ESPERANTO EN AFRIKO
Bulteno de la Afrika Komisiono de UEA
Numero
09 Januaro 2009
Karaj gelegantoj,
Eventoplena jaro por Afriko jhus finighis, kaj alia jhus komencighis en tute entuziasmplena etoso. De Benino al Burundio, de Malagasujo al Togolando pli kaj pli viglighas la movado, chu pere de okazigo de lokaj seminarioj, chu pere de kongresoj. La unua numero de nia bulteno por la jaro 2009 dedichos sin al raporto de eventoj agadplenaj en multaj afrikaj landoj. Ghi ankau estas kanalo por eklerni pri la historio de la movado en unuopaj landoj afrikaj.
La redaktantaro
***
Dezirvorto de LA afrika komisiono
Gesamideanoj,
Kiel
respondeculo pri eksteraj rilatoj de la Afrika Komisiono de UEA, mi
solene kaptas la nunan okazon de tiu chi jarfino 2008 por denove
kaj kiel kutime alparoli al vi.
Karuloj miaj, vi chiuj diversloke kaj diversmaniere dum la pasinta jaro 2008 laboradis favore al nia komuna cellingvo Esperanto. Tial mi humile kaj sincere dankas al vi chiuj.
Al la eksterafrikaj esperantistaj instancoj kaj al la donacemaj esperantistoj, kiuj materiale, idee kaj finance subtenis kaj apogis niajn diversajn agadojn: ni chiam estas dankaj al vi.
Alie notindas, ke pro niaj diversaj esperantistaj agadoj ni, vole au nevole, iam ofendis aliulo(j)n. Tiel ni chi tie korinkline prezentas al chiuj ofenditoj niajn amikajn kaj emociplenajn pardonpetojn. Sojle de la nova jaro 2009, ni nepre unuigu niajn ideojn, fortojn kaj opiniojn por ke kune ni pr ogresigu nian kontinentan Esperanto-mo vadon. Char nur decidante agadi en sama spirito de komuna frateco kaj sincereco, ni iam sukcesos idealigi nian komunan revon.
Antoine Kouassi Kouablan (respondeculo pri eksteraj aferoj de la Afrika Komisiono)
Agade tra afriko
• Benino
Tritaga
seminario por meznivelaj gelernantoj en Azove
Plenvarme
okazis tritaga seminario kun la celo prepari aliajn junajn
esperantistojn por Benino. Al la arangho alighis 32 gepartoprenantoj
el diversaj kluboj: Sankta Harmonio (Ayahohoué: 15), Monda Familio
(Azove: 11) kaj Nova Sento (Hondjin: 6). Al ili aldonighis tri
instruistoj. La seminaria programo tre buntighis je multaj koloroj:
gramatiko, historio, bildstrio, kapableco je klubgvidado, kaj
instruado per diversaj instrumetodoj, interalie la gvidmetodo de
Stano Marchek, Cours de langue internationale espéranto,
Cours Ferez kaj Gerda malaperis. Kurso pri baza uzo de
komputilo ankau okazis.
La 22-an de decembro 2008 okazis tutsolene la malfermo per la vocho de la oficisto de UEA/AO Agbenou Kodjovi Francis, kiu tre ambicie impresis la geseminarianojn elmontrinte la indecon de Esperanto. Li varme bonvenigis la partoprenantojn kiuj ofertis tempon por ghui tiun seminarion. Krome li dankis la direktoron de la kolegio shtata kiu gastigis tiutipan seminarion por la unua fojo en la historio de la Esperanto-movado en Benino. Sekvis la alparolado de la cheforganizanto de la seminario, nome Latifou Gbadamassi, kiu prezentis al la popolo la gravecon de la seminario kaj atentigis ilin pri la jenaj punktoj:
la utileco de Esperanto al la mondo, al Afriko kaj al chiuj;
la universaleco de Esperanto;
la agnosko de Esperanto fare de Unesko;
la idealismo de Zamenhof.
La fondinto de la privata bazlernejo de la vilagho Hondjin, kiu tutkore akceptis la instruadon de la internacia lingvo Esperanto en sia lernejo antau unu jaro, kaptis la okazon por danki la cheestantojn.
Poste intervenis Pierre Houenavo, Esperanto-instruisto en alia lernejo, por rakonti pri sia vojagho al Roterdamo por partopreni en UK. Cheestantoj miris pri kiel li kapablis dialogi kun homoj el diversaj landoj danke al Esperanto.
Notindas, ke la tritaga seminario okazis en la mezgrada shtata lernejo de Azove (CEG 1 d’Azove). Jen la programo.
Lundo |
Mardo |
Merkredo |
8h00-8h30
Malfermo |
8h00-10h00 Projekto |
8h00-9h45 Gramatiko |
8h30-9h30 Historio |
10h00-10h15 Pauzo |
9h45-11h30 Instrukapabligado |
9h30-9h45 Pauzo |
10h15-11h15 Historio |
11h30-12h30 Bazaj konoj pri komputilado |
9h45- 11h30 Gramatiko |
11h15-12h30 Gramatiko |
11h30-14h30 Pauzo |
11h30-12h30 Instrukapabligado |
12h30-14h30 Pauzo |
EKZAMENO |
14h30-15h30 Bazaj konoj pri komputilado |
14h30-15h30 Instrukapabligado |
Skriba parto: |
15h30-16h30 Gramatiko |
15h30-16h30 Bildstrio |
14h30-15h30 Diktajho |
16h30-17h00 Pauzo |
16h30-17h00 Pauzo |
15h30-16h30 Gramatiko |
17h00-18h00 Bildstrio |
17h00-18h00 Projekto |
16h30-17h30 Historio kaj bildstrio |
Ni dankas al UEA, al la Afrika Oficejo kaj al la Akademia Klubo, kiuj dece interkunlaboris por la sukceso de la seminario.
Raportis Pierre Houenavo
• Togolando
Ghenerala
raporto pri la 16-a Togolanda Esperanto-Kongreso (TEK)
Post alveno kaj
instaligho de la gekongresanoj, la 26-a de decembro estis aparta tago
en la programo de la kongreso. Okazis Zamenhof-festo gvide de la
junulara sekcio de UTE, nome JOTE, kies estraranoj (Moise Sedjro,
Edah Gadoufia) prelegis pri la vivo de Zamenhof, la kreinto de la
internacia lingvo. Dum la prelego, kiun cheestis multaj gekomencantoj
kaj kelkaj scivolaj lokanoj, oni auskultis la mesaghon kiun Hans
Bakker el Nederlando sendis al la festo.
Sekvis kurso por komencantoj kaj Ekzameno A de TIETO, gviditaj respektive de s-roj Adjevi Adje kaj Koffi Doumegnon. Interkona vespero, komitatkunsido (kun dekdu punktoj), kaj trejnado de la futbala teamo gvidita de Agossou Davon, instruisto pri matematiko en Instituto Zamenhof, fermis tiun unuan tagon en Vogan.
La bonvenigaj vortoj de la prezidanto de UTE, s-ro Agbehou Ayaovi, lanchis la malferman ceremonion en la 27-a de decembro 2008. S-ro Adje, reprezentanto de la komitatestro, malfermis la kongreson post la kantado de la nacia himno. Sekvis poste intermezoj kaj legado de la multnombraj mesaghoj adresitaj al la kongreso de Hans Bakker el Nederlando, Renato Corsetti el Italio, Princo Henriko el Nigherio, beninano Jean Codjo el Kanado, Pastro Duilio Magnani el Italio, Mirejo el Japanio, Esperanta Civito el Svislando, Evelyne el Francio, Haldo el Svedio, togolandano Doglo el Usono, togolandano Messan Adjaf Agbolo el Belgio, chehhino Vladka el Belgio, Saliko Pyhala el Finlando, togolandano Kossi Super el Senegalio, Antoine Kouablan el Ebura Bordo, kaj Nelly Holevitch el Nederlando.
La malferma ceremonio finighis per kantado de la Esperanta himno kaj vizito al la ekspozicio. Sekvis poste la prezentado de la kongresa temo kaj debato pri ghi, gvide de s-roj Apélété Agbolo kaj Djifa Gbeglo. Posttagmeze okazis la kutima futbalmatcho, chi-kaze inter la kongresa teamo kaj loka teamo (t.e. New Star de Vogan). La kongresa teamo venkis per du goloj kontrau unu.
La vespera programo komencighis per la ghenerala asembleo, dum kiu la elekta komisiono, konsistanta el Adjevi Adje kaj Koffi Doumegnon, prezentis la 25 novajn komitatanojn, el kiuj 11 estos komitatanoj A kaj 14 komitatanoj B; la elekto de 10 komitatanoj C fare de la komitatanoj A kaj B altigis la tutan nombron al 35 personoj. La elekta komisiono prezentis ankau la diversajn kandidatighojn por la diversaj postenoj en la gvidorganoj de UTE. La novaj estraroj prezentighas jene:
Estraro de UTE: prezidanto, Ayaovi Agbehou (reelektita); vicprezidanto, Kokou Elom Attaglo; ghenerala sekretario, Apélété Agbolo (reelektita); vicsekretario, Koffi Jérôme Kouevigan; kasisto, Kouessanvi Brice Agbassou (reelektita).
Estraro de JOTE: prezidanto, Kodjo Moïse Sedjro (reelektita); vicprezidanto, Djifa Gbeglo; ghenerala sekretario, Gadoufia Kingslim Edah (reelektita); vicsekretariino, Massan Judith Kossivi; kasistino, Yawa Amegadze.
Gvidantaro de la komitato: estro, Adjévi Adje; vicestro, Etsri Dravie; unua protokolanto, Kodjovi Avomenou Kodjovi; dua protokolanto, [vakas].
Sekvis la kvizo, post kiu s-ro Kokou Elom Attaglo vigligis la halon per la muzikparatoj de Instituto Zamenhof ghis la sekvanta frumateno. Notindas, ke la gekongresanoj gajnis diversajn premiojn loterie, aukcie, ktp.
Malgrau la laboroj dum la antaua nokto, la gekongresanoj jam je la sesa horo matene en la 28-a de decembro ellitighis por purigi la kongresejon. Tiel startis la lasta tago. Post la matenmangho, komencighis la ghenerala asembleo gvide de la malnova gvidantaro de la komitato. Dume, oni audis la diversajn jarraportojn de la sekcioj kaj kluboj de UTE, la jarraporton de JOTE (prezentitan de Edah Gadoufia), la jarraporton de la estraro de UTE (prezentitan de Apélété Agbolo, ghia sekretario) kaj la financan raporton (prezentitan de Kouessanvi Agbassou, ghia kasisto).
La diversaj kotizoj por 2009 estas jene fiksitaj. Aligho al UTE: 200 FCFA por klubanoj, 1000 FCFA por individuaj membroj. Jarkotizo por UTE: 250 FCFA por klubanoj, 500 FCFA por individuaj membroj.
Kongreskotizoj por la 17-a TEK: ghis fino de oktobro 2009, 1000 FCFA; dum novembro 2009, 1250 FCFA; dum decembro 2009, 1500 FCFA. La tarifo por aliaj afrikanoj estas la sama kiel por la togolandanoj. La neesperantistoj pagas kvaroble. Eksterafrikanoj pagas 40 eurojn.
La diversaj kunven-datoj estas jenaj. Por la triopo de estraroj de UTE, JOTE kaj la gvidantaro de la komitato, la unua okazos la 7-an de februaro 2009, kaj la dua la 16-an de septembro 2009. Por la komitato de UTE, la unua okazos la 4-an de aprilo 2009, kaj la dua la 7-an de novembro 2009.
Ses urboj estas proponataj por gastigi la 17-an TEK. La komitato dum sia unua kunsido elektos inter Lomé, Tsévié, Togoville, Atakpamé, Kpalimé kaj Masseda. Same ghi decidos pri la dato, elektante inter: de la 26-a ghis la 27-a de decembro 2009, kaj de la 26-a ghis la 28-a de decembro 2009.
La ferma ceremonio sekvis la gheneralan asembleon, kaj komencighis per la diskonigo de la rezultoj de la Ekzameno A de TIETO. El la tri kandidatoj kiuj sidis che la Ekzamenon A, nur unu (Ampah Koffi) sukcesis. La kongresan rezolucion kaj la gheneralan raporton pri la kongreso prezentis la sekretario de UTE, Apélété Agbolo. Sekvis poste la prezentado de la KOK-anoj, kiujn gratulis la eksa komitatestro, s-ro Sagbadjelou Kokou.
La dankvortoj de la reelektita prezidanto de UTE, la fermaj vortoj de la novelektita estro de la komitato s-ro Adjévi Adje, la kantado de la Esperanta himno, la grupa fotigho kaj kuna mangho finis la programon de la 16-a Togolanda Esperanto-Kongreso en Vogan.
La gekongresanoj disighis kun plano rendevui che la 17-a TEK en 2009. La kongreson partoprenis 74 personoj, el kiuj tri infanoj.
KONGRESA REZOLUCIO
La 16-a
Togolanda Esperanto-Kongreso, okazi
nta en la urbo Vogan de la 26-a
ghis 28-a de decembro 2008 kun partopreno de 74 geesperantistoj,
havis kiel temon “Edukado al paco”. La rezultoj de la debato pri
la temo montras jenon. La gekongresanoj,
Rimarkinte, ke paco estas la sola radiko por chia speca evoluo, ke paco sen justeco ne estas vera paco sed trankviligho;
Konsiderante, ke la konfliktoj ghenerale naskighas en kapoj de homoj antau ol esti videblaj;
Konsiderante, ke paco ne estas nur vorto sed konduto;
Rekomendas:
1 – al membroj de UTE, okazigon de seminario pri kulturo de neperforto, gvidita de spertulo;
2 – ke UTE havu apartan rigardon al homaj rajtoj;
3 – ke la konduto de chiu membro en sia privata vivo kaj en asocio reflektu justecon, komprenemon kaj amikecon;
4 – ke ni eduku tra niaj konduto kaj vivo, niajn infanojn kaj junulojn al toleremo kaj interkomprenigho;
5 – ke ni, togolandaj esperantistoj kredu kaj kunlaboru honeste kun niaj pioniroj;
6 – ke ni estu solidaraj unu kun la aliaj, por porti pli alten la torchon de nia Togolanda E-movado.
Farita en Vogan, la 28-an de decembro 2008 La Kongreso
• Angolo
En la 3-a de
novembro 2007, policistoj kune kun siaj kunlaborantoj detruis la
kvartalon Paciencia en sektoro 5 de Kamama, kie trovighas la
Esperanto-Domo, kiu ankau suferis atakojn. Post kvar monatoj la
tribunalo de Luanda jughis la aferon kaj pravigis la popolon.
Tial ni jam riparis la Esperanto-Domon, sed restas ankorau kelkaj farendajhoj. La registaro de Angolo kune kun la partio MPLA ekkunlaboras kun la komisiono kiu respondecas pri la kvartalo. Tiel ili povas modernigi la kvartalon. Sed ili ankorau ne decidis pri repago por la detruitaj domoj, nek donis konsideron al la situacio de la malrichuloj kiuj suferas vivante ekstere de siaj dometoj kaj ne scias kion fari por havi monrimedojn pere de kiu ili povus rekonstruigi siajn detruitajn domojn.
Raportis Dialundama Michel (prezidanto de la Esperanto-Domo)
• Nigherlando
Ghenerala
raporto de la jaro 2008 de Nigherlanda Esperanto-Klubo (NEK)
Post la bela vigligado de la pasinta jaro, NEK kaj ghiaj anoj daurigis sian strategion por igi homojn interesighi pri Esperanto. Jen tio, kion NEK faris lau rubrikoj:
1. Informado
– Aktivadoj en la universitato de Niameo
– Utiligado de la leteroj de s-ino Mireille Grosjean
– Informado che la oficejo de la prezidento de la respubliko
– Dissendado de informoj pri Esperanto en radio- kaj televid-elsendoj
– Aperigo de artikolo pri Esperanto en la oficiala jhurnalo de la lando
2. Rilatoj
– Rilatoj kun la orfejo de REMAR en Niameo
– Rilatoj kun kristanoj de la urbo pri instruado de Esperanto
Nigherlando ne partoprenis la ILEI-konferencon en Portonovo, Benino. La organizantoj de la konferenco ne respondis al la peto de NEK transdoni la subvencion al alia ano char Souleymane Yahaya ne povis cheesti.
Post tri monatoj, la anoj de NEK kunsidos por oficialigi la movadon en Nigherlando kaj solvi la organizajn problemojn.
Souleymane Yahaya Dote (respondeculo pri informado kaj rilatoj)
***
Historie tra afriko
Eseeto pri la historio de esperanto en Ebura bordo
La historio de Esperanto en Ebura Bordo ekis jam en la jaro 1963, kiam s-roj Seka Hyacinthe (iama prezidanto de EBEA)=C 2