Bonaj informoj venas el Benino

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Feb 1, 2009, 4:24:34 PM2/1/09
to ^listo helpa afriko, ^landa listo kotdivuara, ^landa listo togolanda 1, ^landa listo togolanda 2
Bonaj informoj venas el Benino! Renato

-------------------

Pasxon post pasxo, la esperanta movado en Benino pluprogresas.
Strategioj por antauxenigi la internacian lingvon enlande pli kaj pli
sukcesas. Enkonduki Esperanton kiel ne-deviga lernobjekto en lernejoj
estas cxefa celo por nia landa asocio. Tial , antaux preskaux du jaroj,
la landa prezidanto, nome de la estraro, klopodis konvinki la
auxtoritatulojn pri edukado en la departementoj de Mono kaj Couffo (
Kufo) . La diversajn oficialajn skribajn petojn kiujn la landa asocio al
ili sendis estas pritraktitaj kaj finfine aprobitaj. Rezulte, la
direktoro pri mezgrada edukado en la cxi-menciitaj departementoj havigis
al nia landa asocio oficialan rajtigilon por instrui esperanton.

La departementoj de Mono kaj Couffo estas du el la dek-du beninaj
departementoj. Ili situas sudokcidente de Benino kaj konsistas el dek-du
(12) komunumoj. . . Lokossa kie sidejas la Afrika Oficejo de UEA estas
la cxefurbo de ambaux departementoj. Entute la nombro de sxtataj
mezgradaj lernejoj, cxi-jare (2009) en la departementoj de Mono kaj
Couffo atingis 104.

Por komenci, ni, dum la estrarana kunveno de la 4-an de januaro 2009 ,
elektis kelkajn lernejoj en kvar komunumoj. . . .


Renkontoj inter estraranoj de ABeE kaj la direktoroj de elektitaj
lernejoj jam okazis kaj
baldaux ni tie (en la lernejoj) prelegos pri esperanto. Poste
intereshavlernejanoj enskribigxos kaj ekos la instruado. Volontuloj por
instrui estus bonvenaj. Por plikreskigi la nombron de
esperanto-parolantoj tutmonde, ni ege petas cxiujn iel subteni tiun
longdauxran projekton.

Esperantajxojn cxiuspecajn (lerniloj, instrumaterialoj, lernolibroj,
propagandiloj k.t.p.) oni sendu al la jena posxtadreso:

Asocio de Beninaj Esperantistoj
BP : 416 LOKOSSA
BENIN
Afrique de L’Ouest

Por prelegi pri esperanto kaj instrui gxin cxe la elektitaj mezgradaj
lernejoj , ni sxatus ke AO disponigu al ni propagandilojn kaj
ezemplerojn de instrumaterialojn cxefe « Cours de langue internationale
d’Esperanto ». Notindas ke Benino konsistas el 77 komunumojn. Pasxon
post pasxo Esperanto kun la beno de UEA kaj bonvoluloj espereble atingos
la tutan landon.

Latifou GBADAMASSI ,
Prezidanto de la Landa Asocio


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages