-------- Перенаправленное сообщение --------
Nomo: Virtuala ĉiudimanĉa kunveno de esperantistoj (dua dimanĉo en
la monato).
Dato: dimanĉo, la 8-a de marto 2026.
Horoj: 11:00 (UTC/GMT); 12:00 MEZ (mezeŭropa tempo).
Loko: platformo Zoom.
Estimataj samideanoj,
Mi kore invitas vin kaj viajn amikojn al nia virtuala dimanĉa
kunveno per la platformo Zoom. Nun oni organizas regulajn
virtualajn dimanĉajn kunvenojn per Zoom, speciale celitajn al
vidhandikapitaj esperantistoj, sed malfermitajn ankaŭ al ĉiuj
aliaj interesitoj. La kunvenoj okazas ĉiudimanĉe kaj havas du
specojn:
1. La unua, tria (kaj eventuale kvina) dimanĉoj de la monato estas
dediĉitaj al liberaj diskutoj pri diversaj temoj.
2. La dua kaj kvara dimanĉoj estas rezervitaj por teĥnika helpo
kaj interŝanĝo de spertoj pri komputiloj, modernaj telefonoj kaj
aliaj teknologioj, kiuj faciligas la ĉiutagan vivon.
Temo de la venonta kunveno (la 8-an de marto 2026) estas:
"Virtualaj eventoj".
1. Eventa Servo;
2. Retadreso:
https://eventaservo.org/ 3. Ĉu vi sukcesas trovi
eventojn?
4. Ĉu vi Diskonigas Esperanto-eventojn per ĉi-tiu servilo?
Bonvolu plusendi ĉi tiun invitilon al ĉiuj esperantistoj, kiuj
interesiĝas pri interŝanĝo de diversaj spertoj, solvado de
komputilaj problemoj kaj babilado pri teknologioj, kiuj faciligas
nian ĉiutagan vivon – ĉio ĉi per nia komuna lingvo, Esperanto.
Ni antaŭĝojas vian partoprenon!
Kiel aliĝi per Zoom?
Same kiel ĝis nun aŭ per nova ligilo. Ambau ligiloj funkcias.
se vi jam havas la Zoom-apon, simple alklaku la ligilon por aliĝi.
Se ne, vi povas facile kaj senpage elŝuti ĝin ĉe:
https://www.zoom.us/download
Dankon pro via atento, kaj ĝis baldaŭ!
Virtuala Zoom-kunvenejo kaj partopreno:
Aliĝu per ligiloj aŭ numera identigilo kaj pasvorto, aŭ per la
listo de historio de la lastaj kunvenoj.
Rekta (longa ligilo):
https://slikom-online.zoom.us/j/82238879804?pwd=vAxKrANweGzccKhsqUtxxv2zbTbMmc.1
Numera kunvena identigilo estas: 822 3887 9804
Pasvorto estas: 26071887 (Pasvorto vere simpla, ĉu ne? La 26-an de
julio 1887)
Ankaŭ partoprenantoj de la lasta kunveno povas uzi liston de la
kunvena historio. Vi devas tiam nur tajpi la pasvorton.
Por tiuj, kiuj ne uzas komputilojn aŭ modernajn telefonojn, skribu
al mi kaj mi sendos telefon-numerojn por aliĝo per simpla
telefono.
Amike salutas vin,
Gradimir
Miaj kontaktaj informoj:
Retadresoj:
por...@slikom.info
aŭ
bas...@gmail.com
Poŝtelefono:
+387 66-44-55-44 aŭ
+381 64-963-8477 (ankaŭ por WhatsApp)
Voku min aŭ sendu mesaĝon tute libere!
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "LIBE" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to libe-ligilo...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/libe-ligilo/005901dcac0e%24888cf110%2499a6d330%24%40gmail.com.