KURSO C1 « El akveroj fariĝas riveroj »
- Instruanto :
SZILVA Szabolcs estas hungaro loĝanta en Varsovio, Pollando, instruisto
de Esperanto jam de 12 jaroj. Liajn kompetencojn pruvas liaj bakalaŭraj
studoj, Instruista Trejnado kaj Esperantologiaj studoj finitaj en
Poznano, Pollando kaj studoj de finnugra filologio en la Varsovia
Universitato. Li ofte partoprenas Esperanto-aranĝojn kiel instruisto, li
instruis en pluraj landoj de kvar kontinentoj. Li partoprenis la
trejnadon “Iĝu trejnisto de TEJO” kaj gvidis plurajn porinstruistajn
sesiojn en pluraj landoj. Li estas ankaŭ tradukisto, ĉefe de la pola kaj
la hungara lingvoj.
- Celo : Akiri la nivelon C1-C2 laŭ la nivelo de la grupo.
- Kurslibroj : Plena Ilustrita Vortaro vortaro.net ; Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko bertilow.com, nacilingva vortaro, la libro Pri kio temas ?
- Prezento :
Ni rigardos ekzamenojn de la niveloj C1 kaj C2. Ni diskutos pri la plej
grandaj enigmoj de E-gramatiko. Ni analizos ankaŭ ekzemplan
C2-ekzamenon por streĉi niajn limojn. Ni ne forgesos pri vortoprovizo :
venos utilaj, sed malmulte konataj vortoj, vortoj kun escepta uzo kaj
konfuziloj. Ni provos ekzerci nin en pluraj kapabloj : legado, parolado,
aŭskultado. Ĉiun tagon estos pritraktata unu granda temo de la ekzamena
temaro.
KURSO B2 « Kuraĝe antaŭen ! »
- Instruanto :
Paweł FISCHER-KOTOWSKI estas esperantisto el Pollando, kiu ekde du
jaroj loĝas en Nederlando. En la movado li aktivas ekde 2010, en
diversaj roloj, i.a. kiel komitatano de UEA kaj ĝenerala sekretario de
TEJO. Li kunorganizis kelkajn Esperanto-aranĝojn, redaktis la Jarlibron
de UEA kaj la soci-kulturan revuon “Kontakto”. Li diplomiĝis en la
Interlingvistikaj Studoj de UAM (Poznano, PL) kaj en la Instruista
Trejnado de ILEI kaj Edukado.net.
Dum kelkaj jaroj li uzis Esperanton kiel hejman kaj poste ankaŭ
laborejan lingvon (en la Centra Oficejo de UEA). Nuntempe li laboras
kiel bibliotekisto en la Reĝa Biblioteko en Hago, kaj en sia libera
tempo rete instruas Esperanton kadre de la programo “Ekparolu !” en edukado.net.
- Celo : Akiri la nivelon B2 laŭ tiu difino.
La kursanoj de tiu nivelo havu alvenante minimume la nivelon B1. La
kurso alprenas preparan karakteron por la ekzamenoj fine de la kurso.
- Kurslibroj : Lernolibro ne estas postulata, la necesaj materialoj estos liveritaj de la kursgvidanto. Vortaro ne necesas, sed utilas.
- Prezento :
La kurso celas personojn, kiuj jam konas la bazajn gramatikajn regulojn
de Esperanto, sed volas plifirmigi kaj plivastigi sian scion, kaj
aldone pligrandigi la vortprovizon. La kurso disvolviĝos laŭ diversaj
metodoj, individuaj kaj grupaj, atenton ricevos ĉiuj kapabloj
(aŭskultado kaj parolado, legado kaj skribado). La kursanoj lernos
novajn gramatikaĵojn kaj tuj ekuzos ilin praktike (parole kaj skribe).
Dum la kurso estos prezentitaj diversaj aspektoj de la Esperantaj
kulturo kaj historio. La kursanoj ricevos informojn pri la KER-ekzamenoj
kaj povos pretigi sin por la ekzameno je la nivelo B2.
KURSO B1 « Lernu kun ĝojo ! » - Instruanto : KÓRÓDY Zsófia, hungarino loĝanta en la Esperanto-urbo Herzberg am Harz, Germanujo, kerna aktivulo de la fama Interkultura Centro Herzberg.
Ŝi diplomitiĝis en la universitato ELTE en Budapeŝto, laboris kiel
profesia lingvoinstruisto pri la angla, hungara kaj Esperanto kaj verkis
gramatikan ekzercaron.
- Celo : Akiri la nivelon B1 laŭ tiu difino.
La kursanoj de tiu nivelo havu alvenante minimume la nivelon A2-B1.
Bonvenas ĉiuj kiuj deziras pli flu paroli, esprimi siajn opiniojn,
sentojn kaj lerni sufiĉan gramatikon por esti kapabla uzi Esperanton por
ĉiutaga konversaciado. La kurso helpos al tiuj, kiuj poste celas
trapasi lingvoekzamenon. Zsófia tajloras la kurson al la nivelo de la
partoprenantoj, uzas interesajn materialojn kaj taŭgajn metodojn kaj
montros, ke oni povas lerni kun ĝojo ! La kurso liveras utilan enhavon
ankaŭ por lernantoj de pli alta nivelo, kiuj deziras trapasi
B2-ekzamenon.
- Prezento :
La kurso koncentriĝos je pliampleksigo de vortprovizo, parolturnoj kaj
ilia utiligo en konversaciado kaj rakontado. Tiu kurso traktos ĉiujn
gravajn gramatikaĵojn, preparos kursanojn al la ekzameno per ekzercoj,
taskoj, kunlaborigaj ludoj, konversaciado kaj rol-ludado.
KURSO A1-A2 « Ni kuneku ! » - Instruanto :
Marion QUENUT estas lingvotrejnisto kaj instruas la okcitanan kaj la
francan por eksterlandanoj en Tuluzo kaj rete. Pro pasio pri lingvoj, ŝi
kreis kaj administras de 2006 la retpaĝaron toulangues.org,
tuluza portalo pri la lingvoj de la mondo. Ŝi komencis sian lernadon de
Esperanto en 2006 per staĝo kun EsperantoKulturCentro de Tuluzo. De
tiam, ŝi regule gvidas staĝojn kaj kursojn por tiu asocio kaj en
diversaj esperanto-renkontiĝoj.
- Celo : Akiri la nivelon A1 aŭ A2 laŭ tiu difino.
Ĉi tiu kurso estas destinata al tutkomencantoj aŭ al personoj, kiuj jam
eklernis Esperanton, sed ankoraŭ konsideras sin komencantoj.
- Kurslibro : Ne estas rekomendata lernolibro, la kurso baziĝos sur nepublikigita materialo
- Prezento de la kurso :
Ĉi tiu kurso havos kiel akson la parolan komunikadon jam de la komenco,
sed aliaj kompetentoj (komprenaj, skribaj) estos prilaborataj dum la
semajno, interalie per ludaj aktivigoj.
Internacia KER-ekzameno
- Niveloj : La ekzamena komisiono
de UEA okazigas KER-ekzamenojn je la 4 niveloj B1, B2, C1 kaj C2. Se vi
bezonas helpon por elekti la ekzamenan nivelon kaj tipon, bv. kontaktu
Greziljonon.
- Ekzamenpartoj : La ekzameno
konsistas el skriba kaj parola partoj. La parola parto konsistas el
aŭdkomprena parto kaj intervjuo. La skriba kaj aŭdkomprena (parola)
partoj okazas rete kaj oni devos trapasi ilin en sia
hejmo. La intervjua parto povas okazi en Greziljono (je 2024-apr-20) por
tiuj, kiuj en junio aŭ aŭgusto trapasos almenaŭ la alian parton de la
parola ekzameno (nome la aŭdkomprenan), kaj eventuale ankaŭ la skriban.
- Aliĝo : okazos poste en edukado.net. Bv. atendi postan precizigon.
- Kotizo kaj pago : Por bazaj
landoj, la kotizo por nurparola aŭ nurskriba ekzameno estas inter 37 €
(B1) kaj 57 € (B2-nivelo), duoble por la kompleka ekzameno. Post
ekzamenaliĝo, vi ricevos fakturon de UEA kaj pagos al indikita
UEA-konto. Legu detale en edukado.net
- Atestilo : Post sukcesa plena ekzameniĝo, vi ricevos PDF-formatan atestilon kaj raporton pri la rezultoj.
- Pri KER, Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj, jen vikipedio.org. Jen edukado.net pri la ekzameno, specimenoj, regularo. Por pliaj informoj skriku al ker-ekzamenoj
edukado.net - Muzike :-) Jen JoMo KER-kantas.
PROGRAMO de la kursoj - vendrede, 12an de aprilo
- posttagmeze alveno de la kursantoj. Ĉiu trovas littukojn sur sia lito en sia kastela ĉambro
- 18h30 akcepto kun aperitivo
- 19h30 vespermanĝo
- 20h30 interkonatiĝo kaj prezento de la kursoj
- Taga disvolviĝo de sabato, 13a de aprilo ĝis vendredo, 19a de aprilo
- 8h-8h30 matenmanĝo
- 9h-12h kurso kun via instruisto
- 12h30 tagmanĝo
- 14h distraĵoj proponitaj de Jannick aŭ individua laboro
- 16h30-18h30 kurso
- 19h vespermanĝo
- 20h30 vespera programo
PROGRAMO de la ekzamenoj
- vendredon, 19an de aprilo
- posttagmeze : alveno de nur ekzameniĝantoj
- sabaton, 20an de aprilo
- antaŭtagmeze kaj posttagmeze : parola ekzameno (intervjuo)
- foriro de la partoprenantoj (konsiloj)
- dimanĉon, 21an de aprilo matene
- foriro de iuj partoprenantoj
- individua turisma ekskurso
PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono - La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj.
-
Prezo ekde 10 € tage (kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto).
Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj kaj aktivaĵoj por infano, adoleskanto
aŭ homo kun modestaj rimedoj.
- Ĉioinkluziva prezo (krom
ekzameno) por la restado de plenkreskulo dum 7 tagnoktoj, inkluzivante
la tranoktojn, manĝojn, kursojn, aktivaĵojn : inter 293 kaj 485 €
(tendejo 266 €).
- Redukto de 5% je la ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ la komenco.
- La lernantoj kiuj ekzameniĝas, ricevos senpagan tranokton por la lasta nokto.
- Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.
Ĝojajn Festotagojn deziras via
Esperanto-Kulturdomo en franca kastelo Greziljono