-------- Перенаправленное сообщение --------
Karaj geamikoj,
Kun profunda bedauxro mi informas, ke la 15-an de majo 2026 post
grava malsano forpasis nia kara amiko kaj samideano Nikolaj
Osipenko (Rusio) en sia 85-a vivjaro.
Denove ni perdis la longjaran, fidelan entuziasmulon de la
Internacia Lingvo kaj veran, helpeman amikon, cxiam vivoplenan kaj
bonhumoran. Lia sprita rakonto en la lasta LIBE-konkurso estis
premiita.
Kiel instruisto pri matematiko kaj fiziko Nikolaj dum 24 jaroj
sukcese laboris en Turkmenio, kune kun aliaj entuziasmuloj fondis
en la porblindula lernejo muzeon de Vasilij Erosxenko kaj kolektis
interesajn rememorajxojn pri la restado tie de la fama edukisto
kaj verkisto.
Ankaux ni en niaj koroj konservu helan memoron pri nia kara
forpasinto.