VIII Internacia Konkurso pri Poezio
"Kastelo de Duino 2012”
Limdato: 7a de januaro 2012
Ĝeneralaj reguloj
· Dediĉita al junularo ĝis 30 jaroj
· Senpaga partopreno
· Temo ĉijara : SPEGULO/maskoj
· Oni povas partopreni en unu aŭ pliaj el la sekvantaj branĉoj :
1. Branĉo : POEZIAĴO NEELDONITA
Oni partoprenas per unu poeziaĵo neeldonita kaj neniam premiita (maksimume 50 versoj).
Internacia
ĵurio, en kiu membriĝas poetoj kaj recenzistoj spertaj en multaj
lingvoj,
taksos la poeziaĵojn laŭeble en la originala lingvo,
sen detaloj pri la aŭtoroj
garantiante tiamaniere senpartiecan juĝon.
La poeziaĵoj estas taksataj do ankaŭ en la originala
lingvo de la konkursantoj, kondiĉe
tamen ke oni havigu tradukon ĉu itale,
ĉu angle, ĉu france, ĉu esperante.
Por la itallingvaj poeziaĵoj, la traduko en alian lingvon ne estas deviga, sed ja bonvena.
La poeziaĵo devas atingi la ĵurion ĝis la 7a de januaro 2012, per :
a) elektronika poŝto al la adreso : valera...@alice.it ;
la mesaĝo devas enteni la aliĝilon komplete plenigitan (vidu sube), kaj la poeziaĵon oni sendu per “word” aŭ “rtf” (ne akceptataj aliaj formatoj) kiel aldonitaĵon.
b) per ordinara poŝto al :
Gabriella Valera Gruber, Via Matteotti 21, 34138 Trieste, Italia.
La letero devas enteni la aliĝilon
komplete plenigitan
kaj subskribitan. Pri sendo-dato
atestos la poŝta stampo, sed neniu
verko estos akceptita post la eklaboro de la
ĵurio.
PREMIOJ:
· Unua, dua kaj tria premioj: ĉiu egala al € 500
· Medalo de la Prezidento de la Itala Respubliko
·
La konkurso estas parto
de la
agado de Asocio « Poesia e Solidarietà » (Poezio kaj Solidareco)
kaj
estas kunligita al
solidarecaj programoj. La premiotoj devas asigni parton de
la premio (€ 200) al elektota projekto pri solidara helpo
prefere lokita en la
deven-lando.
·
La poeziaĵoj de la
premiitoj kaj tiuj
taksitaj plej bonaj de la ĵurio, estos eldonitaj itale kaj angle
ĉe IBISKOS
Eldonejo
Risolo – Empoli,
Italio, sponsoro de la konkurso, kaj estos surbendigitaj en la
originala lingvo
en KD. Gajno, sekve de la librovendado,
iros favore al Fondaĵo Luchetta-Ota-D’Angelo-Hrovatin
por la infanaj viktimoj de milito – www.fondazioneluchetta.org
· Speciala mencio por eldoneblo kaj pokaloj por la plej meritaj verkoj, .
· Aliaj specialaj mencioj kaj malpli gravaj premioj estos destinitaj al la plej indaj poeziaĵoj de malpli 16-jaraĝuloj.
2. Branĉo : TEATRAĴO (Monologo aŭ dialogo inter du roluloj)
Oni
partoprenas per teatra teksto, maksimume 5 folioj por entute
10.000 literspacoj
po maksimume 2.000 literspacoj
ĉiufolie: TEKSTOJ PLI
LONGAJ NE ESTOS AKCEPTITAJ.
La teatraĵo, originale verkita en alia
lingvo, devas esti
devige tradukita en tre bonan italan lingvon. Oni taksos la
verkon
laŭ la itala
traduko, ĉar ne eblos tion fari en la originalo.
La verko devas atingi la ĵurion ĝis la 7a de januaro 2012, per :
· elektronika poŝto al la adreso : valera...@alice.it;
la mesaĝo devas enteni la
aliĝilon kaj la
« deklarojn » (vidu sube), kaj
la teatraĵon oni sendu per “word” aŭ “rtf”
(ne
akceptitaj aliaj formatoj) kiel aldonitaĵon.
· per ordinara poŝto al :
Gabriella Valera Gruber, Via Matteotti 21, 34138 Trieste, Italia.
La letero devas enteni la aliĝilon komplete plenigitan. Pri sendo-dato atestos la poŝta stampo, sed neniu verko estos akceptita post la eklaboro de la ĵurio.
La ĵurio taksos la verkojn sen detaloj pri la aŭtoroj, garantiante tiamaniere senpartiecan juĝon.
PREMIOJ:
· Unua, dua kaj tria premioj: pokalo aŭ ŝildo
· Honormencio
· La verkoj premiitaj kaj tiuj selektitaj kun honormencio estos legataj en grava urba teatro okaze de la premia ceremonio de la konkurso
ALIĜILO (por ambaŭ branĉoj)
NOMO
FAMILIA NOMO
Naskiĝ-loko kaj -dato
Adreso: strato numero
poŝta kodo urbo Provinco /Lando
telefono
retadreso nacieco
Titolo de la verko:
Deklaroj:
Mi deklaras ke la
poeziaĵo/teatraĵo ……..(titolo),
per kiu mi partoprenas la
internacian
konkurson "Kastelo de Duino",
estas mia originala verko,
neaperinta ĝis nun kaj neniam premiita. Mi konsentas ĝian eblan
eldonon aŭ
prezentadon publike.
Mi deklaras krome esti / ne
esti (forstreku
la nevalidan) registrita ĉe SIAE – Asocio Internacia Aŭtoroj
kaj Eldonistoj,
aŭ ĉe alia simila asocio pri protekto de aŭtoraj rajtoj.
Dato,…………….
__________________________________________
(legebla subskribo)
SPECIFAJ REGULOJ POR LERNEJOJ
La
instruistoj
povas sendi unu aŭ pliajn laboraĵojn rezulte de grupa kunlaboro
(grupo de
lernantoj, de tuta klaso aŭ plurklaso).
Tiuj ĉi estos taksitaj kiel kolektiva
verko kaj premiitaj por la kapablo instigi la lernantojn al
poezia skribo.
.
Al la plej merita lernejo oni atribuos premion de € 500 kun la devo elekti - kune kun la lernantoj - solidarecan projekton al kiu asigni la premion mem.
Al la plej meritaj lernejoj oni atribuos specialan mencion.
Ĉiuj instruistoj kaj klasoj ricevos, se petita, partopren-diplomon.
La lernejo devas sendi du kopiojn de la laboraĵo pere de poŝto al:
Gabriella Valera Gruber, Via Matteotti 21, 34138 Trieste, Italio,
kune kun la sekvaj informoj :
Lernejo : Klaso
Kompleta lerneja adreso (strato, numero, urbo, provinco, ŝtato, poŝta kodo)
Telefono kaj fakso de la lernejo e-poŝto de la lernejo
Nomo persona kaj familia nomo de la respondeca instruisto, ties telefonnumero kaj e-poŝto
Dato kaj subskribo
Dankon por la sendo de la samaj informoj ankaŭ per e-poŝto al : valera...@alice.it
APERIGO DE LA REZULTOJ:
La meritlisto de la gajnintoj kaj finalistoj aperos en www.castellodiduinopoesia.it.
Oni informos ilin per e-poŝto, ordinara poŝto aŭ telefone.
La premia ceremonio okazos la 25an de marto 2012 en salono de la Kastelo de Duino. En tiu ĉi okazo, oni transdonos al la istruistoj oficialan rekon-atestilon.
Tutan tagon oni dediĉos al premiado de la lernejaj
grupoj kiuj venos al
Triesto (tiuj premiitaj aŭ speciale menciitaj), tiamaniere
la instruistoj povos
prezenti la projektojn kaj ĉiuj lernantoj legos sian poeziaĵon.
Tio ĉi okazos
en publika urba ejo, kaj tio permesos pli bone interkonatiĝi kaj
konigi sin.
Post la premiado, se petite, poeziaĵojn oni publikigos en la TTT-paĝo de la konkurso en la originala lingvo aŭ en la traduko sendita de la aŭtoro.
PARTOPRENO EN LA KONKURSO POSTULAS
KOMPLETAN AKCEPTON
DE TIU ĈI REGULARO KAJ PLENIGON DE LA ALIĜILO.
-- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it
-- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it