| Тема: | Invito/Memorigo al "vero - virtuala esperanta renkontigxo de EBLOGO" – vendrede la 15-an de majo 2026. |
|---|---|
| Дата: | Wed, 13 May 2026 16:17:08 +0200 |
| От: | werner Groen <werne...@t-online.de> |
| Кому: | werner Groen <werne...@t-online.de> |
Invito al "vero - virtuala esperanta renkontigxo de EBLOGO" – vendrede la 15-an de majo 2026.
Karaj esperantistoj,
Venu al la radio! Mi petas vin, bv. sendi viajn kontribuojn por radio elsendajxo en bona MP3-formato al EBL...@esperanto.de
https://live.radio.blindzeln.org/kultur
Invito al "vero - virtuala esperanta renkontigxo de EBLOGO" – vendrede la 15-an de majo.
Cxifoje temos pri la estonteco de longjara Esperanta evento „PSI“ kaj la novaj strategioj pri tio.
La venonta kunveno okazos la 15-an de majo 2026, je la 17:00 UTK (GMT) (Universala Tempo). Tio nun signifas je la 19:00, Mezeŭropa somera Tempo.
Programo
Je la 19-a (Mezeuxropa somera tempo) - konektoklarigo, babilado, antauxprogramo;
Je la 20-a horo: S-rino Heike Buhr informos nin pri la estonteco de longjara Esperanta evento „PSI“ kaj la novaj strategioj pri tio. La iama organiza teamo finis sian laboron lastjare. Nun la NoRo-teamo surprenis nian laboron kaj "PSI" nun nomigxas "Printempe".
Oni prezentos la cxi-jaran "Printempe"-renkontigxon dum la vespero: Ekskursoj, ludoj, sporta programo, prelegoj, vespera progamo, lingvokursoj kaj diskutrondoj,
Diskutado kaj babilado - maksimume gxis la 22-a horo.
Por partopreni tiun renkontigxon, Bv. Unue Elsxuti Teamtalk kaj instalu gxin sur via komputilo (se vi ankoraux ne faris tion).
Jen ligiloj por elsxuti:
Windows:
http://downloads.blindzeln.org/okz/software/TeamTalkInstaller_591.exe
Mac:
http://downloads.blindzeln.org/okz/software/TeamTalk.pkg
iPhone kaj iPad:
https://apps.apple.com/de/app/teamtalk-5/id1069487751
Android:
https://play.google.com/store/apps/details?id=dk.bearware.gui&hl=de
Kaj nun instalu Teamtalk.
Atenton: Instalado estas bezonata nur la unuan fojon. Post la instalado de Teamtalk vi cxiam povas per la sekva ligilo eniri Esperanto-salonon kaj partopreni la arangxojn:
Krome vi povas partopreni pertelefone.
Jen la numero:
Poste vi estas petata doni la numeron de Esperanto-salono. La numero estas:
124# (# estas duobla kruco, dekstre de la klavo 0).
Kaj fine klavu la konferenc-pin. Gxi estas
1973
Atenton: Por partopreno per telefono el aliaj landoj, krom Germanio, povas ekesti telefonkostoj.
Ni kunvenas la 15-an de cxiu monato vespere en la virtuala cxambro “Esperantosalono“ de EBLOGO.
Klaku nur la ligilon la 15-an de cxiu monato vespere kaj la programo faros cxion mem.
La kunveno okazas en Esperanto.
Konekto:
Bonvenon!
Werner Groen
(prezidanto de Eblogo)