Forpaso de KEP ENDERBY

1 view
Skip to first unread message

Esperanto en Córdoba

unread,
Jan 8, 2015, 5:12:03 PM1/8/15
to Grupo Esperanto en Andaluzio

Kep Enderby, la lasta prezidanto de UEA dum la 20-a jarcento.

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Keppel Earl ENDERBY

1926 - 2015

 

 

Kun granda tristeco ESPERANTA JURA ASOCIO sciigas pri la forpaso de Keppel Earl “Kep” ENDERBY,  prezidanto de nia asocio inter la jaroj 1996 kaj 2002, de 1998 ĝis 2001 li ankaŭ estis prezidanto de Universala Esperanto-Asocio.  Li esperantiĝis en la jaro 1987 kaj de tiam li laboradis favore al la disvastigo de esperanto en sia lando, Aŭstralio.

Li studis juron en la universitatoj de Sidnejo kaj Londono kaj en la jaro 1950 li eklaboris kiel juristo kaj universitata preleganto.  En la jaro 1970 li estis elektita al la Aŭstralia Parlamento.  De 1972 ĝis 1975 li estis ministro, unue pri aŭstralia produktado kaj poste pri justico.  De 1982 ĝis la emeritiĝo en 1992 li estis juĝisto ĉe la Supera Kortumo de Nova Sud-Kimrujo.

PACE RIPOZU nia karmemora KEP.

Esperanta Jura Asocio

Dario Rodriguez

unread,
Jan 8, 2015, 5:17:26 PM1/8/15
to Iberia Esperantistaro, Esperanto Andaluzio

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 565
2015-01-08


KEP ENDERBY FORPASIS

Universala Esperanto-Asocio funebras sian eksan prezidanton Kep Enderby, kiu forpasis la 8-an de januaro 2015 en la aĝo de 88 jaroj. Li naskiĝis la 25-an de junio 1926.

Kep (Keppel) Enderby estis edukita en la Altlernejo de Dubbo kaj en 1944 li aliĝis al la flugarmeo. Li studis juron en la universitatoj de Sidnejo kaj Londono. Ekde 1950 li laboris kiel juristo kaj instruis. Ekde 1962 li estis universitata preleganto. En 1970 li estis elektita al la Aŭstralia Parlamento. De 1972 ĝis 1975 li estis ministro, unue pri aŭstralia produktado kaj poste pri justico. Post tio li denove laboris kiel juristo kaj ricevis la titolon Advokato de la Reĝino. De 1982 ĝis sia emeritiĝo en 1992 Enderby estis juĝisto ĉe la Supera Kortumo de Nova Sud-Kimrio. La iama amatora golf-ĉampiono havis diversajn gravajn funkciojn en tutaŭstraliaj kaj regionaj juraj institucioj. Ekde 2003 li prezidis la regionan societon pri libervola eŭtanazio.

Kep Enderby lernis Esperanton en 1987. De 1992 ĝis 1997 li estis prezidanto de Aŭstralia Esperanto-Asocio. Kiel prezidanto de la Loka Kongresa Komitato li gvidis la organizadon de la 82-a UK en Adelajdo (1997). Dum kvar oficperiodoj, de 1992 ĝis 2004, li estis membro de la Komitato de UEA. En 1998 Enderby estis elektita kiel prezidanto de UEA, funkcio, kiun li plenumis ĝis 2001. Prezidanto de Esperanta Jura Asocio li estis de 1996 ĝis 2002. En la voĉdonado de la revuo La Ondo de Esperanto li estis proklamita la Esperantisto de la Jaro 1999. En 2004 li estis elektita kiel membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

Kiel prezidanto de UEA Kep Enderby elstarigis en siaj paroladoj kaj artikoloj la gravecon de la laboro por la homaj rajtoj. Li pledis ankaŭ por pli proksima kunlaboro inter UEA kaj aliaj Esperanto-organizaĵoj, aparte Sennacieca Asocio Tutmonda, kies fervora membro li estis.

26621_enderby1a.jpg
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages