-------- Перенаправленное сообщение --------
| Тема: |
Invitilo por Dimanĉa virtuala kunveno je la 11:00
(UTC/GMT) |
| Дата: |
Fri, 20 Feb 2026 12:56:41 +0100 |
| От: |
Gradimir Kragić <bas...@gmail.com> |
| Кому: |
'Vjacheslav Suslov' <glo...@yandex.ru> |
Temo: Virtuala dimanĉa kunveno de Esperantistoj,
Dato: Dimanĉo, la 22-a de februaro 2026.
Horo: 11:00 (UTC/GMT) / 12:00 MEZ (Mezeŭropa tempo).
Loko: Platformo Zoom.
Estimataj samideanoj,
Mi kore invitas vin kaj viajn amikojn al nia virtuala dimanĉa
kunveno per la platformo Zoom. Laŭ iniciato de pluraj
partoprenantoj de la lasta virtuala renkontiĝo, ekde nun ni
organizos virtualajn kunvenojn ĉiudimanĉe por vidhandikapitaj kaj
aliaj Esperantistoj.
- La unua, tria kaj eventuale kvina dimanĉoj: Liberaj diskutoj pri
diversaj temoj.
La dua kaj kvara dimanĉoj: Teĥnika helpo (komputiloj, modernaj
telefonoj kaj aliaj teknologioj).
Temo de la venonta kunveno (22-a de februaro):
Ĉar la venonta dimanĉo estas la kvara en la monato, ni fokusiĝos
pri teĥnologio. Mi proponas diskuti pri defaŭltaj programoj :
1. Kiel malfermi dokumentojn per ne-defaŭlta apo;
2. Kio estas defaŭlta aŭ ĉefa retumilo;
3. Kio estas defaŭlta dosierujo;
4. Kiel agordi programon kiel ĉefan (defaŭltan).
Bonvolu plusendi ĉi tiun invitilon al ĉiuj Esperantistoj, kiuj
interesiĝas pri interŝanĝo de spertoj, solvado de komputilaj
problemoj kaj babilado pri teknologioj, kiuj faciligas nian
ĉiutagan vivon – ĉio ĉi per nia komuna lingvo, Esperanto.
Ni antaŭĝojas vian partoprenon!
Kiel aliĝi per Zoom?
Same kiel ĝis nun: se vi jam havas la Zoom apon, simple alklaku la
ligilon por aliĝi. Se ne, vi povas facile kaj senpage elŝuti ĝin
ĉe:
https://www.zoom.us/download
Dankon pro via atento, kaj ĝis baldaŭ!
Virtuala Zoom-kunvenejo kaj partopreno:
Aliĝu per ligiloj aŭ numera identigilo kaj pasvorto, aŭ per la
listo de historio de la lastaj kunvenoj.
Rekta (longa ligilo):
https://us02web.zoom.us/j/82238879804?pwd=vAxKrANweGzccKhsqUtxxv2zbTbMmc.1
Numera kunvena identigilo estas: 822 3887 9804
Pasvorto estas: 26071887 (Pasvorto vere simpla, ĉu ne? La 26-an de
julio 1887)
Ankaŭ partoprenantoj de la lasta kunveno povas uzi liston de la
kunvena historio. Vi devas tiam nur tajpi la pasvorton.
Por tiuj, kiuj ne uzas komputilojn aŭ modernajn telefonojn, skribu
al mi kaj mi sendos telefon-numerojn por aliĝo per simpla
telefono.
Amike salutas vin,
Gradimir
Miaj kontaktaj informoj:
Retadresoj:
por...@slikom.info
aŭ
bas...@gmail.com
Poŝtelefono:
+387 66-44-55-44 aŭ
+381 64-963-8477 (ankaŭ por WhatsApp)
Voku min aŭ sendu mesaĝon tute libere!