Subteno de la junulargastejo Hostel Esperanto en Fortaleza (Brazilo)

5 views
Skip to first unread message

alekcxjo

unread,
Apr 12, 2022, 6:54:49 PM4/12/22
to Espéranto-annonces
Saluton al ĉiuj, mi nomiĝas Alekĉjo kaj multaj el vi konas min kiel organizanto de FESTO-renkontiĝoj antau unu jardeko.

Mi nun loĝas en Brazilo, kaj en 2018 mi malfermis junulargastejon nomatan Hostel Esperanto, homaĝe al nia internacia lingvo, ĉar la filozofio de mia junulargastejo estas, samkiel la lingvo Esperanto, konstrui ponton inter la popoloj kaj inter la kulturoj.

Eĉ se plejmulto de la vojaĝantoj ne parolas esperanton, la junulargastejo diskonigas al ili pri Esperanto. La inspiro de la kreado de tiu junulargastejo rekte venas el Greziljono. Kaj fakte jam pluraj esperantistoj el Brazilo estis dungitaj, antau la pandemio, kiel laboristoj en la junulargastejo. Nun pro la financa stato mi devas ĉion kvazausole fari.

Tamen problemoj aperis: krom la kronviruso kiu devigis min fermi la junulargastejon dum 14 monatoj, kaj la fakto de ekde tiam, la vojaĝantoj ne tiom multe kiom antaue, mi ankau konfrontiĝis al pli granda problemo. Pasintjare, mi malkovris ke mia (nun eksa) kunsocietano ŝtelis el la kaso dum pluraj jaroj. Li estis la trezoristo kaj mia eraro estis blinde fidi je li. Kiam mi malkovris tion, li simple fuĝis. Mi ankau malkovris ke multaj fakturoj, kiujn li diris ke li pagis, neniam estis pagitaj. Ekde tiam, mi malfermis procezon kontrau li.

Dum la lastaj monatoj, mi provis pagi la plej multon de fakturoj, kiuj ne estis pagitaj. Tamen mi ĝis nun ankorau ne finis repagi ĉion. Krome, mi ankau devas pagi mian advokaton por povi antaueniri en tiu procezo kontra mia eks-kunsocietano.

Pro ĉiuj tiuj kialoj, mi starigis amasfinancadon:
Kiu ajn helpo estas bonvena por daurigi tiun ĉi miridan junulargastejon. Ne hezitu diskonigi tiun helpmesaĝon al lokaj kaj alilandaj sekcioj.

Mi tre antaudankas al vi pro via legado
Alekĉjo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages