Fwd: WG: [Esp][8558] Re: Regulaj virtualaj dimanĉaj kunvenoj por vidhandikapitaj kaj aliaj esperantistoj

1 view
Skip to first unread message

famo...@gmail.com

unread,
Mar 4, 2026, 1:21:34 PM (7 days ago) Mar 4
to esper...@googlegroups.com




-------- Перенаправленное сообщение --------
Тема: WG: [Esp][8558] Re: Regulaj virtualaj dimanĉaj kunvenoj por vidhandikapitaj kaj aliaj esperantistoj
Дата: Tue, 3 Mar 2026 16:53:40 +0100
От: Natalia Kasymova <natalia...@freenet.de>
Кому: famo...@gmail.com


 

 

Von: Grosjean Mireille <mirejo....@gmail.com>
Gesendet: Dienstag, 3. März 2026 07:37
An: Japanaj esperantistoj <eraj...@googlegroups.com>
Cc: ILEI-JP <ile...@googlegroups.com>;
エスペラント会懇談会 <esperant...@googlegroups.com>; Mamduhi Ahmad Reza Irano <mam...@gmail.com>; Alessandra Madella Zaozhuang <amina...@yahoo.it>; listo 'nova universitato' <univer...@groups.io>; E-ins <e-...@googlegroups.com>
Betreff: Re: [Esp][8558] Re: Regulaj virtualaj dimanĉaj kunvenoj por vidhandikapitaj kaj aliaj esperantistoj

 

Saluton!

 

Kiam mi prezidis la Internacian Ekzamenan Komisionon antaŭ 2013, ni kreis ekzamenon por blinduloj. Regularo kaj testoj pretas.

Diversaj sesioj estis anoncitaj, tamen neniu sesio okazis ĝis nun.

Ni metis la regularon en la paĝaro www.ilei.info. Nun mi ne trovas ĝin tie. Ĉio estas en mia komputilo. Mi aldonas ĝin en tiu ĉi mesaĝo.

 

Ekzistas testo jam preta per brajla skribmaniero.

Por vidantoj venas en la ekzameno priskribo de bildo. En ekzameno por blinduloj venas objekto, kiun la persono devas teni kaj palpi. La kandidato devas diri, pri kio temas, kion oni faras per ĝi, kaj ĉu li/ŝi uzas tion jes aŭ ne kaj kial. La objekto povas esti ŝlosilo, banano, boteleto....

 

Mi scias, ke en la sidejo de JEI en Waseda Tokyo estas maŝino por printi per brajlo. Por la unue proponita sesio en Kopenhago, DK, ni povis rilati kun la loka blindula klubo, kiu printis por ni brajlan tekston. Tiu neuzita testo-teksto kuŝas ĉe mi.

 

Elkore

 

Mirejo

 

Mireille Grosjean

membro de la Internacia Ekzamena Komisiono (IEK) de 2004 ĝis 2007

prezidinto de tiu Komisiono IEK de 2007 ĝis 2013

prezidinto de ILEI de 2013 ĝis 2021

 

Le mer. 25 févr. 2026 à 03:26, tiekosanjo_103 via ERAJ <eraj...@googlegroups.com> a écrit :

Informcele por interesitoj,

 

ISIKAWA Tieko/ILEI-JP

 

From: 'Ahmad Mamdoohi' via ilei-sekciestroj-kaj-reprezentantoj <ilei-sekciestroj-...@googlegroups.com>
Sent: Tuesday, February 24, 2026 9:07 PM
To: E-ins <e-...@googlegroups.com>; Listo 'nova Universitato <univer...@groups.io>; ilei-sekciestroj-...@googlegroups.com; ilei-k...@googlegroups.com
Subject: [ILEI-sekcioj] Regulaj virtualaj dimanĉaj kunvenoj por vidhandikapitaj kaj aliaj esperantistoj

 

Karaj,

Ekde februaro 2026 okazas regulaj virtualaj kunvenoj per Zoom, speciale celitaj al vidhandikapitaj esperantistoj, sed malfermitaj ankaŭ al ĉiuj aliaj interesitoj.

La kunvenoj okazas ĉiudimanĉe kaj havas du specojn:

  • La unua, tria (kaj eventuale kvina) dimanĉoj de la monato estas dediĉitaj al liberaj diskutoj pri diversaj temoj.
  • La dua kaj kvara dimanĉoj estas rezervitaj por teĥnika helpo kaj interŝanĝo de spertoj pri komputiloj, modernaj telefonoj kaj aliaj teknologioj, kiuj faciligas la ĉiutagan vivon.

Dum la kunveno de la 22-a de februaro 2026 partoprenis 10 esperantistoj el ses landoj. La temo estis: “Kiel malfermi dokumentojn kaj dosierojn per ne-defaŭltaj apoj”.

La venonta kunveno (1-a de marto 2026) estos libera diskuto. Inter la proponitaj temoj estas interparolo pri Esperantaj verkaĵoj.

Ĉiuj interesitoj estas bonvenaj!
Eblas aliĝi per Zoom per ligilo aŭ per kunvena identigilo kaj pasvorto.
Por tiuj, kiuj ne uzas komputilojn aŭ modernajn telefonojn, eblas ricevi ankaŭ telefonajn numerojn por aliĝo.

Por pliaj informoj kaj detaloj pri partopreno, bonvolu kontakti la organizanton Gradimir Kragić (bas...@gmail.com).

Mi antaŭdankas vin pro la plusendo de la informo al aliaj kanaloj kaj grupoj.

Ĉian bonon,
Amike kaj estime,

Ahmad

 

--

--
このメールは Google グループのグループ「ERAJ」に登録しているユーザーに送られています。
このグループから退会し、グループからのメールの配信を停止するには eraj-anoj+...@googlegroups.com にメールを送信してください。
このディスカッションを表示するには、https://groups.google.com/d/msgid/eraj-anoj/000001dca5fe%242ed96e70%248c8c4b50%24%40bj8.so-net.ne.jp にアクセスしてください。

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages