Esperanta Jura Asocio en Bonaero

10 views
Skip to first unread message

Dario Rodriguez

unread,
Aug 8, 2014, 5:24:01 AM8/8/14
to Iberia Esperantistaro, Esperanto Andaluzio
Jen resumo de informoj de Luis Córdova senditaj al la forumo de SAT en Hispanio pri la kunveno de Esperanto Jura Asocio en Bonaero, en kiu ĉefe rolis niaj karaj forumanoj Rafaela Urueña kaj José Mª Rodríguez.
 
RAPORTO PRI JARA KUNSIDO DE ESPERANTO JURA ASOCIO (EJA)
99-a Universala Kongreso de Esperanto, 29-an de julio 2014.
 
Audu ghin che:
 
 
 
Prezidantino de Esperanto Jura Asocio (EJA), Rafaela Urueña, salutis la partoprenantojn. Shi esprimis ke EJA dauras kiel faka asocio de Universala Esperanto Asocio (UEA) kaj oferis la revuon de EJA, Jura Tribuno Internacia (N-ro 13, 2014) por interesuloj. Rafaela Urueña prezentis sian libron, “Europa Unio, pasho post pasho”, kiu estas en la Libroservo de UEA dum chi 99-a Universala Kongreso de Esperanto en Bonaero, Argentino. La libro gravas char la plejparto de la europa loghantaro ne konas la strukturon de Europa Unio. Ankau, la libro ne nur temas pri la patroj de Europa Unio, ghiaj institucioj, fontoj kaj reformoj, sed ankau pri la klimata shanghighado, europa civitaneco kaj financa krizo. La libro, Europa Unio, pasho post pasho, estas eldonita de EJA kaj Andaluzia Esperanto Unuigho. (http://esperanto-tv.com/926)
 
Interalie, EJA (José María Hernández Rodríguez kaj Rafaela Urueña) planas kurson pri Internacia Juro pri la Maro en la kadro de la Universitato de Esperanto (http://www.universitato.info/, KEEFE Dennis).
 
Poste, Rafaela Urueña prezentis al Ivo Osibov, kiu prelegis pri la maraj limaj konfliktoj inter Kroatio kaj Slovenio.
Jhus finita la prelego de Ivo Osibov, la Prezidantino de EJA, Rafaela Urueña, dankis al li pro klereca prelego. Poste proponis al partoprenantoj, alighi al EJA (la kotizo estas 14 euroj, kaj 7 euroj por iamaj socialismaj orienteuropaj landoj, Azio (ekscepte Israelo, Japanio kaj Koreio), Afriko kaj Latinameriko). Pli da informo luises...@yahoo.com
 
Ankau, Rafaela Urueña demandis kiu pretas prelegi dum la venonta UKo en Francio. Antoneta Nikolaeva (antoa...@abu.bg) sin mem proponis prelegi pri Bulgario kaj Europa Unio.
 
Dum la demandoj, advokato Alvaro Luiz Rodrigues Dias (alvarol...@yahoo.com.br) proponis kurson por la Universitato de Esperanto. Rafaela Urueña denove komentis pri la planata kurso de EJA pri Internacia Juro pri la Maro.
 
EJA proponas alighi al ghia dissendolisto che per-esper...@yahoogroups.com
 
Por alighi sendu mesaghon al per-esperanto-...@yahoogroups.com au sendu peton alighi al luises...@yahoo.com
 
.........................
Informis Darío
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages