chi-jare la agado de la Afrika Komisiono de UEA komecighis per relancho
de la agado "Lernejoj por evoluo". Temas pri afrikaj lernejoj, en kiuj
oni instruas ankaŭ Esperanton. La koncerna paĝo de www.afriko.org, jam
respegulas kelkajn el la novaj realaĵoj kune kun malnovaj, laŭgrade
konfirmotaj aŭ forigotaj. Bonvolu rigardi en
http://www.uea.org/vikio/Lernejoj_Por_Evoluo_En_Afriko .
Ankaŭ pluraj aliaj ghisdatigoj estis faritaj lastatempe en la pagharo,
ekzemple vi povas trovi nun ankaŭ la liston de la nunaj membroj de la
Afrika Komisiono
http://www.uea.org/vikio/Konsisto_De_La_Afrika_Komisiono.
Rigardu www.afriko.org de tempo al tempo.
Amike
Renato