4 oct. - 3 nov. AŬTUNE, les vacances espéranto, cours avec Anna Löwenstein, Murat Özdizdar
Cours : Littérature, écriture, grammaire avec Anna Löwenstein pendant AŬTUNE
Tiu kurso celas la nivelojn B2 kaj C1. Ni legos kaj diskutos
literaturajn tekstojn, aktoros scenon el teatraĵo en Esperanto, mem
faros iom da verkado, kaj profundiĝos en kelkaj gramatikaj problemoj.
Anna ankaŭ prezentos la novan retejon uea.facila,
kiun ŝi mem redaktas, kaj invitos la ĉeestantojn mem fari la provon
verki artikolon por ĝi per facila lingvaĵo ; tio estas multe pli
malfacila ol verki libere !
Anna Löwenstein estas estas aŭtoro de du romanoj, kaj ankaŭ de la rakonto La teorio Nakamura, sur kiu baziĝas la nova kurso de lernu.net. De ĉiam ŝi interesiĝas pri instruado de Esperanto kaj kreado de instrumaterialoj, kaj komence de la 80aj jaroj ŝi fariĝis iniciatinto kaj unua redaktoro de la facillingva parto de la revuo Kontakto. De 18 jaroj ŝi instruas Esperanton per la rekta metodo, kaj de 2007 ĝis 2011 ŝi instruis ankaŭ en la virtuala mondo Dua Vivo. Ŝi estas fondinto kaj redaktoro de la retejo uea.facila, kiu enhavas artikolojn verkitajn per facila lingvaĵo por novaj esperantistoj. Ŝi estas membro de la Akademio de Esperanto.