Venu al la Verda Naturisma Semajno en la Kastelo Greziljono

3 views
Skip to first unread message

ts

unread,
May 30, 2023, 4:24:41 AM5/30/23
to esperanto...@googlegroups.com
Vi deziras sperti novan nivelon de libereco?
Vi volas vivi en plena kongruo kun naturo kaj kun via korpo?
Aŭ, pli simple, vi ŝatas bonan sunplenan etoson?
Ĉio indikas, ke estas taŭga tempo por sperti naturismon! 

Por klarigi, naturismo estas maniero vivi harmonie kun naturo, esprimita per socia nudeco,
rilatanta kun memrespekto, toleremo de malsamaj opinioj kaj respekto de la medio.

Vi devas partopreni en la kvara Verda Naturisma Semajno!
Tiu semajno okazos de la 3-a ĝis la 7-a de Julio 2023 en la Kastelo Greziljono,
proksime de Angers, Francio, unu el la plej gravaj lokoj por Esperanto. 

La semajno inkluzivos esperantajn kursojn je ĉiuj niveloj kaj diversajn aliajn aktivaĵojn.
Ĉefe, estas la plej bela oportuneco pasigi belegan semajnon kun esperantistaj naturistaj amikoj!

La Verda Naturisma Semajno estos kunorganizita de INOE - Internacia Naturista Organizo Esperantista (https://www.esperanto-naturismo.org)
kaj la Kulturdomo de Esperanto.

image.png





Thierry Spanjaard
Prezidanto INOE: Internacia Naturista Organizo Esperantista

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages