---------- Mesaĝo sendita 15.sept.2023 -----
Temo : 4 E-kursoj, ekzameno, ĥorkantado, infanoj, origamio, tango ... 2 staĝoj fine de oktobro en Greziljono
AŬTUNAS de la 23a de oktobro ĝis la 2a de novembro 2023:
- E-kursoj en 4 niveloj kun spertaj instruistoj: Renée Triolle, Szilva Szabolcs, Alain Delmotte, Maja Mériaux
- Ekzamensesio de Franca Esperanto-Instituto
- 12 prelegoj laŭ via elekto
- Origamio kun Larisa Osadĉuk
- Programo por infanoj
- Folklora Halovena festo laŭ loka maniero
- Detaloj en https://gresillon.org/autuno
- Aliĝo en https://gresillon.org/aligho
Mult-aktivaĵoj
de la 16a ĝis la 22a de oktobro 2023
- Ĥora (korusa) kantado en Esperanto de Interkant kun Bernard Bigonnet
- Esperantlingvaj promenoj piede kaj bicikle kun Olivier Buisson
- Enkonduko al Tango kun Tahar & Claudine
- Interŝanĝoj de scioj kaj faroj precipe franclingve
- Detaloj en https://gresillon.org/koruso
- Aliĝo en https://gresillon.org/aligho
La franca Esperanto-kastelo de Greziljono apartenas al jam 255 esperantistoj kaj servas al ĉiuj
esperantistoj.
Venu al ĝiaj eventoj. Plusendu tiun mesaĝon al viaj E-amikoj, Iĝu societano. Helpu diversmaniere
Bert