Sheidow Parka Lernejo Vintra Evento

2 views
Skip to first unread message

Gordon Coleman

unread,
Apr 19, 2012, 6:56:24 AM4/19/12
to Esperantistoj en Aŭstralio
Karaj Amikoj en Esperanto, Salutojn!



Mia nomo estas Gordon Coleman kaj eble vi jam aŭdis pri mi. Mi
instruas ĉe Sheidow Parko Lernejo en SudAŭstralio, kie mia
lernejestrino permesas al mi la indulgon instrui Esperanton al mia
klaso. Ni havas ankaŭ alian afablan LOTE-instruiston. Ŝi instruas la
japanan.

Eble vi povas memori kelkajn lernantojn de mia klaso ĉe la jubilea E-
Kongreso de Adelajdo, kie ili prezentis mallongan teatraĵon en
Esperanto.

Pasintjare mi aranĝis vintran eventon ĉi tie en Sheidow Parko kun la
plena aprobo de mia lernejestrino. Ĝi okazis dum la longa semajnfino
por celebri la naskiĝ-datrevenon de la Reĝino, kaj ricevis pozitivajn
komentojn de la 20 spektantoj.

Do, mi decidis okazigi alian tian eventon ĉi-jare, ekde vendredo la 8a
ĝis lundo la 11a de junio, la longa semajnfino kiu celebros la ĉi-
jaran naskiĝ-datrevenon de la Reĝino.

Ni havos lecionojn matene kaj kelkajn post-lunĉajn okazaĵojn - eble
malgrandajn teatraĵojn kaj/aŭ diskutojn pri temoj kiaj la estonteco de
Esperanto en Aŭstralio kaj sugestoj por eblaj ŝanĝoj de la AEA-
statuto.

Nia vintra evento, tamen, ne estos oficiala AEA-evento. Baze, ĝi estas
evento de Sheidow Park Lernejo, kunvenigita de mi. La kotizo estos
inter $20 kaj $30. La mono kolektita estos uzata por pagi necesajn
elspezojn, kaj ia-ajn eventuala restaĵo povus esti donita al la SRC
por helpi unu el ties projektoj, ekzemple, la subtenado de malriĉega
infano en Srilanko pere de "World Vision".

Mia edzino, ne Esperantisto, refoje preparos matenan te-trinkaĵon kaj
varman meztagan manĝon por ĉiuj.

Estas proksima loĝejo, hotelo, kaj ruldom-parko. Jen kelkaj Interretaj
ligoj al ejoj kiuj proponas loĝejojn.

http://www.stfranciswinery.com.au/

http://www.woodcroftpark.com.au/

http://www.letyourself.com.au/accommodation/SA/adelaide-region/Hallett-Cove

http://www.takeabreak.com.au/hallettcove/Adelaide/accomodation.htm

Antaŭ kaj/aŭ post la E-evento, partoprenantoj povus ankaŭ viziti
apudajn vinfarejojn en la kamparo aŭ la internacian Kabaret-Festivalon
de Adelajdo, kiu tiam okazos en la urbocentro.

Mia retadreso estas: colem...@gmail.com
gordon....@sheidowps.sa.edu.au

Ĝis revido,

Gordon Coleman

Tottenham Knabo en ekzilo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages