Ideoj Por la Venontaj 100 Jaroj.

5 views
Skip to first unread message

Kam Lee

unread,
Jan 25, 2012, 12:39:41 AM1/25/12
to Esperantistoj en Aŭstralio
Ideoj por la venontaj 100 jaroj

Dum la Esperanta jubilea kongreso en Adelajdo, eta grupo kolektis
ideojn por la venontaj 100 jaroj da Esperanto-agado en Aŭstralio. Jen
kelkaj el tiuj ideoj, kaj fantaziaj kaj praktikaj. La teksto estis
verkita de Ŝandor Horvath kaj estis estas presita en la nuna eldono de
ESK. Eble vi deziras prezenti viajn ideojn en ĉi tiu forumo, ĉu ne?

1) Trovu parencojn de tiuj kiuj lernis Esperanton en la pasinteco, kaj
eble ili interesiĝos.

2) La estonteco verŝajne estos grandparte virtuala, do eble fizikaj
monumentoj gajnos atenton. Granda piramido
en Sidnejo eble helpus en ĝenerala kampanjo por altigi konscion
pri Esperanto.

3) Niaj nombroj en la Interreto estas malgrandaj, kompare kun aliaj
aferoj. Multe pli da homoj spektas filmojn
pri katoj kiuj faras ion strangan.

4) Ni bezonas “infektumi”, tio estas rapide sendi mesaĝojn kaj
novaĵojn al multaj aliaj homoj, kiel infekto.
Kiel? Ni studu YouTube por vidi kio estas furora.

5) Ni bezonas nian propran konstruaĵon por bona organizo kaj aranĝoj.
Eble faru Esperanto-Domon la plej alta
konstruaĵo en la mondo?

6) Zorgu pri la posta kontakto kun homoj kiuj ĉeestis somerkursarojn.

7) Por allogi junulojn lasu afiŝojn en ĉiu junulara gastejo.

8) Ni povos havi moviĝantan kongreson aŭ kursaron – la homoj vojaĝu de
unu junulara gastejo al gastejo en la
sekva urbo kaj al la sekva ktp. Interesa agado gajnus pli da
homoj (liberaj por vojaĝo) en ĉiu loko.

9) Ni povos inviti eksterlandajn esperantistojn (aparte kantistojn –
JoMo avertiĝu!) por loĝi en junularaj gastejoj kaj
logi aliajn loĝantojn al niaj esperantaj aranĝoj. Ni mem povos
loĝi en junularaj gastejoj en aliaj landoj kaj logi
aliajn loĝantojn al lokaj Esperantaj aranĝoj.

10) Ĉiu esperantisto apartenu al diversaj grupoj ekster Esperantujo.
Ni parolu pri Esperanto al tiuj kiuj konas nin.

11) Havigu okazojn kie ni povos inviti aliajn homojn kiuj (ankoraŭ) ne
estas esperantistoj.

12) Uzu la retejon meetup.com por allogi retumulojn al fizikaj
kunvenoj.

13) Ni kuraĝigu tiujn kies personeco bone allogas homojn al la
movado. Klonu tiujn kiuj havas la plej bonan
personecon!
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages