Instruado ĉe mezlernejo Paul Verlaine

0 views
Skip to first unread message

alex clabaut

unread,
Jun 16, 2019, 12:18:45 PM6/16/19
to espera...@googlegroups.com
Jen mallonga raporto rilate al mia ĉijara sperto pri instruado de Esperanto :

Mezlernejo Paul Verlaine, 75012 Paris



Rapida resumo pri la Esperanto-kurso



La kurso ekis komence de oktobro 2018 kaj finos fine de junio 2019.



Tri lernantinoj en la 6-a klaso sekvis la kurson 2-foje semajne po 35 minutoj : marde kaj vendrede post la tagmanĝo inter la 12-a 50 kaj la 13-a 25. Tio signifas ke ili decidis studi esperanton anstataŭ amuziĝi en la ludkortego aŭ legi en la biblioteko.



Ĉefa kaj ne solvita problemo :

Manko de adaptita lernolibro aŭ reta metodo. Post diversaj provoj (metodo Cseh, 'Esperanto por lernejaj klasoj' kaj 'Ludu kun ni'), mi fine uzis la renovigitan Metodon 11.



Aliaj problemoj / misoj / malsukcesoj :

Gastoj : Kvankam, mia mezlernejo situas ene de Parizo, tute apud la stacio de Lyon, malmultaj vizitantoj partoprenis mian kurson : Milena el Germanio kaj Alan el Kroatio. Mi ne povas imagi ke tiom malmulte da esperantistoj vizitas Parizon…

Distraj momentoj : Mi ne trovis sufiĉe da distraj momentoj ekster la kursoj por spertigi Esperanto-travivaĵojn. En januaro, estis la reĝkuko ĉe la Ĉerizejo, sed la Esperanto parolkapablo de la lernantinoj ne sufiĉis por praktiki. Mia plej aĝa filo kun liaj amikoj iom ludigis la 3 knabinojn, sed plej parte, ili enuis… La fervojistoj ankaŭ okazigis 2 eventojn, sed mi ne kuraĝis proponi al la lernantinoj ĉar mi scias ke tiuj eventoj celas plenkreskulojn.

Korespondado : Mi trovis 2 korespondantojn el Pollando kaj 1 el Svedio. La korespondado kun la Poloj ne sukcesis. Post kelkaj mesaĝoj, la korespondado ĉesis. Pri tio, mi eble kulpas. Mi opinias ke mi devus uzi la stud periodon por skribi la mesaĝojn sub mia kontrolo kaj kun mia helpo. Ili klare estis tro junaj por mem korespondi en alia lingvo.

Post la fino de la kurso : Nu, la kurso finiĝos post 2 semajnoj. Kion proponi al ili poste ? Lernu.net kaj i-Kurso ne estas por tiu aĝkategorio. «https://esperanto-tv.com/infanoj » ne enhavas sufiĉe da interesaj resursoj. Ĉiuokaze, ili estas tro junaj por mem studi Esperanton, tro junaj por vojaĝi… Bedaŭrinde estas ke nia movado tro malfortas por proponi ion al eksstudentoj.



Mi aldonas ke la prikalkulita plano tute fiaskis :

  • Mi unue planis enmeti 1 horon da instruado en mia hortabelo laŭ la oficiala aranĝaĵo « enseignement complémentaire », tio signifas ke mi estus pagita por instrui Esperanton. Tamen necesus kunigi 15-o da lernantoj. Malgraŭ miaj varbklopodoj, mi ne sukcesis trafi tiom da interesatoj.

  • Mi ankaŭ planis ĝemeligi mian mezlernejon kun germana lernejo, kaj tiel okazigi interŝanĝojn de lernantoj de la franca kaŭ Esperanto por la Germanoj, kaj de la germana kaŭ Esperanto por la Francoj. Tamen, mi ne trovis partneron en Germanio.



Estonta plano :

Mi planas denove instrui Esperanton venontjare laŭ la sama modelo. Eble, mi miksos lernantojn de la 6-a kaj de la 5-a jaroj.


raporteto_espo_junio2019.doc

Jean-Claude Roy

unread,
Jun 16, 2019, 4:22:31 PM6/16/19
to alex clabaut, esperanto-bac, Krystyna Worobiej

Dankon Alex pro via tre interesa raporto

 

Por ĝemelo, mi proponas al mia amikino Krysia en Pollando (kopio de tiu mesaĝo al ŝi), kiu, mi supozas, plu gvidos kurson por siaj lernantoj venontjare en Gubin landlimo kun Germanio. La lernantoj estas 11 jaraj, tio korespondas al la 6a klaso en Francio.

 

Plej amike

Jean-Claude

 

 

De : 'alex clabaut' via esperanto-bac [mailto:espera...@googlegroups.com]
Envoyé : dimanche 16 juin 2019 18:19
À : espera...@googlegroups.com
Objet : [esperanto-bac] Instruado ĉe mezlernejo Paul Verlaine

--
Pour écrire à ce groupe, envoyez un courriel à espera...@googlegroups.com
---
Vous recevez ce message, car vous êtes abonné au groupe Google Groupes "esperanto-bac".
Pour vous désabonner de ce groupe et ne plus recevoir d'e-mails le concernant, envoyez un e-mail à l'adresse esperanto-ba...@googlegroups.com.
Cette discussion peut être lue sur le Web à l'adresse https://groups.google.com/d/msgid/esperanto-bac/1820636835.3291479.1560701923487%40mail.yahoo.com.
Pour obtenir davantage d'options, consultez la page https://groups.google.com/d/optout.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages