helpanto por blinduloj serĉata por LIBE-kongreso 30.junio - 10.julio

6 views
Skip to first unread message

Esperanto Parolata

unread,
May 13, 2025, 10:35:37 AMMay 13
to esperanto...@googlegroups.com

Helpanton (asistanton) serĉas LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj) por partopreni ĝian kongreson de la 30a de junio ĝis la 10a de julio.
LIBE pagus la tutan restadkoston por 1 persono aŭ po duonan koston por 2 personoj.
La helpanto loĝu prefere en Francujo (aŭ alilande je malalta vojaĝkosto)

La helpanto devas helpi dum la manĝado, akompani dum ekskursoj kaj foje helpi al blinduloj por orientiĝi en la kastelo kaj ekstere.
La helpanto ne akompas specifan blindulon, ne akompanas dum la tuta tago kaj ne bezonas dormi en ĉambro de iu blindulo.
La helpanto povus ĉeesti E-kurson kaj aktivaĵojn, sed devas helpi, se iu blindulo partoprenus en aktivaĵoj.

Paĝo pri la eventoj: Maratona kursaron, IEK-prelegoj, LIBE-kongreso: https://gresillon.org/m

Interesiĝanto skribu al 2 retadresoj: Nedeljka Ložajioć <nedeljk...@gmail.com>, Kulturdomo <gres...@gmail.com>

Kore salutas Ĵanik

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages