-
Karaj amikoj:
Jen anekse la kovrilo de la 2-a eldono de la lernolibro "O esperanto
é fixe!".
Diskonigu ĝin laŭvole. Dankon.
Novaĵoj en ĝi:
1. Oni informas la signifon de "fixe" al brazilanoj,
sen ŝanĝo de la titolo, kio devigus min
peti novan ISBN-n de la verko.
2. Anstataŭo de la LK-logotipo por uzi la novan.
3. Ŝanĝo de aldirekto de la vortoj en la librospino.
LK ekuzas la usonan sistemon.
Nu, fakte mi ne certas, ĉu ja la usonoj estis la unuaj.
En Portugalio nur de antaŭ kelkaj jaroj oni vidas
la vortojn de la librospino desupre malsupren.
Kutime ili aperis demalsupre supren.
4. Nova aranĝo de la postkovrilo, kio ŝparigas iom da spaco
kaj kaŭzas pli agrablan aspekton.
5. Aldono de la nova retejadreso de LK.
Ĉu tro priskriba?
Nu, kelkaj ŝatas.
Brakumon!
João José Santos
--

-- -- Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it