Suda Diasporo: http://sudadiasporo.org
Federacio de Aŭstraliaj Esperantistoj: http://fdae.freeforums.org
kaj, kompreneble, la Y! Grupo Esperanto Australia:
http://groups.yahoo.com/group/esperantoaustralia/
dooo... eble ĉi tiu grupo vere estas nenecesa. hmm...
dankon pro la ligilo. mi ne konis tiun retejon.
@Diano
nu, la grupo jam estis anoncita en la novaĵ-letero de Roger kaj
ankoraŭ restas nur 3 membroj en la grupo, do.....
plaĉas al mi via ideo pri Kvinslandanoj... mi mencios la grupon al ili
ĉe la venonta kunveno. dankon. :)
Tamen necesas pacienco. Iom da tempo necesas por ke la informo disvastigxu
kaj ke personoj vere atentu pri gxi. Eble via grupo povos anstataŭi la yahoo
grupon Esperantoaustralia ĉar la persono kiu kontrolas la mesagxojn tie
estas ege sentema kaj ne kuragxigas verajn diskutojn. Ŝi ne povas toleri eĉ
la plej etan rimarkon ke AEA ne estas tute perfekta organizo, ke Diano ne
perfekte organizas sian tempon, ktp. Penny havas nenian ideon pri la signifo
de la vorto "bullying" ekzemple. Tiu grupo estas plejparte nur pri legado de
ŝercoj, tute ne pri kiel havi pli bonan Esperanto movadon, ktp. Iuj eble
volas grupon en kiu oni laŭdas AEA, laŭdas la estraranojn, laŭdas Penny, sed
mi serĉas ion alian.
Amike, Nicole
--------------------------------------------------
From: "noktema" <nigh...@gmail.com>
Sent: Friday, December 02, 2011 10:42 PM
To: "Esperantistoj en Aŭstralio"
<esperantistoj...@googlegroups.com>
Subject: Re: aliaj babilejoj por aŭstraliaj e-istoj
vi ambaŭ pravas. kompreneble mi devas havi patiencon. mi pensas, ke mi
iomete atendos kaj denove anoncos la grupon pere de la novaĵletero de
Roger. dumtempe, mi kredas, ke okazos Zamenhofa Festo ĉi tie en
Brisbano? mi provos mencii pri la grupo tie.
amike,
noktema