-------- Перенаправленное сообщение --------
Temo: Virtuala ĉiudimanĉa kunveno de Esperantistoj,
Dato: Dimanĉo, la 1-a de marto 2026.
Horoj: 11:00 (UTC/GMT) / 12:00 MEZ (Mezeŭropa tempo).
Loko: Platformo Zoom.
Estimataj samideanoj,
Mi kore invitas vin kaj viajn amikojn al nia virtuala ĉiudimanĉa
kunveno per la platformo Zoom. Ekde nun oni organizos regulajn
virtualajn kunvenojn per Zoom, speciale celitaj al vidhandikapitaj
esperantistoj, sed malfermitaj ankaŭ al ĉiuj aliaj interesitoj. La
kunvenoj okazas ĉiudimanĉe kaj havas du specojn:
1. La unua, tria (kaj eventuale kvina) dimanĉoj de la monato estas
dediĉitaj al liberaj diskutoj pri diversaj temoj.
2. La dua kaj kvara dimanĉoj estas rezervitaj por teĥnika helpo
kaj interŝanĝo de spertoj pri komputiloj, modernaj telefonoj kaj
aliaj teknologioj, kiuj faciligas la ĉiutagan vivon.
Temo de la venonta kunveno 1-a de marto 2026 estas libera temo.
Laŭ intereso kaj propono, ni diskutos pri verkoj de Raymond
Schwartz. Jen rekta ligilo por elŝuti 2 sonlibrojn:
https://www.d.slikom.info/raymond%20schwartz%20-%20sonlibroj.zip
Post elŝuto, maldensigu zip dosieron kaj malfermu dosierujon
Raymond Schwartz, vi trovos du sonlibrojn. Titoloj estas:
La Stranga Butiko,
Verdkata Testamento,
Bonvolu plusendi ĉi tiun invitilon al ĉiuj Esperantistoj, kiuj
interesiĝas pri interŝanĝo de diversaj spertoj, solvado de
komputilaj problemoj kaj babilado pri teknologioj, kiuj faciligas
nian ĉiutagan vivon – ĉio ĉi per nia komuna lingvo, Esperanto.
Ni antaŭĝojas vian partoprenon!
Kiel aliĝi per Zoom?
Same kiel ĝis nun: se vi jam havas la Zoom apon, simple alklaku la
ligilon por aliĝi. Se ne, vi povas facile kaj senpage elŝuti ĝin
ĉe:
https://www.zoom.us/download
Dankon pro via atento, kaj ĝis baldaŭ!
Virtuala Zoom-kunvenejo kaj partopreno:
Aliĝu per ligiloj aŭ numera identigilo kaj pasvorto, aŭ per la
listo de historio de la lastaj kunvenoj.
Rekta (longa ligilo):
https://us02web.zoom.us/j/82238879804?pwd=vAxKrANweGzccKhsqUtxxv2zbTbMmc.1
Numera kunvena identigilo estas: 822 3887 9804
Pasvorto estas: 26071887 (Pasvorto vere simpla, ĉu ne? La 26-an de
julio 1887)
Ankaŭ partoprenantoj de la lasta kunveno povas uzi liston de la
kunvena historio. Vi devas tiam nur tajpi la pasvorton.
Por tiuj, kiuj ne uzas komputilojn aŭ modernajn telefonojn, skribu
al mi kaj mi sendos telefon-numerojn por aliĝo per simpla
telefono.
Amike salutas vin,
Gradimir
Miaj kontaktaj informoj:
Retadresoj:
por...@slikom.info
aŭ
bas...@gmail.com
Poŝtelefono:
+387 66-44-55-44 aŭ
+381 64-963-8477 (ankaŭ por WhatsApp)
Voku min aŭ sendu mesaĝon tute libere!
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "LIBE" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to libe-ligilo...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/libe-ligilo/000401dca6f0%249a4ece50%24ceec6af0%24%40gmail.com.