Venu al la festa semajno por infanoj kaj familioj!
La festa semajno por infanoj kaj familioj ree okazos ĉi-somere! Semajno plena je aktivaĵoj por malgrandaj kaj grandaj en agrabla etoso: ludoj, banado, manlaboroj, sporto, muziko, kanto, Esperanto-kursoj kaj ankoraŭ multe pli.
Mi invitas vin al kastelo Greziljono de mardo, la 16a de aŭgusto ĝis ĵaŭdo, la 25a de aŭgusto. Vidu nian retejon por ĉiuj detaloj.
Ĝis baldaŭ!