Karaj gesamideanoj,
Mi havas 17-paĝan libreton: "Deklaracio de Rio-de-ĵanejro pri la Medio
kaj Evoluo.
La tradukon al Esperanto, el la originala angla teksto faris la
diplomato Ralph Harry en majo 1992, okaze de la UN-konferenco pri la
medio okazinta en Rio de Ĵanejro.
Nun okazos Rio+20 kaj la esperantistaro sin preparas por partopreni
tiun gravan eventon.
Mi opinias, ke tiu deklaracio estas grava dokumento, kiun ĉiuj
esperantistoj devas havi.
Mi serĉis en la katalogo de UEA, sed mi ne trovis.
Ĉu iu scias, kie ni povas trovi ĝin? Ĉu ĝi jam estas en la reto? Se
ne, ĉu ni rajtas enretigi ĝn?
Atendante vian respondon,
mi elkore salutas vin.
Aristóphio Alves Filho
http://esperantomaceio.blogspot.com/
http://sciencoj-de-la-naturo.blogspot.com/