Dankon al Noktema pro sendi fotojn de la Brisbana Tago de Zamenhof kaj al Nicole pro la filmo el Sidnejo.
En Toowoomba ni ankaŭ celebris la Tagon de Zamenhof, je la 10a de decembro, per sidi cxirkaux la Paca Arbo cxe la Bahaa Centro. Fulmotondris kaj pluvegis ekstere sed ni sidis en komforta salono kaj parolis pri la celo de Esperanto, "Paco por la Mondo" kaj kiel ni povus uzi Esperanton por atingi gxin.
Ni konsentis ke ni devos daŭrigi la instruadon de Esperanto al infanoj kaj instruistoj tra la mondo kaj finfine ili havos ŝancon por sxangxi la sintenon de la homaro cxar ili povos kontakti aliajn rekte kaj parolas kun ili egale. Do, amikeco solvus problemojn.
Ni ne faris fotojn aŭ filmojn sed mi alkroĉas la pacan arbon por ke vi povas vidi gxin kaj ankaŭ pensu pri la temo de "Paco por la Mondo".
Bonvolu aliĝi al ĉi tiu grupo kaj kontribui al la temo aux io alia, kiun vi volas diri.
Alia temo. kiun mi volas sciigi vian opinion estas, kion ni faros estontece por somerkursaroj en Auxstralio. Mi bezonas sciigi se vi volas cxeesti Somerkursaron cxe Internacia Domo, januaro, 2013?
Amikajn bondezirojn,
Diano
-----------------------------------------------------------------------------------------------------------------