| de: | sabiyumva jeremie <jerr...@yahoo.fr> |
|---|
|
Karaj samideanoj, Nome de ANEB, mi informas al vi ke okazos la dua nacia kongreso en Rumonge, de la 10-a ĝis la16-a de Julio 2009. Laŭ nia financa stato de ANEB, la estraro decidis okazigi la kongreson en ĉi parto kiu estas malpli kosta, por ke partoprenu multaj esperantistoj. Ni esperas ke ĉi periodo ebligos partoprenon de multaj esperantistoj. Por partopreni la kongreson, vi simple petu retan aliĝilon ĉe: ane...@yahoo.fr Vi ankaŭ pagu kotizon (500 Fbu), kiu kontribuos partoprenigi esperantistojn el foraj regionoj de la kongresejo kaj ankaŭ por aliaj bezonotaĵoj. Se vi deziras havi la folmularon (paperforme), ni ĝoje ĝin disponigos al vi. Dum la kongreso, estos okazo renovigi la estraron de ANEB kaj de la diversaj sekcioj, aprobos/malaprobos la proponon pri statutŝanĝo kaj elektos anojn de la komitato de ANEB. Pro la graveco de ĉi kongreso, ni invitas al vi rapide aliĝi. Esperante vian baldaŭan aliĝon, mi antaŭdankas vin.PS: - Bonvolu disvastigi ĉi informon al ĉiuj esperantistoj. - Se vi havas
demandojn, bonvolu turniĝi al mi je jerr...@yahoo.fr
. Jérémie BP:170 RUMONGE BURUNDI Posxtelefono (+257)77733052 Hejma: +257 29 555 390(de la 22 gxis la 7-a matene: GMT+2) |