| Тема: | (LIBE) Invito/memorigo al la "vero - virtuala esperanta renkontigxo de EBLOGO" - lunde la 15-an de decembro. Temos pri Zamenhoftago kaj radio Esperanto |
|---|---|
| Дата: | Sun, 14 Dec 2025 18:36:37 +0100 |
| От: | Werne...@t-online.de |
| Кому: | libe-...@googlegroups.com |
Karaj esperantistoj:
Invito al "vero - virtuala esperanta renkontigxo de EBLOGO" - lunde
la 15-an de decembro.
Cxi-foje temos pri Zamenhoftago kaj “radio Esperanto pere “Blindzeln Kultur”.
La venonta kunveno okazos la 15-an de decembro 2025, je la 18:00 UTK (GMT) (Universala Tempo). Tio nun signifas je la 19:00, Mezeŭropa Vintra Tempo.
Programo
Je la 19-a (Mezeuxropa tempo) - konektoklarigo, babilado, antauxprogramo;
Je la 20-a horo: Zamenhoftago, mallonga kontribujo. Radio Esperanto pere Blindzeln, la komenco, la vojo gxis la fino de decembro 2025. Demando, kiel ni nun faros en 2026? Cxu ni dauxrigos? Kiel fari en 2026?
Anoncoj, diskutado kaj babilado - maksimume gxis la 22-a horo.
Por partopreni tiun renkontigxon, Bv. Unue Elsxuti Teamtalk kaj instalu gxin sur via komputilo (se vi ankoraux ne faris tion).
Jen ligiloj por elsxuti:
Windows:
http://downloads.blindzeln.org/okz/software/TeamTalkInstaller_591.exe
Mac:
http://downloads.blindzeln.org/okz/software/TeamTalk.pkg
iPhone kaj iPad:
https://apps.apple.com/de/app/teamtalk-5/id1069487751
Android:
https://play.google.com/store/apps/details?id=dk.bearware.gui&hl=de
Kaj nun instalu Teamtalk.
Atenton: Instalado estas bezonata nur la unuan fojon. Post la instalado de Teamtalk vi cxiam povas per la sekva ligilo eniri Esperanto-salonon kaj partopreni la arangxojn:
Krome vi povas partopreni pertelefone.
Jen la numero:
Poste vi estas petata doni la numeron de Esperanto-salono. La numero estas:
124# (# estas duobla kruco, dekstre de la klavo 0).
Kaj fine klavu la konferenc-pin. Gxi estas
1973
Atenton: Por partopreno per telefono el aliaj landoj, krom Germanio, povas ekesti telefonkostoj.
Ni kunvenas la 15-an de cxiu monato vespere en la virtuala cxambro “Esperantosalono“ de EBLOGO.
Klaku nur la ligilon la 15-an de cxiu monato vespere kaj la programo faros cxion mem.
La kunveno okazas en Esperanto.
Konekto:
Bonvenon!
Werner Groen
(prezidanto de Eblogo)