de: |
Alofa J. Charles <alof...@yahoo.fr> |
---|
Karaj samkontinentanoj, Mi deziras komuniki al vi la adreson de retpagxo por la Esperanto-movado en Afriko. Gxin nun prizorgas la Afrika Oficejo de UEA, t.e. de afrikanoj. Gxi enhavas suficxe da informoj, sed mi petas al cxiuj landaj asocioj dauxre disponigi al la oficejo pli aktualajn informojn. La reta versio de nia kvarmonata bulteno (Esperanto en Afriko) ankaux aperas regule tie. Tiu bulteno enhavas artikolojn de afrikanoj kaj ankaux eksterafrikanoj, kiuj agadas por Afriko. Do, gxi estas frukto de la laboro de afrikanoj kaj necesas ke ni prizorgu gxin. Jen la adreso http://esperanto-afriko.webs.com Samideane via, Karlo ALOFA Kunordiganto de Afrika Komisiono de UEA