Esperanto en Afriko, 10a numero

3 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jun 7, 2009, 5:32:54 AM6/7/09
to ^listo helpa afriko, ^landa listo kotdivuara, ^landa listo togolanda 1, ^landa listo togolanda 2


-------- Original Message --------
Subject: Esperanto en Afriko, 10a numero
Date: Sun, 07 Jun 2009 11:32:03 +0200
From: Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
Reply-To: renato....@gmail.com
To: ^landa listo konga - dr <kongaj-espera...@yahoogroupes.fr>, ^landa listo benina <beninaj-es...@yahoogroupes.fr>, ^landa listo malagasa <malagasaj-e...@yahoogroupes.fr>, ^landa listo gvinea konakria <esperanto-en-g...@googlegroups.com>



ESPERANTO EN AFRIKO

Bulteno de la Afrika Komisiono de UEA

Numero 10 Junio 2009

Karaj gelegantoj,

La jaro 2009 sin anoncas denove eventoplena: en Burundo okazos nacia kongreso, seminarion aranghos ILEI en Kongo, en Benino la ministerio pri edukado jhus akceptis enkondukon de Esperanto en lernejoj de la okcidenta regiono, pli da afrikanoj deziras partopreni en la chi-jara UK, ktp. Tiu chi deka numero estas denove kanalo, per kiu vi scios pli pri afrika agado kaj ties komisiono. Agrablan legadon!

La redaktantaro


***

Dezirvorto de LA afrika komisiono

Gesamideanoj el la tuta mondo,

Eble malrapide, sed certe antauen la afrika movado evoluas. Mi estas la kvara kunordiganto de la Afrika Komisiono, de kiam ghi estas fondita. Tio, miavidpunkte, estas signo de progreso kaj demokratiigho. Chiu el miaj antauuloj faris sian eblon por fortigi la movadon. Restas certe pliaj farendajhoj, kaj kunlaboro de chiuj, kontinentskale kaj naciskale, estas bezonata. Mi deziras, ke la jaro 2009 estu denove eventoricha kiel la pasinta jaro. Finance dependa la movado en Afriko daure restas, char grava parto de nia membraro estas juna, kaj ofte sen salajrata laboro. Kelkaj tamen havas laboron. Tiujn mi petas, ke ili ekkontribuu, almenau finance, al loka agado. Koncerne niajn mecenatojn chefe el Europo, mi esperas, ke la Afrika Komisiono povas denove kalkuli je via kontribuo, chu pere de lernomaterialoj, chu pere de financa kontribuo al la funkciado de la Afrika Oficejo, per partoprenigado de afrikanoj en UK, ktp.

Charles Alofa (kunordiganto de la Afrika Komisiono)


***

Agade tra afriko

• Benino

Esperanto konkeras la mondon de analfabetuloj

Nekredeble sed vere! Simile al ruiniganta fajro, Esperanto konkere iras de loko al loko en Benino. Ghi shparas neniun socian kategorion. Ghi jam eniris profesiajn mediojn kiel Nacia Firmao pri Akvo (SONEB). Ghi regas lernejojn. Kelkaj privataj lernejoj jam akceptis enkondukon de Esperanto kiel lernofako. Post nelonge estos la vico de publikaj mezlernejoj, sed ghis nun temas pri klerularo. Surprizplena estas tio kion mi malkovris sabaton, la 21-an de februaro 2009. En la vilagho Toviklin, chirkau 35 kilometrojn for el Lokossa (la urbo de la Afrika Oficejo), naskighis kaj kreskas neordinara E-klubo: Virina Centro Nabouba de Toviklin. Tiu centro celas gastigi virinojn en kompatindaj situacioj. Tiuj kiuj loghas tie nun, estas plejparte orfinoj kiuj eskapis kontrauvolajn edzinigojn. Aliaj forkuris el tradiciaj monahhejoj kie ili estis sekvestritaj. Ili neniam audis lernejan sonorilon. Ili ne komprenas la francan, ne audas la anglan, ne parolas la germanan… Ili komprenas nur la adjan, sian lokan lingvon. Sed ili akceptis min en Esperanto kun salutvortoj kaj kantoj. Iliaj instruistoj, sinjoroj Michel kaj Eugène Tchoumé, estas gratulindaj. Mi imagas kiel malfacile mastrigi akuzativon al tiuj kiuj havis neniun ideon pri literoj kaj alfabeto. Tie la virinoj lernas ankau metiojn kiel hararangho, vestkudrado ktp. Ili promesis instrui Esperanton al siaj metilernantinoj kiam ili estos metiinstruistinoj. Mi demetas mian chapelon antau sinjoro Félicien Ketodji, la fondinto kaj respondeculo de la centro. Kuraghon!

Jérôme Charles Alofa

• Angolo

Kunsido de ANGEA (Angola Esperanto-Asocio)

Sabaton, la 14-an de marto 2009, okazis kunsido de Angola Esperanto-Asocio, kies tagordo jenas:

– fino de la mandato de la estraranoj kaj elekto de nova estraro;

– projekto pri la poemaro de Agostinho Neto, eks-prezidento de Angolo;

– la sidejo de Angea.

Sinjoro Ferdinand Kinkani prezidis la kunsidon, malfermante la kunsidon kun salutvortoj antau ol prezenti la tagordon.

Pri la unua punkto: La 23-an de junio 2007 okazis en la advokatejo de sinjoro Faria de Bastos la ghenerala asembleo de ANGEA, dum kiu estis realigita balotado kun du jaroj de oficpe riodo. Nuntempe tiu oficperiodo jhus finighis, tial oni decidis elekti novajn estraranojn de la movado. Intertempe oni decidis instrui Esperanton al homoj, por ke estu pliaj esperantistoj por la movado.

Pri la dua punkto: Oni diskutis pri la kondichoj por aligi la landan asocion al UEA:

– havi 25 membrojn au pli;

– skribi leteron al UEA, kiu konfirmas, ke la movado akceptas respekti la UEA-statuton;

– fari mallongan priskribon pri la movadaj agadoj;

– sendi al UEA la esperantlingvan statuton de la movado;

– sendi la nomaron de ghiaj aktualaj estraranoj;

– sendi liston de la membroj.

Angea devas plenumi tiujn chi kondichojn antau la UK 2009 de Bjalistoko por ke chi-jara aligho estu ebla.

Pri la tria punkto: Oni decidis esperantigi la poemaron de la eksa prezidento de la lando, por ke la tradukita versio estu preta antau la komenco de la chi-jara UK.

Pri la kvara punkto: La eks-sidejo de Angea en Maria Pia ne plu ekzistas. Feliche, sinjoro Michel Dialundama donacis terenon al la asocio por konstruigi la definitivan sidejon en Luando. Sed necesas ankorau rimedoj por ke oni sukcesigu tiun projekton. Partoprenis la kunsidon kvar samideanoj; temas pri Ferdinand Kinkani, Serge Makanda, Antonio Sompa-Wa-Sompa, kaj Michel Dialundama).

Raportis Michel Dialundama

• Burundo

Esperanto-kurso en Rumunge

Nome de burundaj esperantistoj, mi kaptas tiun chi okazon por informi vin, ke pli ol 120 personoj sekvis la kursojn de Johan kaj Svetlana Derks, esperantistoj el Nederlando. La kurso komencighis en la 15-a de januaro kaj dauris ghis la 30-a de la sama monato en Rumonge. La seminario devus okazi en Goma, sed pro la milito tie la organizintoj kunlabore kun burundanoj decidis okazigi ghin en Burundo.

La du europaj esperantistoj alvenis en Rumonge la 13-an de januaro 2009. Merkredon, la 14-an, chiuj partoprenantoj jam estis informitaj pri la okazonta kunveno por finprepari la organizadon de la kurso, kiun cheestis ankau  Johan kaj Svetlana.  La celo de la kunveno estis unue  bonvenigi la du eksterlandanojn en Rumonge, kaj due finorganizi la kursojn, dispartigante la gepartoprenontojn en grupojn. El la 120 gelernantoj kreighis du grupoj: A kaj B. Tiuj du grupoj sekvis alterne la kurson. La kursoj de Johano kaj lia edzino jam finighis, sed Esperanto-kursoj ankorau dauras en diversaj lernejoj de Rumonge.  La cheesto de Johano kaj Svetlana multon kontribuis rilate al la varbado, char post tiu chi kurso multaj novaj lernantoj enskribighis en diversaj lernejaj kluboj. Ni bonvenigas aliajn esperantistojn tra la mondo veni al Burundo dum la ferioj, por ke ni plibonighu en Esperanto.  Ni ankau bonvenigas vin partopreni kun ni la duan nacian kongreson en Burundo, kiu okazos de la 10-a ghis la 16-a de julio chi-jare.

Ni dankas al Johano kaj Svetlana, kiuj ege kontribuis al nia movado. Ilia restado en Burundo restu chiam enskribita en la historio de la burunda Esperanto-movado.

Asani Ntahonsigayé (prezidanto de instruseksio de ANEB)

Disdono de diplomoj

La 4-an de marto 2009 okazis disdono de diplomoj al personoj, kiuj sekvis la kurson de Johano, precipe instrukapablontoj. Tiuj chi personoj ne ricevis siajn diplomojn post la kurso char la diplomoj ne estis pretaj; Johano promesis ilin sendi de Nederlando kaj tion faris.

Entute 23 instrukapablontoj kaj progresintoj ricevis diplomojn. La ceremonion partoprenis s-roj Jérémie Sabiyumva (ghenerala sekretario de ANEB) el Bujumbura, Asani Ntahonsigayé el Rumonge, Léopold Mugabo, vicprezidento de ANEB) el Rumonge, kaj Pamphile Bahti, prezidanto de la centra urbo.  Chi tiuj personoj, antau ol disdoni la diplomojn, donis konsilojn al tiuj freshbakitaj esperantistoj. Léopold kuraghigis ilin kaj petis ilin daure lerni kaj partopreni en diversaj aranghoj de Esperanto en la regiono, kaj tiel helpi al la disvastigado de la lingvo. Ankau Jérémie donis al ili similajn konsilojn kaj aldonis ion pri TEJO (petante esperantistojn de Burundo verki artikolojn por Kontakto kaj TEJO Tutmonde) kaj pri ties kongreso, kiu okazos en julio. Li petis ilin alighi multnombre kaj preparighi por montri al aliaj siajn talentojn. Li ne forgesis memorigi al ili ke dum la kongreso okazos vochdonado por la nova estraro de ANEB kaj ghiaj diversaj sekcioj, kaj ke vochdonos nur regulaj membroj de ANEB. La junulojn li petis preparighi por la vochdonado por la nova estraro de JEBUO (Junulara Esperantista Burunda Organizo) kaj multnombre kandidatighi por ke ili estu elektitaj. Li memorigis al ili ke necesas frue scii multon pri la organizado au gvidado de la asocio, char estas ili, kiuj en la estonteco gvidos la nacian asocion. Asani Ntahonsigayé siaflanke plu petis la partoprenantojn prezentighi en la konkurso de UEA. Pamphile (kiu zorgas pri kluboj de Burundo) diris al tiuj novdiplomitaj ke ne sufichas gardi diplomojn en shrankoj: pli bone estas starigi klubojn kaj ekinstrui, char instruante oni lernas.

S-ro Mugabo disdonis diplomojn kaj poste okazis denove konsiloj kaj kuraghigoj. Ni esperas ke niaj novaj instruistoj estos fruktodonaj al nia agado.

Gilbert Niyukuri

Tradicie tra afriko

• Burundo

La kredo pri la diecaj aferoj en Burundo

Estas en Burundo kelkaj nomoj, kiuj montras ke burundanoj timas la reagon de la Majstro (Dio); per ili ni konstatas ke burundanoj akceptas, plejofte, ke Dio agas mirinde kaj ne lau la homaj voloj: Sindayiganza = mi ne regas lin; Nikoyantutse = tiel, li insultis min; Ntiyankundiye = li malpermesis al mi; Ntiganzwa = neniu trudas lin; Ntiharirizwa = neniu diskutas kun li.

Tiaj ideoj aperas ankau en diversaj proverboj, interalie: Imana igira aho imaniye = Dio helpas pri io.

Plie, tra la benoj k aj la malbenoj de diversaj personoj, ni ankau konstatas ke burundanoj konas kaj agn oskas la pontencon de Dio, char kiam oni benas iun, tiel oni bondeziras al li ion  bonan el la potenca Estajho; au, kiam iu malbenas la alian, li bondeziras ion malbonan pro la reago de la supera Estajho.

Jen kelkaj ekzemploj pri tiu chi temo:

Uragahorana imana! = Ke Dio estu chiam kun vi!

Nyakugira Imana! = Havu shancojn!

Uragahabwa n’Imana! = Ke Dio donu al vi multon!

Uragahezagirwa n’Imana = Ke Dio benu vin!

Urakavumwa n’Imana! = Ke Dio malbenu vin!

Urakankwa n’Imana= Ke Dio malamu vin!

Uragahura na Bushoro! = Ke vi renkontighu kun malbona Dio!

Tiu teksteto ghuste ilustras al  ni kiumaniere geburundanoj povis felichigi virinojn, post grava evento kiel nasko de infano. Chi-lasta estas la grava signo en la burunda  tradicio (la fekundeco). Ech se niaj prapatroj certighis, ke la infanoj venis el la cherpejo de Dio, sendube la senfekundaj virinoj, nome Ibimaka, havis seriozajn problemojn char ili estis konsiderataj kiel fantominoj pro la fakto ke ili ne povis naski, kaj tiel ili estis treege timataj de chiuj infanoj.

Lau la burunda pensmaniero, chiuj infanoj estis la donaco de Dio al iu persono. Tiam, la parencoj kunposedas sian infanon kun Dio, char chi-lasta kapablas forpreni la infanon iam ajn. Chiuj asertis kaj pluasertas, ke nur Dio povas redoni al iu pliajn infanojn kiam al tiu ne eblas fekundi. Verdire, lau la pensoj de tradiciaj burundanoj antau la invado de blankuloj, la gepatroj kredis ke Dio loghas en iu loko, kiu similas al la cherpejo kie li elprenis la infanojn por ilin disdoni al homoj. Pri tio, neniu dubas pri la agnosko kaj kono de Dio en la antikva Burundo.

Jen ekzemploj de burundaj proverboj:

En la proverba literaturgenro de Burundio, vidighas la vorto Imana (Dio) en pluraj kazoj kiel:

Agati gateretswe n’Imana ntigahenugwa n’umuyaga = La arbeto kiun plantis Dio, ne povas esti faligita de la simpla vento.

Umwansi agucira icobo Imana ikagucira icanzo  = La malamiko planas al vi la mortigon, kaj Dio al vi preparas la pluvivon.

Imana iguha niyo ikwaka = La sama Dio kiu al vi donas, estas ankau li kiu al vi malprovizas.

Imana ifasha uwifashije = Dio helpas tiun, kiu sinhelpas.

Imana iguha ingoro ikuraririje aka ruru = Dio al vi donas la domegon, gardante al vi la dometon.

Eric Nsabiyumva

En nia leterkesto

• el Nederlando

En januaro 2009 mi faris instruvojaghon al Burundo1, interalie pro mia deziro utiligi mian jhus akiritan diplomitecon kiel Cseh-instruisto. Mia edzino, Svetlana Milanović, akompanis min, sed kvankam ne-diplomita insistis preni propran instru-rolon. Tiun shi fervore kaj bonrezulte ludis, instruante al du grupoj de po 40 komencantoj. Tion shi faris per rekta metodo, sen lernolibro. Ni estis kunportintaj 27 lernolibrojn L’espéranto par la méthode directe, sed ni decidis ne disponigi tiujn al la lernantoj, pro nia sperto ke ghenerale ili ne scias trakti ilin en gardema maniero. Cetere, 27 lernolibroj estas malfacile distribueblaj en egaleca maniero al 120 lernantoj.

Hasan Ntahonsigayé daure asistis Svetlanan kaj min, same por adaptighi al la afrikaj cirkonstancoj kiel por administracii la granda n nombron de lernantoj. Tiuj cirkonstancoj estis malfacilaj. Ni trafighis en “hoteloj”, kiuj lau europaj normoj ne meritas tiun nomon: sen elektro, kun intermita malgranda akvoprovizado kaj unuplada menuo. Post transhoteligho ni trovis ion akcepteblan, kvankam tie akompanis nin la plentaga babilada bruo de kuirejistoj laborantaj malantau nia fenestro. Ni ne eskapis intestan infektighon kaj vomadon, sed feliche tio ne malhelpis la instruadon.

Surstrate nigruloj daure algapis nin kaj lautvochis “mzungu”, t.e. blankulo. Pro tio ni nervozighis kaj fojfoje ankau negative reagis al miskomprenoj dum klopodoj acheti ion en la bazaro. Sed post unu semajno la surstrata publiko kaj ni alkutimighis unu al la aliaj. Tamen la malagrablo de chiea polvo, nehigieneco kaj malbonodoro restis. Svetlana, ema je brilpurigo, plurfoje libere konfrontis lernejanojn pri tiuj malaltaj normoj. La letargio de la afrikanoj shin iritis, sed kion fari, se purigaj hhemiajhoj estas nepageblaj, laborrezultoj estas malfacile konserveblaj kaj la stomako malplena? Char tio farighis klara al ni: ekzistas kronika malsato en tiu lando, en foraj provincoj homoj ech mortas pro malsato. Ne nur Hasan, sed ankau niaj aliaj “asistantoj”, Léopold Mugabo kaj Pamphile Bahatu, ne estis certaj chiutage pri pluraj manghoj, kvankam ambau havas postenon de instruisto.

La “progresantoj” kaj “instrukapablontoj”, entute proksimume 40 lernantoj, estis aljughitaj al mi. La rezulto de la enir-testo, jam preparita en Nederlando, estis malinstiga, sed mi akceptis ke oni ne povas kompari la eblecon por progresi de lernantoj sen lernolibro kaj en malfavoraj loghaj cirkonstancoj kun tiu de lernantoj en richa okcidenta lando. Dua testo, kondukita post unu semajno, montris banalajn ghis relative bonajn rezultojn. Mi decidis apartigi la plejmalfortulojn por ricevi, en la dua semajno, privatecan instruadon fare de la plejfortuloj en mia grupo. Tiel mi perdis miajn plej brilajn lernantojn, sed tiuj sendube je la fino estus atingintaj la nivelon de instrukapablulo; nun ili povos montri sian instrukapablecon per instruado al la malplej brilaj. Kaj mi restis kun la meznivela grupo. Subite ni bezonis kvin ekstrajn klaschambrojn en la “< i>Lycée Islamique de Rumonge”.

Pri la metodo L’espéranto par la méthode directe mi ne estas tre laudema. Por pli ol dekkvinjaraghaj lernantoj ghi estas tro infaneca, por progresantoj tro suprajha kaj nesufiche gramatikoza, kaj la bildoj havas nur malgrandan utilon.

Chiuj lernantoj – malbrilaj, meznivelaj kaj brilaj – trapasis, lau ebleco de siaj cirkonstancoj, la finan teston. Mi faris la korektadon kaj poentmarkadon post reveno al Nederlando kaj fine povis presigi atestilojn por dek ok progresantoj kaj dek instrukapabluloj. Dek aliaj lernintoj ne ricevis atestilon, char ilia frekventado en alia lernejo ne permesis al ili sufichan partoprenon.

La fina kaj adiaua ceremonio kun disdonado de atestiloj al 80 komencantoj okazis en la 31-a de januaro, kun kuna kantado de “Kanto de la koloroj” 2 kaj “La Espero”.

La instruado ne estis la sola laboro kiun ni faris en Rumonge. Kune kun niaj tri helpantoj, estraranoj de ANEB (Association Nationale d’Espéranto au Burundi), ni faris ekonomian projekton por starigi renkontighan centron de burundaj esperantistoj. Pri tio vi povos legi en Esperantaj revuoj aliloke.

Johan Derks (derk...@tiscali.nl)

• Letero el Mauricio

Delonge, mi esprimis al vi chiuj, ke mi tre amas Esperanton elprofunde de mia koro jam antau la centjarigho de chi tiu neutrala-komuna lingvo universala. Tiam mi estis juna, kaj nun mi maljunighas. Mi rekonfirmas ke Esperanto estas lingvo-ponto, kiu vivigas miajn utopiajn ambiciojn pri internacia amikeco kaj frateco. Tial, kvankam niaj vivkondichoj estas tre malagrablaj, mi restas konvinkata esperantisto. Mi jam informis al vi pri kelkaj suferegoj kiuj frapadis min, sed ankau pri miaj felichoj ke mi ankorau povis, povas kaj povos partopreni dumvive en la disvastigado de Esperanto lau miaj personaj eblecoj.

Multaj aferoj restas farindaj kaj farendaj: produkti internaci-nivele miajn kantverkojn, kuraghigi miajn gelernintojn mauriciajn, kiuj eklernis Esperanton dum mia mallonga restado en la belega insuleto Mauricio. Mi tiam akceptis volonte reiri tien por la daurigado de instruado dum majo 2009.

Amike via

Bruno Randrianarivelo

1 En oktobro 2008 mi singarde informiĝis pri la cirkonstancoj sub kiuj mi povos instrui Esperanton en Rutshuru, Eosta Kongio. Ĉar evidentiĝis ke temas pri privata universitato, Université des Grands Lacs, kaj la vojaĝo al Rutshuru kondukos min tra urbo en Ugando kie mi estis instruisto antaŭ 43 jaroj, mi decidis iri. Du tagojn post pagado de la flugobileto Laurent Nkunda, konga eks-generalo, vastigis sian “regnon” en Eosta Kongio, konkerante Rutshurun. Kompreneble mi malpromesis mian viziton al Rutshuru. Ĉar la biletoj estis ne-redoneblaj, mi serĉis alian, apudan vojaĝocelon. Tiam oni atentigis min pri la granda mendado por E-instruistoj en Burundo.

2 Aŭskultebla en YouTube (www.youtube.com) pere de la markvortoj “Rumonge” kaj “Svetlana Milanovic”.

eo en afriko n-ro 10.pdf
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages