka Chvátalová

Ekzemplo de amikeco inter du landoj (Togolando kaj Francio)

Ankau dum tiu chi jaro historio pri amikeco inter francoj kaj togo­landanoj daure skribighas dank’ al konstanta kaj fidela rilato, kiu naskighis antau duondeko da jaroj, kiam la unuan fojon vizitis Togo­landon la gefrancoj de la farmbieno “La Maraude” komence de januaro 2005.

La Maraude estas mal­granda fambieno situanta en la vilagho Arrout sude de Francio en la Pireneoj. Ghin posedas la geesperantistoj Marcq Jean-Pierre, Mal­branque Françoisen, Moroy Evelyne kaj Rotellini Evelyne. Tie ili okupighas pri terlaboro kaj bredado de shafoj, kaj ankau aranghas infankoloniojn dum kiuj studentaj gejunuloj venas regule labori kun infanoj dum ferioj. Okazas foje en la bieno Esperanto-staghoj. Jen kiel eniris la senliman verdan rondon fraulino Audigier Lucie, pri kiu mi nun verkas.

Sed antaue, io menciinda estas la subteno de la homoj de La Maraude al multaj projektoj en Afriko kaj aparte en Togolando. Interalie ili fondis asocieton “une école au Togo” por partopreni en la lernokotizoj de la gelernantoj de la Instituto Zamenhof de Lomeo, ili subtenas programon de mikrofinanco de Fonduso Esperantista de Interhelpado kaj Mikrokreditoj (FEIM), kaj krome ili helpas pri individuaj iniciatoj de naciaj fortoj esperantistaj kaj neesperantistaj.

Lucie studas pri sociologio kaj specife pri etnologio en tuluza universitato. Pro sia finstuda tezo, shi elektis viziti Togolandon por observi la aktivecojn de virinoj sur la bazaroj kaj iliajn influojn en la politika medio, precize dum la prezidenta vochdona periodo. La gastinon mi venigis la 22-an de januaro 2010 che 202, rue de la Fidélité domo 692, kie shi pasigis plenajn du monatojn en la verda amikejo.

Kadre de shia teza esploro, mi helpis al shi diversmaniere renkonti kaj aranghi intervjuojn kun la direktoro de la privata radiokanalo Nana FM, kun la prezidantino de Nana Benz (sindikato de zontukaj vendistinoj), kun profesoroj de la universitato de la chefurbo, kun jhurnalistoj, kun oficiro de la nacia armeo, kun deputitino de la opozicia partio, kun la prezidanto kaj respondeculinoj de politikaj partioj ktp. Lucie spertis kun profunda kompreno la togolandan vivon kaj esprimis sian respekton al la popolo, kiu malgrau chiuspecaj malfacilajhoj tenas sin en espero.

La vizito ebligis al la esplorantino ankau renkonti kaj halti che kelkaj unuopulaj togolandaj esperantistoj. Ekzemple, en Aneho shi vespermanghis en la familio de Kokou Sagbadjélou, kie krom la gepatroj chiuj tri gefiloj parolas Esperanton. Al la Instituto Zamenhof shi transdonis desegnajhojn de la infanoj de La Maraude kaj la amikecon de ties posedantoj. Lucie havis ankau la shancon babili kun belga esperantistino s-ino Yola Steyaert kaj s-ro Adas Vadminas de Litovio. Tiuj chi intertempe survoje respektive al Benino kaj Ganao haltis kaj pasigis kelkajn noktojn che mi per Pasporta Servo.

Distre, mi montris de la sudo al la nordo, de la oriento al la okcidento Togolandon al la onta specialistino pri Nana Benz per vizitoj al vidindajhoj, naturaj kuriozajhoj, folkloraj eventoj ktp, per gustumado de serio da ezotikaj fruktoj kaj lokaj manghajhoj. Lucie ghuis la restadon en Togolando, terure laboran sed amuzegan. Mi pensas ke ne povas ekzisti pli intensa kultura intershangho inter Europo kaj Afriko ol tiu kun shi. Shi revojaghis al Francio la 19-an de marto. Sed shi revenos al Togolando venontjare, kaj mi esperas ke la proksima vizito estos ankorau pli bona, kaj ke shi farighos Esperanto-fluparolantino.

Adjé Adjévi

El nia leterkesto

Esperanto ne estas politika partio

Mi delonge jam havas tiun ideon, ke Esperanto ne estas politika partio. La ideo naskighis kiam mi hazarde legis mesaghojn de kelkaj nekonataj esperantistoj en Afriko kiuj plendas pri homoj kiel vi, Renato Corsetti, ktp kiuj detruas la afrikan movadon. Mi pripensis, chu Esperanto jam politikighis? Kial oni ne respektas aliulojn? Kial oni insultas, maldecas kaj nejuste kritikas aliulojn? Chiu rajtas kontribui per siaj ideoj por kreskigi kaj prosperigi la movadon afrikan. Tiel nia movado sukcesos; ne per insultado, kvelero kaj batalo, sed per paco kaj kunlaboro. Mi miregis pro tiaj mesaghoj kaj ne shatis ilin, tiel mi forvishis ilin. Do, mi petas vin, ke vi gardu pacon, por ke vi faru tion kio necesas por la afrika movado. Vi ne reagu kaj silentu. Ne kontraustaru iun, anstantaue laboru por esperantistoj afrikaj. Montru viajn kunlaborojn kun kluboj, grupoj, unuopuloj por fortigi la movadon nian. Esperanto ne estas komerca kompanio che kio oni povas profiti monegon! Do ni kunlaboru por chiuj esperantistoj afrikaj. Mi shatus respekti chiujn homojn je chiu nivelo.

Dismas Robert

eo en afriko n-ro 13.doc
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages