Mi ĝoje notas, ke la 17-a Togolanda
Esperanto-Kongreso traktas
diversajn formojn de diskriminacio. Tiel ĝi daŭriĝas tiuteman edukan
agadon, kiu havas longan tradicion en Universala Esperanto-Asocio.
Parolante pri longa tradicio, ni subkomprenas, ke temas pri problemaro,
kiun ni daŭre spertas, eĉ se feliĉe ni povas ĝoji, ke multa progreso
ankaŭ okazis. La Esperanto-movado estas unuavice movado kontraŭ la
lingva diskriminacio. Tamen, UEA ne limigas sian agadon nur al tiu
problemo. UEA estas eduka organizaĵo por klerigi siajn membrojn kaj
aliajn esperantistojn ankaŭ pli vaste.
Ni ĵus festis la 100-an datrevenon de la naskiĝo de Ivo Lapenna.
Estante finno, mi memoras, kiel li en la Universala Kongreso en
Helsinko, en 1969, parolis pri la prahistoria kredo de la finna popolo
je la forto de la vorto anstataŭ la forto de la perforto. Malgranda
popolo ne povas progresi uzante forton kontraŭ aliaj por ekspluati ilin
je sia propra profito. Ĝia forto estas en la vorto, tio estas, en
strebado por edukado kaj klero. Tio validas ankaŭ por la Esperanta
popolo, kiu nek povas nek volas posedi ajnajn perfortilojn. Por fariĝi
pli forta kaj pli granda, nia popolo konstante eduku kaj klerigu sin.
Ni lernu Esperanton ne nur, por ke la nombro de ĝia parolantaro kresku.
Por ni Esperanto estu ilo, kiu helpu al ĉiu el ni kreski mem.
Ekzemploj pri la eduka agado de UEA rilate diskriminacion estas multaj.
En 1974 UEA faris laborplanon por la Jardeko de Luktado por Forigo de
Ĉiuj Formoj de Rasismo kaj Rasa Diskriminacio. Dum tiu jardeko, en
1980, okazis la 65-a Universala Kongreso en Stokholmo kun la temo
"Diskriminacio". Ĉiaj formoj de diskriminacio estis traktataj, ekde
lingva, kultura kaj ekonomia ĝis diskriminacio pro sekso, seksa
orientiĝo kaj fizika handikapo. Lastatempe, UEA eldonis i.a. la libron Paĉjo,
kio estas rasismo?
de la fama aŭtoro Tahar Ben Jelloun. Grupoj, kiuj ofte estas
flankenigataj aŭ eĉ persekutataj, en UEA estas egalaj kun ĉiuj aliaj.
Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj estas unu el ĝiaj plej
prestiĝaj fakaj asocioj, Internacia Asocio de Handikapitaj
Esperantistoj preskaŭ tuj post ĝia fondo estis akceptita en UEA, kaj
kun Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj UEA kunlaboras jam ekde 1990.
UEA senhalte klopodas, ke esperantistoj el ĉiuj mondopartoj povu
efektive partopreni en la internacia movado. Ekde 1960, Fondaĵo Canuto
ĝojigis milojn da gesamideanoj, kiuj ne povus mem pagi kotizon, per la
membrokarto de UEA, la vera pasporto de Esperantujo. Triamonda Kongresa
Fondaĵo faciligas de pli ol dudek jaroj al triamondanoj partoprenon en
UK. Pro altaj kostoj kaj vizaj problemoj tiu helpo povas esti nur
simbola, pro kio UEA iniciatis regionajn kongresojn. La unua el ili en
Afriko okazis en 1990 ĝuste en Togolando, dek jarojn post la UK en
Stokholmo, kie UEA lanĉis sian agadon en Afriko per speciala kunsido,
kies postaj fruktoj estis konkreta plenumiĝo de celoj, al kiuj tiu UK
estis dediĉita.
Mi deziras al la kongresanoj inspirajn diskutojn por ĉies kleriĝo kaj
por la antaŭenigo de Unuiĝo Togolanda por Esperanto!
Osmo Buller
Ĝenerala Direktoro de UEA