libroj por la angolaj esperantistoj

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
May 18, 2012, 1:55:18 PM5/18/12
to Esperanto en Angolo

Karaj angolanoj kaj amikoj de Angolo:

Bedaŭrinde ĝis nun neniu el Angola Esperanto-Asocio
kontaktis min por liveri al ili la esperantajn librojn.

Eĉ tiel, mi petos la komplezon de amiko,
kiu vojaĝos al Angolo en junio,
ke li transportu la librojn.

Mi donos al li du telefonnumerojn de
João Cláudio Nsoko,
kaj unu telefonnumeron de Angola Esperanto-Asocio.
Mi tute ne scias, ĉu tiuj numeroj funkcias.
La libroportanto telefonos al tiuj numeroj,
kiam li alvenos.
Espereble iu angola esperantisto
faciligu la transdonon de la libroj.
Se tio ne okazos, eble la libroj restos poreterne
ĉe homo kiu ne estas esperantisto.

Mi havas nur ĉi tiujn telefonnumerojn,
pri kies ĝusteco mi ne scias.
João Cláudio Nsoko:
00244921578159
00244913276165
ANGEA
00244925016912

La kampanjo por donaci esperantajn librojn
al la angolaj esperantistoj rezultigis
ĉirkaŭ 20 kilogramojn da libroj.
Post la ricevo de la libroj,
estus agrable, ke iu angolano danku
en la diskutgrupo de La Katavelo
lakar...@googlegroups.com
la homojn, kiuj donacis la librojn al ili.

Pli ol ĉi tio ne eblas al mi fari.
Mi ne ĝeniĝos nek ĝenos pli da homoj
pri ĉi tiu afero.

João José Santos
(redaktisto de La Karavelo)



--

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages