6-15 julio: Maratona E-kursaro, monda KER-ekzameno, IEK-prelegoj, sukurado, turismo

3 views
Skip to first unread message

Berto Ŝuman

unread,
May 16, 2026, 8:21:28 PM (14 days ago) May 16
to Espéranto-annonces, esperanto...@googlegroups.com, esperanto...@googlegroups.com

10-a Maratona Esperanto-kursaro
kun Tutmonda KER-ekzameno
38-a Internacia E-Konferenco IEK
de lundo, 6-a de julio ĉ. 18h, ĝis merkredo, 15-a de julio 2026 tagmeze 
en la franca Esperanto-kastelo Greziljono 

  • KURSOJ
    • Marion Quenut (Francujo) : Ni kuneku ! Kurso por komencantoj kaj komencintoj (A1-A2)
    • Frank Lappe (Germanujo) : Ni daŭrigu kune ! Kurso por progres-antoj kaj progresintoj (B1-B2)
    • Koutny Ilona (Poznano, Polujo) : Leksika pliriĉigo kaj diskuto pri aktualaj temoj ; Lingvo kaj kulturo ; Interkultura komunikado (C1-C2)
    • Edukado.net :  Tutmonda KER-ekzameno, skriba parto 2026-jul-11 9h
    • IEK-38 : Internacia E-Konferenco pri variaj temoj
  • AKTIVAĴOJ
    • Frank Lappe : Praktika kurso de Unua Helpo (sukurado) 
    • Promenado en la parko por malkovri la lokan flaŭron kaj faŭnon
    • Turismaj vizitoj laŭ nia komuna interesiĝo al : apotekejo Baugé, kastelo Le Lude, dolmeno Pontigné, kastelo Montgeoffroy, ludejo Boule de Fort, artfajraĵo je 07-14 ...

Kurso de supera nivelo C1-C2

  • Konversacia kurso por lingvolernantoj kaj -instruistoj, kiuj bone regas Esperanton por diskuti pri interesaj kaj aktualaj temoj kiel rolo de familio kaj vivi sole, generaciaj konfliktoj, sana vivo kaj malsanoj, artefarita intelekto en nia vivo, ktp. Partoprenantoj povos sisteme pliriĉigi sian vortotrezoron en la traktitaj terenoj (uzante la retan temvortaron de la kursgvidanto), ekkoni interkulturajn diferencojn, ankaŭ klarigi tiklajn gramatikaĵojn.
  • Aldone posttagmeze aŭ vespere okazos prelegoj pri lingvo kaj kulturo.

  • Ilona Koutny naskiĝis kaj edukiĝis en Hungario, ekde 1997 ŝi vivas en Pollando. Ŝi doktoriĝis pri lingvistiko en la Budapeŝta Eötvös-Universitato (ELTE, HU), kie ŝi instruis dum jardeko ĉe la Esperanto-fako. Ŝi habilitiĝis ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (AMU, PL), kie ŝi gvidis la Hungaran Katedron kaj dum 26 jaroj ankaŭ la internaciajn postdiplomajn Interlingvistikajn Studojn. Nun profesoro emerita. Esplorterenoj : internacia kaj interkultura komunikado, lingvo kaj kulturo, esperanta gramatiko kaj leksikografio. Publikigas en pluraj lingvoj (kelkajn publikaĵojn vd en la retejo de la Studoj).

Kurso de meza nivelo B1-B2 « Paroligo »

  • Frank Lappe estas esperantisto el Frankfurto ĉe Majno kaj partoprenanto de la unujara Instruista Trejnado en Poznano pri metodiko de lingvoinstruado. Komence li lernis Esperanton memstare en 2016, sed la unuan kurson li sekvis en Greziljono !
  • Ĉi tiu kurso celas progresantojn aŭ progresintojn, kiuj ne jam facile parolas Esperanton.
  • La kurspartoprenantoj ne bezonas kunporti lernolibron, la kursmaterialo el diversaj fontoj haveblas dum la kurso. Ni ankaŭ ludos kaj spektos filmojn.
  • La instrua lingvo estos Esperanto ekde la unua tago, ĉar verŝajne la kunkursanoj venos el diversaj landoj. Krom tio, tiel ni tre frue enprofundiĝu en la cellingvon. Ni volas trejni ĉefe nian parolkapablon, sed ankaŭ nian lego- kaj aŭdkomprenon.
  • Ni prepariĝu ankaŭ al la kurso pri medicina Unua Helpo, kiu sekvos je la fino de la semajno.
    Ĝi okazos sendepende de la lingvokurso, sed estas malferma al ĉiuj interesiĝantoj.

Kurso de baza nivelo A1-A2 « Ni kuneku ! » nur 2026-jul-06/13
  • Marion Quenut estas lingvo­trejnisto kaj instruas la okcitanan kaj la francan por eksterlandanoj en Tuluzo kaj rete. Pro pasio pri lingvoj, ŝi kreis kaj administras de 2006 la retpaĝaron toulangues.org, tuluza portalo pri la lingvoj de la mondo. Ŝi komencis sian lernadon de Esperanto en 2006 per staĝo kun Esperanto­Kultur­Centro de Tuluzo. De tiam, ŝi regule gvidas staĝojn kaj kursojn por tiu asocio kaj en diversaj esperanto-renkontiĝoj.
  • Ŝia kurso havos kiel akson la parolan komunikadon jam de la komenco, sed aliaj kompetentoj (komprenaj, skribaj) estos prilaborataj dum la semajno, interalie per ludaj aktivigoj.


Legu pli en gresillon.org/m

Vi povas iĝi societano de la Esperanto-Kulturdomo en Greziljono.
Amike, Berto Ŝuman

Esperanto-Kulturdomo

unread,
May 27, 2026, 3:50:44 PM (3 days ago) May 27
to Espéranto-annonces
Karaj amiko. 
Por koni vian lingvan nivelon (kun atestilo), vi povas trapasi internacian KER-ekzamenon. 
Tiu okazas per interreto sur via komputilo plurfoje jare.
Se vi preferas ĉeeste/fizike trapasi la skriban KER-ekzamenon, tio eblas unufoje jare la 11an de julio
Por bone prepariĝi, vi povas partopreni Esperanto-kursaron en la franca Esperanto-kastelo Greziljono. 
Nun urĝas aliĝi plej rapide al la kurlano kaj ekzameno.
Por peti informojn, skribu al kas...@gresillon.org aŭ respondu al tiu mesaĝo
Jen pliaj informoj:

10-a Maratona Esperanto-kursaro
kun Tutmonda KER-ekzameno
38-a Internacia E-Konferenco IEK
de lundo, 6-a de julio ĉ. 18h, ĝis merkredo, 15-a de julio 2026 tagmeze 
en la franca Esperanto-kastelo Greziljono 

  • KURSOJ
    • Marion Quenut (Francujo) : Ni kuneku ! Kurso por komencantoj kaj komencintoj (A1-A2)
    • Frank Lappe (Germanujo) : Ni daŭrigu kune ! Kurso por progres-antoj kaj progresintoj (B1-B2)
    • Koutny Ilona (Poznano, Polujo) : Leksika pliriĉigo kaj diskuto pri aktualaj temoj ; Lingvo kaj kulturo ; Interkultura komunikado (C1-C2)
    • Edukado.net :  Tutmonda KER-ekzameno, skriba parto 2026-jul-11 9h
    • IEK-38 : Internacia E-Konferenco pri variaj temoj
  • AKTIVAĴOJ
    • Frank Lappe : Praktika kurso de Unua Helpo (sukurado) 
    • Promenado en la parko por malkovri la lokan flaŭron kaj faŭnon
    • Turismaj vizitoj laŭ nia komuna interesiĝo al : apotekejo Baugé, kastelo Le Lude, dolmeno Pontigné, kastelo Montgeoffroy, ludejo Boule de Fort, artfajraĵo je 07-14 ...

Tutmonda KER-ekzameno     image.png
  • La ekzamena komisiono de UEA okazigas tutmondan KER-ekzamenon je la niveloj B1, B2, C1.
  • La ekzameno konsistas el skriba kaj parola partoj. La skriba parto okazas papere/ĉeeste/fizike en Greziljono (kaj aliloke tutmonde) la 11-an de julio 2026 je la 9-a horo.
  • Aliĝo okazas en edukado.net ĝis la 1-a de julio. Bv. atendi postan precizigan retmesaĝon.
  • Kotizo kaj pago : Por bazaj landoj, la kotizo por nurskriba ekzameno estas 40 € pour B1-, 45 € pour B2-, 50 € por C1-nivelo. Post ekzamenaliĝo, vi ricevos fakturon de UEA kaj pagos al indikita UEA-konto. Legu detale en edukado.net
  • Post sukcesa plena ekzameniĝo, vi ricevos PDF-formatan atestilon kaj raporton pri la rezultoj.
  • Por tiuj, kiuj ŝatus trapasi ankaŭ la parolan parton, estos ebloj ekzameniĝi aŭ la 12an de julio rete, en la propra hejmo, aŭ papere la 7an de aŭgusto dum UK.
  • Pri KER, Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj, jen vikipedio.org. Jen edukado.net pri la ekzameno, specimenoj, regularo. Por pliaj informoj skribu al ker-ekzamenoj edukado.net
  • Muzike :-) Jen JoMo KER-kantas.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages