Fwd: (LIBE) Invitilo por Dimanĉo, la 14-an de decembro 2025 je la 11:00 UTK

1 view
Skip to first unread message

Suslov Vjacheslav

unread,
Dec 13, 2025, 11:25:43 AM12/13/25
to esper...@googlegroups.com




-------- Перенаправленное сообщение --------
Тема: (LIBE) Invitilo por Dimanĉo, la 14-an de decembro 2025 je la 11:00 UTK
Дата: Thu, 11 Dec 2025 12:20:03 +0100
От: Gradimir Kragić <bas...@gmail.com>
Кому: libe-...@googlegroups.com




Estimataj,

Mi denove kaj kore invitas vin kaj viajn amikojn al la virtuala kunveno de la Komputila Grupo por viddifektitaj Esperantistoj. Bonvolu transsendi ĉi tiun invitilon al aliaj saminteresaj Esperantistoj.

Kiel vi scias, mi organizas la kunvenojn por dividi niajn spertojn, solvi komputilajn problemojn kaj simple diskuti pri teknologiaĵoj kiuj faciligas niajn ĉiutagajn bezonojn, ĉio per internacia lingvo Esperanto. Ĉar la 15-an de decembro oni festas tagon de Zamenhofo, mi proponas alian temon.

La venonta kunveno okazos dimanĉe, la 14-an de decembro 2025, je la 11:00 UTK (GMT) (Universala Tempo). Por la plej multaj el ni en Eŭropo, tio nun signifas je la 12:00, Mezeŭropa Vintra Tempo.
temo por diskuto dum la venonta kunveno estas:

1. Ni rakontu pri niaj Geesperantistoj, (nevidantoj kaj vidantoj) forpasintaj Mentoroj kaj Subtenantoj al Blindaj Samideanoj. Ĉu iu deziras paroli pri Rob Moerbek kaj aliaj...?
2. Post la ĉeftemo, jes vi povas diskuti pri aliaj temoj kaj teknologiaĵoj kiuj faciligas niajn ĉiutagajn bezonojn.

Kiel aliĝi per Zoom?

Same kiel ĝis nun: se vi jam havas la Zoom aplikaĵon, simple alklaku la ligilon por aliĝi. Se ne, vi povas facile kaj senpage elŝuti ĝin ĉe:
https://www.zoom.us/download

Dankon pro via atento, kaj ĝis baldaŭ!

Virtuala Zoom-kunvenejo kaj partopreno:

Aliĝu per ligiloj aŭ numera identigilo kaj pasvorto, aŭ per la listo de historio de la lastaj kunvenoj.

Rekta (longa ligilo):
https://us02web.zoom.us/j/82238879804?pwd=vAxKrANweGzccKhsqUtxxv2zbTbMmc.1

Numera kunvena identigilo estas: 822 3887 9804
Pasvorto estas: 26071887 (Pasvorto vere simpla, ĉu ne? La 26-an de julio 1887)

Ankaŭ partoprenantoj de la lasta kunveno povas uzi liston de la kunvena historio. Vi devas tiam nur tajpi la pasvorton.

Por tiuj, kiuj ne uzas komputilojn aŭ modernajn saĝtelefonojn, skribu al mi kaj mi sendos telefon-numerojn por aliĝo per simpla telefono.

Amike salutas vin,

Gradimir

Miaj kontaktaj informoj:

Retadresoj:

por...@slikom.info

bas...@gmail.com

Poŝtelefono:

+387 66-44-55-44 aŭ +381 64-963-8477 (ankaŭ por WhatsApp)

Voku min aŭ sendu mesaĝon tute libere!


-- 
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "LIBE" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to libe-ligilo...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/libe-ligilo/001101dc6a90%2419dc86f0%244d9594d0%24%40gmail.com.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages