invito al stud-sesio pri lingvaj temoj por franclingvanoj - 28/08-01/09 en Greziljono
3 views
Skip to first unread message
Berto Ŝuman
unread,
Aug 2, 2023, 3:17:54 AM8/2/23
Reply to author
Sign in to reply to author
Forward
Sign in to forward
Delete
You do not have permission to delete messages in this group
Copy link
Report message
Show original message
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to Espéranto-annonces
Plentempa stud-sesio pri diversaj lingvaj temoj por franclingvanoj
de lundo, la 28-a de aŭgusto matene (alveno eblas dimanĉon vespere) ĝis vendredo, la 1-a de septembro 2023 tagmeze
Tiu stud-sesio estas
proponata al ĉiuj, ĉu komencantoj, ĉu progresintoj, sed unuarange al
kurs-animantoj. Krome, estos bonvenaj studentoj pri lingviko, kiuj
dezirus malkovri la tiom apartan funkciadon de ĉi lingvo.
La
pritaktotaj temoj koncernas strukturajn nociojn. La partoprenontoj tiel
disponos koheran percepton de Esperanto, kiu faciligos ĝian postan
studadon. La precipaj temoj :
La vort-konstruo kaj la radik-farado
La derivado
La esprimo de la tempo
La kunteksta redundanco kaj la tri uz-situacioj
La aspektoj de la verbo
Prezentado de la memorigilo Vortujo
Por esti pli efikaj, la temojn ni prezentos franclingve, certe kun
multaj ekzemploj en Esperanto. Help-dokumento estos disdonita kun utila
leksikono por Esperanto-nesciantoj. La projekciataj documentoj estos,
laŭ la temo, ĉu en la franca ĉu en Esperanto, sed estas ĉiam klarigataj
en la franca.
NB : La partoprenantoj povos kunporti sian komputilon por legi la disdonitajn dokumentojn. Fotokopio de la kvardekpaĝa dokumento
(kun koloroj) estas necesa almenaŭ por tiuj kiuj ne disponas komputilon
aŭ kiuj deziras aldoni komentojn. Tiuj je sia aliĝo bv. mendi
fotokopion krompagendan.
La uzo de Esperanto estos konsilinda ekster la kurso kaj la lastan tagon.
Christian Rivière naskiĝis en 1956, esperantistiĝis en 1991. Li
tradukis kaj publikigis plurajn librojn, ĉu originalajn ĉu tradukojn,
kaj en prozo kaj en poezio. Li ricevis foje premiojn en la Belartaj
Konkursoj de UEA en branĉoj eseo, prozo kaj poezio. Jen lia blogo.