Fwd: [contact esperanto-france.org] Lerneja centro kie oni instruas Esperanton. Ebla Esperantan kurson.

7 views
Skip to first unread message

Didier Janot

unread,
Nov 22, 2017, 9:11:03 AM11/22/17
to esperanto-bac
---------- message ----------
From: Axel Rousseau <axe...@gmail.com>
Date: 2017-11-22 15:05 GMT+01:00
Subject: Fwd: [contact esperanto-france.org] Lerneja centro kie oni
instruas Esperanton. Ebla Esperantan kurson.
To: Alexandre ANDRÉ <xander.l...@gmail.com>, Guy Camy
<guy....@orange.fr>, bacesperanto <bac.es...@gmail.com>, Maurice
JUY <mau...@orange.fr>, Richard Emmanuelle <emmri...@gmail.com>,
UFE-estraro <ufe-e...@googlegroups.com>, Espéranto-France
<in...@esperanto-france.org>

Saluton Aleks, Guy, Maurice,

Chu vi povus respondi al Fabian ?

Antaùdankon,

amike,

Axel

---------- Forwarded message ----------
From: A. Fabián Jiménez <surl...@hotmail.com>
Date: 2017-11-22 14:26 GMT+01:00
Subject: [contact esperanto-france.org] Lerneja centro kie oni
instruas Esperanton. Ebla Esperantan kurson.
To: webm...@esperanto-france.org, in...@esperanto-france.org


De : A. Fabián Jiménez <surl...@hotmail.com>

Saluton karaj samideanoj.

Mi nomiĝas A. Fabián Jiménez, kaj mi estas instruisto de Geografio kaj
Historio en mezlernejo de Vélez-Málaga, suda urbo el Hispanio. Mi atingis
la KER-diplomon de Esperanto B2 antaŭ kelkaj jaroj. Miaj lernantoj aĝas
ekde 12 jaraj ĝis 18 jaraj.

Mi delonge lernis kaj parolas Esperanton, kaj instruis ĝin eksterlerneje
en asocioj, interrete, persone al amikoj kaj konatuloj kaj kunlaboris kun
mia regiona asocio en sia divastigado, dank’ al multaj da laboro kaj
penado nuntempe oni povas lerni ĝin eĉ en la Universitato de Sevilla ĝis
la B1 nivelo, kaj nun oni devas eklabori en lernejoj kaj mezlernejoj.

Tiel mi informis pri Esperanto en mia mezlernejo, oni kreis grupon de
geinstruistoj kiuj interesiĝas pri la lingvo internacia, kaj ŝatus lerni
kaj uzi ĝin en la instruado de fremdaj lingvoj kaj havi novajn Eûropajn
perspektivojn. Pro tio mi ekinstruis la lingvon al ili. Estas grupo de kvin
geinstruistoj kiuj instruas filozofion, anglan, francan, latinan kaj
antikvan grekan.

Ni ŝatus partopreni en la programo KA1 de Erasmus Plus, kiu permesas la
lernadon kaj la laborobservadon de aliaj instruistoj kaj siajn
instruadpraktikojn alilande por lerni kaj plibonigi la instruadan laboron.
Se nia projekto sukcesas, la programo Erasmus Plus pagos vojaĝon, restadon
en via lando, kaj eblan kurson pri Esperanto aŭ instruado de fremdaj
lingvoj.

Ni ŝatus trovi partnerojn kiuj invitu nin (aŭ almenaŭ unu el ni) al sia
lernejo por viziti ĝin kaj vidi kiel oni instruas aŭ uzas Esperanton tie
(lerneje, klube, asocie eksterlerneje, kiel opcia fako, aŭ ia ajn
maniero), aŭ aliflanke, se oni ne instruas Esperanton tie, kiamaniere oni
instruas la fremdajn lingvojn en via centro kaj kiamaniere Esperanto povus
helpi en tiu laboro. Ni ankaŭ ŝatus informiĝi pri ebla ekzisto kaj
funkciado de lernejaj esperantaj asocioj aŭ kluboj de studantoj ĉe vi.
Ankaŭ estus interesa se vi povus informi nin pri la ekzisto de kursoj ĉe
vi pri Esperanto aŭ instruado de fremdaj lingvoj por plibonigi nian
Esperantan nivelon aŭ lerni novajn lernilojn en la instruado de lingvoj.
Kompreneble ni pagus tiujn kursojn.

Tio estas ĉar ni ŝatus instrui Esperanton kiel lernofako en nia
mezlernejo, kaj uzi ĝin en la instruado de fremdaj lingvoj, kaj organizi
Esperantan klubon ĉe ni por krei linkojn inter diversaj Eŭropaj lernejoj
kiel la via por estontece kunlabori, fari lernantaj interŝanĝoj,
kunlernado eĉ ebla partopreno en la programo Erasmus Plus KA2, kie
diversaj lernocentroj kunlaboras kaj vojaĝas. Sed kompreneble unue ni
bezonas helpon, kaj esti invititaj en lerneja centro de via lando.

Dankeme

A. Fabián Jiménez

jorgos...@aliceadsl.fr

unread,
Nov 23, 2017, 6:00:42 AM11/23/17
to DidierJ, Eo-BAC
Ĉu ĝemelitaj urboj ankaŭ helpus ?

<https://www.annuaire-mairie.fr/ville-malaga.html>, <http://www.nicematin.com/vie-locale/la-cite-des-remparts-bientot-jumelee-a-malaga—111010>, <https://www.annuaire-mairie.fr/ville-velez-rubio.html>.

Helpeme via Js.

----------
"DidierJ" <didier...@gmail.com> : "esperanto-bac" <espera...@googlegroups.com>, 22 Novembre 2017 : Lerneja centro kie oni instruas Esperanton. Ebla Esperantan kurson.
--------------------
"AxelR" <axe...@gmail.com> : 2017-11-22 : Lerneja centro kie oni instruas Esperanton. Ebla Esperantan kurson.
To: Alexandre ANDRÉ <xander.l...@gmail.com>, Guy Camy <guy....@orange.fr>, bacesperanto <bac.es...@gmail.com>, Maurice JUY <mau...@orange.fr>, Richard Emmanuelle <emmri...@gmail.com>, UFE-estraro <ufe-e...@googlegroups.com>, Espéranto-France <in...@esperanto-france.org> : Saluton Aleks, Guy, Maurice, Chu vi povus respondi al Fabian ?
Antaùdankon, amike, Axel
--------------------
"A. Fabián Jiménez" <surl...@hotmail.com> : 2017-11-22 : Lerneja centro kie oni instruas Esperanton. Ebla Esperantan kurson. : webm...@esperanto-france.org, in...@esperanto-france.org : Saluton karaj samideanoj. Mi nomiĝas A. Fabián Jiménez, kaj mi estas instruisto de Geografio kaj Historio en mezlernejo de Vélez-Málaga, suda urbo el Hispanio. Mi atingis la KER-diplomon de Esperanto B2 antaŭ kelkaj jaroj. Miaj lernantoj aĝas ekde 12 jaraj ĝis 18 jaraj.

guy camy

unread,
Nov 23, 2017, 7:57:18 AM11/23/17
to jorgos...@aliceadsl.fr, DidierJ, Eo-BAC, bac esperanto

Dankon Jorgos; jam unu mezlernejo lin kontaktis kaj unu alia pretas lin inviti.

Kore.

 

G. Camy

 

> Message du 23/11/17 12:00
> De : jorgos...@aliceadsl.fr
> A : "DidierJ" <didier...@gmail.com>, "Eo-BAC" <espera...@googlegroups.com>
> Copie à :
> Objet : Re: [esperanto-bac] Fwd: [contact esperanto-france.org] Lerneja centro kie oni instruas Esperanton. Ebla Esperantan kurson.
> --
> Pour écrire à ce groupe, envoyez un courriel à espera...@googlegroups.com
> ---
> Vous recevez ce message, car vous êtes abonné au groupe Google Groupes esperanto-bac.
> Pour vous désabonner de ce groupe et ne plus recevoir d'e-mails le concernant, envoyez un e-mail à l'adresse esperanto-ba...@googlegroups.com.
> Pour plus d'options, visitez le site https://groups.google.com/d/optout .
>
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages