Kompreneble ne, sed respondi al demandoj devas esti parto de la posteno kaj
prezidanto povus trapasi almenaŭ unu horon semajne farante tion. Kaj kio pri
la financdirektoro, kion ŝi faris dum pli ol 6 monatoj, en tiu tempo ŝi
ŝajne eĉ ne unu foje prenis la tempon por informi la membrojn. Kaj ne
forgesu, ke AEA elspezis en 2-3 jaroj pli ol $30,000. Neniam antaŭe mi
pensas tiaj altaj sumoj estis elspezitaj kaj la estraro rifuzas respondi al
demandoj. Ekzemple ili ne hezitas elspezi $450 por hotelo en Sidnejo por
Penny, kiam eblas senpage tranokti en Esperanto domo. Ĉu vere tio estas la
plej bona maniero elspezi la monon de AEA? Baldaŭ ne plu restos mono. Ĉu AEA
ne ekzistas por subteni diversajn projektojn? Ĉu la nura celo de AEA nun
estas subteni Penny? Somerkursaroj ne plu gravas, riski $500 por
somerkursaro estis tute ne akcepteble de la estraro, sed riski $10,000 por
libro kiu eĉ ne estis bone provlegita estas por ili tute akceptebla. Nu, laŭ
mi estas gravaj problemoj, sed ja estas facile resti pasiva kaj silenti.
Amike, Nicole