Esperanta Ligilo
Oficiala organo de la Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj "LIBE"
Numero 2 Februaro 2026
Enhavtabelo
Pri nia cxi-jara kongreso.
Mesagxo de UEA (sendita al UN) okaze de la Internacia Tago de Edukado,
24-1-2026.
Pri la Biblioteko Hector Hodler de UEA, Roterdamo.
Ni memoru kaj honoru.
Knahxohxsxveuxpsceg (rakonto).
Kandelo por Darjo (rakonto).
la placxo de l' klacxo.
Ho Esperanto (poemo).
En amara horo (poemo).
Asteriksecaj enigmoj.
cxu ankaux vi kredas tion?
Pri nia cxi-jara kongreso
sxajnas vere, ke cxi-jare ni ne sukcesos arangxi nian kongreson, kaj
eble ecx pli modesta arangxo ne okazos por iel renkontigxi inter ni
LiBEanoj. restas laespero arangxi t'n' virtualan kongreson kiel okazis en
2022 kun rimarkinda sukceso. Tamen kelkaj samideanoj opinias,
ke virtuala kongreso, malgraux la nomo, ne estas vera kongreso, kaj ke
gxi povas
alkutimigi la homojn al malcxeestaj arangxoj, tiel damagxante la estontecon
de la tradiciaj kongresoj. Mi ne scias, cxu tiun opinion povas pravigi
la fakto, ke IKBE-2023 havis tre malmultajn partoprenantoj.
Verdire ankaux IKBE-2025 en Gresiljono ne brilis pro la nombro de
partoprenantoj, sed tie ankaux atingebleco kajlogxkondicxoj estis iom
apartaj.
cxu nun IKBE ne plu allogas nin? agx cxu simple ni nun estas malmultaj
kaj do ne plu povas atendi amasan partoprenon?
Por mi persone tradicia cxeesta ikbe estas la nura, kiu fakte meritas
la nomon kongreso, kaj al tio, miaopinie, ni devas strebi.
Pri tio tamen estus bone koni la opinion de aliaj samideanoj.
Dume ni, se nenio cxeesta estas realigebla, kontentigxu
pri virtualo, sed cxiam konsciu, ke la vera vivo ne povas disvolvigxi nur
per radio-ondoj. (red.)
Mesagxo de UEA (sendita al UN) okaze de la Internacia Tago de
Edukado, 24 januaro 2026
Edukado estas homa rajto enskribita en la Universala Deklaracio de
Homaj Rajtoj. Samtempe, estas pere de edukado, ke popoloj, nacioj kaj
individuoj devus antauxenigi respekton al universalaj rajtoj kaj liberecoj.
Edukado do estas speciala afero. Ni bezonas ne kian ajn edukadon,
sed edukadon kiu helpas nin konstrui pacan, justan kaj dauxripovan
mondon por cxiuj.
cxi-jare la temo de Unesko por la Internacia Tago de Edukado estas:
la potenco de la junularo en kunkreado de edukado.
Gejunuloj konsistigas pli ol duono de la monda logxantaro kaj difinas
nian estontecon. Gravas, ke ili farigxu antauxeniga forto por dauxripova
evoluigo, novigo kaj socia plibonigo. Por tion atingi, ili bezonas
altkvalitan klerigon kiu rilatu al iliaj soci-historiaj fonoj kaj helpu
ilin konstrui sian auxtonomecon.
Gravas sencoplene engagxi studentojn, kaj junulojn gxenerale, por
kunkrei la edukadon kiun ili bezonas kaj por realigi iliajn aspirojn kaj
ambiciojn. Tio plej bone eblas en etoso de lingva justeco, kun multlingva
edukado kiu permesas al studentoj lerni en denaskaj, regionaj, naciaj
kaj internaciaj lingvoj.
cxiu lingvo estas sumo de interpretoj pri kion signifas esti homo.
Multlingva edukado, kiu respektas lingvajn homajn rajtojn estas
sxlosilo por altkvalita kaj inkluziva lernado.
gxi faciligas pli bonajn edukajn rezultojn, plifortigas
lingvan kaj kulturan diversecon, kaj antauxenigas la Celojn por Dauxripova
Evoluigo. Multlingvismo estas esenca valoro por kunkrei edukadon, kie
cxiuj estas auxdataj kaj cxiuj povas paroli kaj partopreni.
Universala Esperanto-Asocio, kune kun la Internacia Ligo de
Esperantistaj Instruistoj (ILEI), Tutmonda Esperantista Junulara
Organizo (TEJO), kaj aliaj Esperanto-asocioj, organizas multajn
edukajn iniciatojn tra la tuta mondo, inkluzive de kursoj kaj trejnadoj
pri diversaj temoj, kiel pedagogio, interkultura dialogo, homaj rajtoj
kaj lingva lernado.
Ekzemple, por 2026 ni preparas kunlaboran projekto-proponon por la
reto de Unesko-ASPnet-lernejoj en Lubumbasxo, D'R'Kongo.
La projekto - "Esperanto en Edukado por Mondcivitaneco, Dauxripova
Evoluigo kaj
Interkultura Lernado" - proponos programojn kiuj subtenos edukadon
por dauxripova evoluigo, kaj por mondcivitaneco.
Inkluziva, egaleca kaj altkvalita edukado, kun eblecoj por cxiuj dum la
tuta vivo, estas vera realajxo nur se gxi okazas en lingvoj elektitaj de
la studentoj.
Ni klopodu kunkrei multlingvajn edukajn eblecojn por cxiuj.
Pri la Biblioteko Hector Hodler "BHH) de UEA, Roterdamo
(Kiel skribite en la lasta linio,la suba teksto estis verkita en la
jaro 2003,
sed la fakto ke gxi ankoraux aperas en la pagxaro de UEA versxajne
signifas,
ke gxia enhavo estasankoraux aktuala. red')
La Biblioteko Hector Hodler komencigxis tre malgrande, en 1908 en
Svislando.
En tiu jaro Svisa Esperanto-Societo fondis Svisan Esperanto-Bibliotekon,
kiun gxi jam en 1912 vendis al Hector Hodler.
La kunfondinto de UEA postlasis gxin en 1920, kaj ekde tiam oni nomis
gxin Biblioteko de UEA.
Ekde 1947 gxi havas pli-malpli la nunan nomon.
El la kvin plej grandaj esperanto-bibliotekoj nur la Biblioteko
Hector Hodler estas posedata de internacia
esperanto-asocio.
gxi estas integrita en la organizajxo kaj kontribuas al ties laboro,
ekzemple gxi subtenas informadantojn, junularajn, landajn kaj aliajn
aktivulojn per informoj.
Aliflanke BHH profitas de UEA, kiu donas al gxi spacon en la Centra
Oficejo en Roterdamo.
Precipe menciindas la Libroservo, eble la plej kompleta tia servo en
nia komunumo.
cxiu, kiu volas vendi libron pere de la Libroservo de UEA,
devas sendi unu ekzempleron por recenzo en la Revuo kaj unu ekzempleron
por BHH.
Tial en la CO trovigxas kvazaux la "nacia biblioteko" de esperanto,
al kiu iras preskaux cxiu nove eldonita verko.
Laux la UEA-Jarlibro, BHH okupas tri cxambrojn en la CO.
Se oni aldonas arkivajn materialojn, tiam tiu nombro facile altigxas al
dek kaj pli.
Dum multe da jaroj UEA nur malmulte subtenis tiun flankon de sia agado,
kaj pro tio la stato de biblioteko kaj arkivo estas malpli ideala ol
aktivuloj,
literaturistoj kaj historiistoj sxatus.
Ekde februaro 2003 mi oficas por pusxi bibliotekon kaj arkivon al
estonteco.
Fina celo estas raporto, kiu helpu al la Estraro poste decidi kion fari;
sed jam nun mi ankaux jam komencis kelkajn farindajxojn.
La vorto "ordigo" tre ofte trovigxas en mia taglibro.
Kaj mi subtenas esplorantojn pri esperanto, kunlaboras kun Ionel Onet de
la Libroservo,
kontaktas aliajn esperanto-bibliotekojn cerbumante pri eblecoj de
kunlaboro.
Iam estis cxi tie nederlanda studento (neesperantisto) verkonta pri
laboristaj esperantistoj
de #1911 gxis 1940.
Kaj multas la taskoj plu.
Foje oni demandas min cxu mi nun legas pli multe.
Fakte, kontraux la latina admono legi multon, ne multaron (multum non
multa),
mi male legas multaron, sed ne multon. Necesas superrigardo pri la kolekto,
necesas konservindajxojn disde nekonservindajxoj.
Ekzemplo de multaj leteroj kiuj iros en la dauxran parton
de la arkivo, estas letero el 1985, en kiu iranano pardonpetas ke li ne
povas pagi sian kotizon, cxar en lia lando estas milito. Jen rememorigo
pri la tutmondeco de la esperanto-komunumo.
Sed tio ne determinas la gxeneralan etoson en BHH.
Mia plej ofta penso - foje eldiro - estas:
Nekredeble, kion niaj prauloj postlasis al ni!
Skatolo kun aro da diapozitivoj kaj du e-lingvaj kasedoj, pri la temo
"bestoj, bestetoj kaj bestegoj".
Jarlibroj de plej diversaj esperanto-asocioj, ekzemple de policanoj.
Centoj da fotoj pri unu certa Universala Kongreso.
Kartaj ludoj. Zamenhof-busto. Plej diversaj posxtkartoj.
Skatolo kun Maux-verkoj. Kalendaroj. Sondiskoj kun lingvokurso de
Linguaphone.
Bonvolu viziti la bibliotekon, sed ni petas vin anonci tion.
Laux mia tempo kaj povo mi provos helpi vian studadon aux simple nur
legemon.
Ziko M' Sikosek, marto 2003
Ni memoru kaj honoru
La 27-an de februaro okazos la kvindeka datreveno de la morto de
Kolomano Kalocsay, la hungara poeto, kiu, laux sia propra aserto,
estis "poeto sen popolo". Pri tiu soleco
li mem kulpis, almenaux parte, cxar li kutimis enkonduki neologismojn
el euxropaj lingvoj. Pro tio li ricevis plurajn riprocxojn,
sed li, jam en 1934, reagis dirante, ke per enkonduko de novaj vortoj
oni plibeligas la lingvon farante el gxi palacon, dum la fundamenta
Esperanto
estis nur kelo. Tion li asertis fine de lapoemo "Ho Esperanto":
"Ni do konstruu sen sxancelo
tiun palacon de la Belo!
Por kiuj fundament' suficxas,
Nu, tivj logxu en la kelo!"
Tre fortan malaprobon de la enkonduko de tro da novaj radikoj dauxre
esprimis Julio Baghy, kiuj cxiam restis pli fidela al la fundamenta
lingvo. Restas tamen certe, ke la poezio de Kalocsay estas tre altkvalita
kaj en la originaloj kaj en la multaj tradukoj. Kial do ne honori nian
grandan poeton en la nuna datreveno parkerigante iun (aux eble kelkajn!)
el liaj poemoj?
Knahxohxsxveuxpsceg
Antaux multaj jarcentoj, kiam la mondo estis juna, kaj kiam estis
drakoj en Euxropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, venis sxipoj el
cxiuj partoj de nia Esperantujo al la cxefurbo. Rarajn trezorojn kaj
spicojn ili alportis el orienta Esperantujo, kaj oron el suda
Esperantujo, kaj lignon kaj peltojn el
la nordo, kaj grenon el la okcidento.
cxiujn kaj cxiajn produktajxojn de la lando oni malsxargxis cxe la
cxefurba haveno,
kaj oni tie sursxargxis la belajn objektojn fabrikitajn en la urbo
por ilin resendi al la Esperantuja kamparo:
jen sxtofoj de eleganta verda koloro;
jen libroj binditaj per verda tolo;
jen mebloj el verdigita ligno;
jen teleroj, tasoj kaj mangxiloj el verdigxinta kupro, kaj
jen cxia alia bela verdajxo de la cxefurbo.
La sxargxistoj de la haveno laboris cxiutage dum la tuta tago por
la sxargxo kaj malsxgxo de tia fruktoplena komerco.
Ili estis grandaj, fortaj homoj, sanaj pro laboro konstanta en la
ekstera aero,
dikmuskolaj pro laboro konstanta sub la pezaj kestoj,
obeemaj pro laboro konstanta sub la kontrolistoj,
kaj (se oni kuragxu diri la veron) iometete stultetaj pro laboro tiel
konstanta.
Inter tiuj grandiozaj homoj unu estis la plej forta, la plej sana, la
plej dikmuskola, la plej obeema, kajla plej stulta sxargxisto de la haveno:
la natura estro de la sxargxistaro.
cxiutage kiam la civitanoj de la cxefurbo preterpasis la havenon kaj
rigardis la alvenon de la ricxajxoj el la tuta lando kaj la dissendon de la
verdaj produktajxoj el la urbo, ili rimarkis kiel brave kaj bone laboris
tiu forta, dikmuskola, obeema, kaj stulta princo de la sxargxistoj.
"Brave, - ili ofte lauxtkriis. - La verdaj steloj vin benu samkiel vi
benas nian urbon!" Kaj li ridetis (stulte sed dikmuskole kaj obeeme)
kaj se eble manon li svingis salute.
Tiu grandioza estro de homoj havis unu grandan problemon: li nomigxis
Knahxohxsxveuxpsceg.
La nomo Knahxohxsxveuxpsceg estas (teorie) tre bela Esperanta nomo,
cxar la sonoj kaj ties kunmetajxoj estas tute ordinaraj kaj tute bonaj.
Sed malgraux ordinareco kaj boneco, multaj vortoj de nia lingvo estas
por iuj personoj
malfacile prononceblaj (kiel knali, psihxologio, ekscii kaj sxvebi),
kaj nur akademianoj cxiujn vortojn povas uzi sen peno kaj sen penso.
Ecx en tiu antikva kaj pli pura epoko, nur akademianoj povis sen peno
kaj sen penso
elbusxigi la nomon Knahxohxsxveuxpsceg.
Kaj pro la fakto ke neniu el la sxargxistoj povis prononci la nomon de
sia plej kapabla kaj admirinda
(dikmuskola, obeema kaj stulta) estro, neniu kuragxis paroli al li.
Knahxohxsxveuxpsceg estis pro tio tute sen amikoj.
Knahxohxsxveuxpsceg ne multe pensis pri la problemo nur cxar li ne multe
pensis pri io ajn. Li simple laboris kaj laboris, sen amikoj kaj sen
pensoj,
sub la suno kaj la kestoj kaj la kontrolistoj, kaj farigxis de tago al
tago cxiam pli forta, cxiam pli
dikmuskola, cxiam pli obeema kaj cxiam pli stulta.
Dum tio okazis, ekkreskis malfacila problemo inter la civitanoj de la
cxefurbo.
Multaj cxarmaj frauxlinoj vidis tiun mirindan homon kiam ili
preterpasis la havenon, kaj ili deziris lin kiel edzon.
"Kia plezuro, - ili pensis, - edzinigxi al homo tiel dikmuskola (cxar li
povus bone labori),
homo tiel sana (cxar li kapablus cxiam prizorgi min),
homo tiel obeema (cxar mi povus ordoni lin),
homo tiel stulta (cxar li ne rimarkus se mi mem neniam plu laborus)!"
Sed neniu el la frauxlinoj povis paroli kun Knahxohxsxveuxpsceg, cxar
neniu el
ili povis prononci lian teruran nomon.
Dum horoj ili sin ekzercis an-taux siaj speguloj, gxis antaux preskaux
cxiu spegulo de la cxefurbo je preskaux cxiu horo de la tago aux de la
nokto,
trovigxis malfelicxa frauxlino strebante kaj penante (cxiam malsukcese)
elbusxigi la nomon de la mirinde dezirinda homo kiun cxiuj deziris edzigi.
La junaj frauxloj de la cxefurbo ekkonsternigxis. La frauxlinoj pensis
nur pri la sxargxisto, kaj ne plu pensis pri aliaj frauxloj.
Se nur unu frauxlino povus elbusxigi la nomon de la mirinda sxargxisto,
sxi povus paroli kun li, kaj eble edzigi lin. Kaj poste, la aliaj
frauxlinoj eble denove
pensus pri aliaj homoj.
Do ankaux la frauxloj pensis kaj pensis pri la nomo, por espereble
elpensi metodon
lerni kaj instrui la malfacilajn sonojn de la nomo Knahxohxsxveuxpsceg.
Ili petis helpon de la akademianoj, sed la akademianoj facile prononcis
la nomon, kaj tial ne komprenis la problemon.
Ili petis helpon de la aliaj sxargxistoj, sed la aliaj sxargxistoj estis
tre obeemaj kaj stultaj, kaj de sunlevigxo gxis eknokto nur laboris kaj
malofte parolis unu al la alia, kaj cxiuokaze ankaux ili ne povis prononci
la nomon de la forta homo kun ecx pli forta nomo.
Pasis jam jaroj. Sed ne okazis ecx unu geedzigxa festo, cxar cxiuj
frauxlinoj
pensis nur pri la cxarma kaj alloga sxargxisto, ideala edzo,
sed neniu el ili povis prononci ties nomon, kaj tial neniu el ili povis
ekamikigxi kaj eventuale edzigi lin.
Kaj la frauxloj farigxis de tago al tago pli malfelicxaj.
Ili pripensis preskaux nenion krom la frauxlinoj, kiuj pripensis
preskaux nenion krom la malfacila nomo.
Fine preskaux neniu plu laboris en la cxefurbo (krom la sxargxistoj).
cxiu pensis nur pri la nomo Knahxohxsxveuxpsceg.
La regxo mem pripensis la nomon, cxar li ektimis la tujan kolapson de la
ekonomio.
Sed kion oni faru?
La regxo kunvenigis siajn sagxulojn kaj postulis, ke ili nepre solvu
la problemon.
La sagxuloj pensis kaj pensis, sed ili estis akademianoj cxiuj,
kaj povis facile prononci la nomon.
("gxi estis, oni memoru, teorie tre bela Esperanta nomo, kies
sonoj kaj kombinoj estis suficxe ordinaraj kaj tute bonaj.)
Sed kvankam ili ne komprenis la malfacilon de la prononco, ili bonbone
komprenis, ke
la regxo estas tre malkontenta.
Fintine unu el la sagxuloj naskis ideon:
"Alta mosxto", li demandis, "se la nomo kauxzas malfacilajxojn, kial ne
postuli, ke la homo sxangxu gxin?"
"sxaangxu gxn?"
"Jes, alta mosxto, sxangxu gxin al io pli simpla kaj pli placxa al
la...
nu... al la ordinaraj homoj."
La regxo pripensis la aferon. "La lingvo estas sanktega afero", li
diris,
"netusxebla heredajxo de la praregxoj. Tamen nomo ne estas tre, tre...
fundamenta... parto de la lingvo,
kaj eble oni povus sxangxi la nomon de unu homo sen lingva katastrofo".
Li plupensis. "Bone", decidis la regxo, post apenaux deca heziteto.
"Ni sxangxu la nomon gxis frauxlino povos elbusxigi gxin.
Venigu tiun... tiun..."
"Knahxohxsxveuxpsceg?" demandis la sagxa akademiano.
"Jes, tiun. Kaj venigu ankaux mian filinon, kiu jugxos kiam la nomo
estos elparolebla de frauxlino".
"Bone, alta mosxto". Kaj la sagxuloj kunvenigis Knahxohxsxveuxpsceg
kaj la princinon,
kaj oni komencis la aferon.
"cxu vi povas prononci Knahxohxsxveuxpsceg, princino?" demandis unu
el la sagxuloj.
"Ne, bedauxrinde", respondis la princino.
"cxu do hxohxsxveuxpsceg?"
"hxohx... hxohxv... hxohxsxvo... Ne, bedauxrinde", respondis la princino.
"Diable! Do, cxu sxveuxpsceg?"
"sxvep... sxveuxp... sxveuxpco... Ne, mi ne povas"-
respondis la princino, kaj la larmoj komencis flueti laux sxiaj belaj
vangoj.
Knahxohxsxveuxpsceg rigardis la princinon dum la tuta afero.
Kvankam li ne estis tre inteligenta persono, li ekkomprenis, ke la
princino estas
vere la plej bela frauxlino kiun li iam ajn vidis, kaj kiam sxiekploretis,
li decidis, ke li forte deziras amikigxi kun sxi.
"cxu vi do povas diri Psceg?" dauxrigis la regxo.
(Li komencis imagi, ke la altekosta edukado de lia filino
estis tute vana afero, kaj ke sxi estas fine iom stulta frauxlino.)
"Ne, patra mosxto. Mi neniam povis elbusxigi
aux so post po, aux co post so. Ho, pardonu min, patra mosxto!"
"cxu do simple Eg?" demandis la regxo, kolere'
"cxu do simple Eg?" "Eg? Eg?" La princino ekridetis,
kaj sxia rideto estis brila kiel la suno.
"Ho jes, patra mosxto. Tio estas tute simpla nomo. Eg."
"Lia nomo ektuj estu do Eg", diris la regxo, kaj supozis, ke tio
estos la fino de la afero. Sed antaux ol li povis diri pli ol tion, la
princino sin turnis al Eg kaj diris:
"Ho mia kara Eg! Ho kiom mi dum jaroj deziris amikigxi kun vi!
Bonvolu esti mia amiko, kaj permesu al mi esti via amikino!"
(La princino tion diris cxar sxi, simile al cxiuj aliaj frauxlinoj de la
cxefurbo,
nokte songxis kaj tage revis pri edzo tiel dikmuskola, tiel sana, tiel
obeema
kaj tiel stulta, kiu laborus, belus, obeus kaj ne rimarkus, se sxi ne
laborus.)
La regxo tujtuj sxokigxis:
"Kion vi diras, mia filineto?! Tiu
sinjoro estas...
"... estas la revo kaj songxo de cxiu frauxlino de la cxefurbo, patra
mosxto.
Lasu min edzigi lin, kaj mi estos la plej felicxa virino de la tuta
Esperantujo."
"Tio ja solvus la problemon, alta mosxto", diris unu el la sagxuloj.
"Kaj la popolo denove povus labori kiel antauxe."'
Tiu cxi sagxajxo konvinkis la regxon, kaj la sekvantan tagon oni
festis la
geedzigxon.
La nomo de tiu nobla Knahxohxsxveuxpsceg restas ankoraux en nia lingvo,
en sia pli simpligita formo, kaj ecx gxis hodiaux ni en Esperantujo diras,
ke tre forta homo estas fort-eg-a, kaj ke tre bela princino estas
bel-eg-a.
(El "Rakontoj prapatraj pri nia lando antaux multaj jarcentoj
kiam okazemis mirindaj aferoj".)
David K' Jordan
Kandelo por Darjo
Darjo marsxas rapide, ombrelo en la maldekstra brako. Tuj kiam li
turnas la angulon, li malrapidigxas gxis halti, apogas sin al muro' Sur
gxi li glitas, sidas sur la trotuaro, ankoraux malseka de pluvo.
Li ripozigas la pipon sur la sxtono.
Du aux tri preterpasantoj cxirkaux li demandas cxu li fartas bone.
Darjo malfermas la busxon, movas la lipojn, ne auxdigxas respondo.
La dika sinjoro, vestita blanke, diras ke li probable suferas atakon.
Li klinigxas ankoraux iom, etendita sur la trotuaro, kaj la pipo
estingigxis.
La knabo kun lipharoj petas la aliajn ke ili retropasxu kaj lasu lin spiri.
La knabo malfermas al li la palton, la kolumon, la kravaton kaj la
zonon.
Kiam oni forprenas liajn sxuojn, Darjo malbele ronkegas,
vezikoj de sxauxmo aperas cxe la angulo de lia busxo.
cxiu homo kiu alvenas levigxas sur la piedpintoj, ne povas lin vidi.
La logxantoj de la strato babilas de unu pordo al alia, la infanoj en
pijxamo
aperas cxe la fenestro. La dika sinjoro ripetas ke Darjo sidis sur la
trotuaro, blovante la fumnubon de la pipo, apogis la ombrelon al la muro'
Sed ne videblas ombrelo nek pipo cxe lia flanko.
La maljunulino kun griza kapo krias ke li mortas. Grupo trenegas lin
al la taksio cxe la angulo.
Jam kun duono de la korpo en la auxto, la sxoforo protestas: kiu pagos
la veturon?
Ili konsentas voki ambulancon.
Darjo kondukita reen kaj apogita al la muro - li ne plu havas la sxuojn
nek la perlan pinglon en la kravato.
Iu informas pri la apoteko en la alia strato.
Ili portas Darjon nur preter la angulo;
la apoteko estas cxe la fino de la kvartalo kaj, krome, li estas tro peza.
Li estas lasita cxe la pordo de fisxvendejo.
Svarmo de musxoj kovras lian vizagxon, sen ke li faru geston por forpeli
ilin.
Plenigxas la proksima kafejo per homoj kiuj sxatas la interokazon kaj
nun, mangxante kaj trinkante, gxuas la delicojn de la nokto.
Darjo en trankvilo kaj tordita sur la sxtupo de la fisxvendejo,
sen la brakhorlogxo.
Iu proponas ke oni ekzamenu liajn paperojn, elprenitajn - kun pluraj
objektoj -
el liaj posxoj kaj vicigitajn sur la blanka cxemizo.
Oni ekscias lian nomon, agxon, naskdaton.
La adreso en la monujo estas de alia urbo.
Oni rimarkas kuradon de cxirkaux ducent scivolemuloj kiuj, tiuhore,
okupas la tutan straton kaj la trotuarojn:
estas la polico. La nigra auxto atakas la amason.
Pluraj homoj falas sur la korpon de Darjo, piedpremitan deksep fojojn.
La gardisto proksimigxas al la kadavro, ne povas lin identigi -
la posxoj malplenaj. Restas en la maldekstra mano la ora ringo, kiun li
mem, kiam vivanta, nur demetis malsekigante per sapo.
La polico decidas voki la cadavroveturilon.
La lasta busxo ripetas – Li mortis, li mortis. Kaj oni komencas disigxi.
Darjo bezonis du horojn por morti, neniu kredis ke li estis cxe la fino.
Nun, por tiuj kiuj sukcesas lin vidi, li havas cxiujn trajtojn de mortinto.
Pia sinjoro faldfaldas la palton de Darjo por subteni lian kapon.
Li kunigas la manojn sur la brusto. Ne sukcesas fermi okulojn nek busxon,
kie la sxauxmo malaperis. Nur mortinta homo kaj la amaso disigxas,
la tabloj de la kafejo malplenigxas. cxe la fenestro kelkaj logxantoj
kun kusenoj
por subteni la kubutojn.
Nigra kaj sensxua knabeto venas kun kandelo, kiun li ekbruligas apud
la kadavro.
sxajnas ke li estas mortinta jam de multaj jaroj,
preskaux la portreto de mortinto paligita de la pluvo.
Fermigxas unu post la alia la fenestroj.
Tri horojn poste, jen Darjo ankoraux atendanta la cadavroveturilon.
La kapo nun sur la sxtono, sen la palto. Kaj la fingro sen la ringo.
La peceto de kandelo estingigxas je la unuaj gutoj de la pluvo, kiu
denove falas.
Dalton Trevisan
Laux placxo de l' klacxo
Ankaux regxoj, sxtatestroj kaj similaj individuoj, same kiel normalaj
homoj, iam tiam sentas la bezonon vojagxi tra la mondo. Sed jam cxi tie
finigxas la komparo inter regnestroj kaj normalaj homoj, cxar -- se la
lastaj,
pro stultaj monaferoj, devas gxenerale rezigni siajn vojagxprojektojn
- la unuaj povas senhezite cedi al sia kaprico, tiom pli facile, ke
kutime ili estas ja senpagaj gastoj en la invitanta lando.
Plue, kiam tiuj sxtatestroj forestas el sia hejmlando, la tieaj aferoj
funkcias
ne malpli bone sed ofte multe pli glate, dum ... se ie mankas nur simpla
leterportisto, la ekonomia prospero de tutaj urboj haltas!
La lasta, ne regxo sed imperiestro, kiu faris al ni la honoron en
Parizo, estis tiu simpatia, almenaux certagrade, Hajlé Selasjé,
pli konata sub sia artista nomo Neguso.
Ja estis gxojige revidi en tiel vigle postvivanta formo la unuan viktimon
de la tiamaj diktatoroj. Bedauxrinde, oni ne suficxe informis la Parizan
publikon, pro kio ekestis certa miskompreno. La brunhauxta barbuleto,
drapirita en blanka largxfalda mantelo efektis tre spektakle, speciale
ankaux kun tiu plumcxapelo en formo de giganta cirkumflekso, simila al -
kaj same perfida kiel - niaj Esperantaj supersignoj,
kiuj ankaux siaflanke tro facile faras el stelo sxtelon kaj el kasisto
kasxiston!
Sed sagxe kaj singarde la Neguso plejofte tenis sian supersignon en la
manoj.
Nu, kiam la gapantaj Parizanoj, ne suficxe informitaj, pri la
altranga vizitanto,
vidis tiun ekzotikan gaston preterpasi en kalesxo nekovrita sed bone
gardita cxiuflanke
de motorbiciklaj policistoj, okazis, ke dika virino apud mi ekkriis
kun videbla gxuo: "Ha fine! Ili sukcesis kapti unu Marsanon!"
Tiel sincera estis sxia gxojo, ke mi ne kuragxis sentrompigi sxin.
Fakto estas, ke la Marsanoj lastatempe multe okupis la tutmondan
gazetaron
kaj malkvietigis pacamajn burgxojn.
Povas esti, ke ankaux en via regiono oni multe parolis pri la
invadoprojektoj de la Marsanoj.
Eble vi mem vidis unu el tiuj teleretoj, per kiuj la Marsanoj flugas
tra la atmosfero kaj pri kiuj la kompetentaj scienculoj vane cerbumadas.
Kial gxuste "teleretoj"? Jes, kial teleretoj? La respondo estas
tamen simpla. Ecx vaksfiguro kapablus kompreni. Atentu bone!
La Marsanoj sendube ne estas konkerantoj laux konataj stiloj.
Ili havas sian propran taktikon. Ilia metodo similas al tiu de araneo
kaptonta musxon.
Unue ili teksis misterajn retojn cxirkaux nia Tero, retojn versxajne
nepercepteblajn,
kiujn dumnokte ili dismetadis helpe de specialaj aparatoj, certe
telegvidataj.
cxu vi antauxsentas nun la tutan sencon, veran signifon de tiuj...
teleretoj?
Jes, suficxis malfermi la Suplementon de la Plena Vortaro por
trovi la solvon de la enigmo sub la nova, teknika prefikso "tele".
Tial teleretoj!
Oni cxerpas cetere grandan gxuon kaj enviindan scion el la dirita
Suplemento, kondicxe, jes, ke oni malfermu .in. Inter kelkaj vere utilaj
kaj nepre necesaj novaj vortoj
mi notis kun plezuro "liki".
gxia signifo estas "tralasi aux ellasi likvajxon".
Ekzemple: Kaldrono likas. ("Kelkfoje ankaux kalsono, sed pro aliaj
kauxzoj.)
Tiel, fine, ni havas akcepteblan terminon anstataux tiuj tro
maldelikataj vortoj
uzataj gxis nun por paroli pri pli-aux-malpli-vola ellaso de akvo.
Denun ni povos diri kun certa eleganteco, ke la hundeto likis kontraux
la gaslanterno.
Tio estas progreso! Sed evitu aserti, ke kato-likajxo estas malbonodora.
Se ne, vi havos konflikton kun la katolika mondo kaj riskos vidi...
protestantajn katolikojn.
La Suplemento kompreneble ne enhavas cxiujn necesajn novajn vortojn.
Inter la mankantaj oni rimarkas tujn kaj unuavide la radikon
"pinup'" (*), kiu estus tamen nepre akceptinda nun, kiam cxiuj ilustritaj
gazetoj publikigas tiel malavare sukajn sxinkopartojn de cxiaspecaj
dancistinoj, filmulinoj, modopupoj kaj similaj korifeinoj, kaj kiam
prosperas cxiuloke beleckonkursoj por premiado de la plej diversaj
virin-anatomiaj pecoj
pli aux malpli Lolobrigxidaj.)
Ni bezonas tiun pinupterminon tiom pli, ke jam nia lingvo ekfloras cxe
la internaciaj Miss'oj.
cxu ne, ke unu el ili estas fama ne nur pro sia pinupeco sed ankaux pro
sia rapida adaptigxo al la Esperanta terminologio?
Tuj dekomence sxi nomis siajn krurojn nur "Miaj akademianoj".
Se iu miris: "Kial akademianoj?" sxi respondis: "cxar ili estas
la plej firmaj subtenantoj de mia fundamento." Sed unu tagon sxi havis
la okazon vidi grupobildon de nia akademio. Kia elrevigxo!
De tiam sxi parolas pri siaj "delegitoj" kun la preteksto, ke ili estas
la cxefaj faktoroj de la movado! Krome, ili helpas al enkasigo de l'
kotizajxoj."
Sed ni devojigxis, kiel ofte okazas, kiam temas pri pinupulinoj.
Kiom pli edifaj estas la afablaj fantaziajxoj de niaj... honoridindaj
kolegoj el la Dulingvisma Skolo!
jxus ili anoncis la gxemeligon de la urboj Newmarket en Anglujo kaj
Chantilly en Francujo. Ambaux estas parencaj jam pro tio, ke ambaux estas
famaj centroj de cxevaldresado' Kaj iam, dum la proksima jaro, la logxantoj
de tiuj urboj reciprokos vizitojn, provante paroli angle en Francujo kaj
france en Anglujo...
la malo estus pli sukcesdona! -
kaj kiel kulminpunkton de l' manifestacio oni promesas al ni la oficialan
parigxon de Newmarketa vircxevalo kun Chantilly-cxevalino.
La ido estos nomata Bilingvo! Ne tiel stulte!
Mi vetas - kaj cxar temas pri cxevaloj, ankaux vi povas veti - ke iun
tagon dum la proksima jaro la sistemo Dulingvismo havos almenaux du
fervorajn adeptojn, nome la elektitaj
gecxevalojn, kiuj post komuna ge-heno atingos la cxeval-edenon sub la
aplauxdoj de l' fratigxintaj popoloj.
La malbonsxanco por la Dulingvismo mem kusxas en tio, ke la du fervoraj
adeptoj neniel bezonis la kunlaboron de la Dulingvismo por
interkomprenigxi tiel perfekte.
Raymond Schwartz
(*) Angle "pin up" ) fiksi per pingloj. De tie la esprimo "pin-up
-girl" (
placxaspekta virino, neavara pri elmontro de certaj korpopartoj kaj kies
bildon
la Usonaj militistoj pingle alkrocxis survande super siaj kusxiloj
en kazernoj kaj sxipkajutoj.
Ho Esperanto'
Ho Esperanto! mia temo
Amata, kiam la kantemo
Min kaptas! vidu! lastatempe
Min jam minacas anatemo,
cxar mi kuragxas vin tro ami.
Jes, oni volas min proklami
Hereza, cxar per nova brilo
Kaj ricx' mi volas vin ornami.
Nu, mi toleras sen lamento,
Defendas min la argumento:
Palacon pompan alpostulas
La pompe-firma Fundamento!
Ni do konstruu sen sxancelo
Tiun palacon de la Belo!
Por kiuj fundament' suficxas,
Nu, tivj logxu en la kelo! (1934)
k' Kalocsay (el Izolo)
En amara horo
Nenio estas vi, nenio,
Se, pri la senco sen konscio,
Vi hurlas pri la "nova sento"!
Mi volus scii vin fermento,
Potenca povo, fort' magia:
Dormema "rondo familia".
cxu la giskreva himnokanto,
kolekta, koresponda vanto,
Kaj ke pri gramatikreguloj
Disputas aro de stranguloj
Rajdante sur la Fundamento:
Jen estas do la Nova Sento?
Ke rifugxante de la devoj,
Nur gapas vi kun strabaj revoj
Kaj alpreninte dignan pozon
Kelkfoje jxetas vi almozon
Sur la altaron de l' Afero:
cxu tio estas do ofero?
Mi batas. Fraton batas frato.
Lin mem turmentas cxiu bato.
Ho, gento, gento, verda gento!
Mi volus scii vin fermento,
Potenca povo, gvida torcxo,
En sorcx'
malbona - bona sorcxo
Kaj, kva kam "stranga sekto eta",
Sed fidi, lukti, venki preta,
Por kiu, malgraux cxia moko.'
La mond-iranta Forta Voko
Ne sangmalricxa iluzio,
Sed estas kredo, religio!
Oferoj nutras la aspirojn, Postulas cxiu
venk' - martirojn!
Ne kovru palo vian vangon,
Neniu volas vian sangon,
Sed donon, faron kaj fervoron
Kaj koron, sed la tutan koron!
Ve, cxio vana! Mi konscias,
Ke en dezerto mi forkrias.
Vi restos plue en kvieto@
Amuzigxanta societo.
Ho, kie estas la konsolo
Por mi - poeto sen popolo!
* * *
Poeto sen popolo, ho animpremascio,
Ke surdas la oreloj por cxiu mia voko...
Forsonos senresone la plora melodio,
Kiel sxirita kordo en forlasita loko.
cxu plu projekti, fidi kaj revi malgrandknabe,
Kaj meti mozaikon el la lingveroj splitaj,
Aux jxeti for el mano la plumon, kiel Kabe,
Kaj eksilenti - patro de versoj abortitaj?
Pli oportune estus kaj certe pli prudente:
La vanajn sapvezikojn plu ne flugigi
blove,
Kaj ektirinte sxultrojn felicxindiferente,
La "Kanton de la Sklavo" ne kanti plu Schulhofe.
Sed kien iri? Kie trovigxas idealo,
Sur kiu mi ne vidus malican ekrikanon,
En kies altartukon, freneze, post batalo,
Neniu adorante jam visxis sangan manon?
Ho, jen vi, Esperanto! Ne glora kaj fiera,
Nur orfa, senpotenca, senforta, senmatura,
Svenema kaj senhelpa kaj - eble
- senespera,
Sed nobla, blanka, klara kaj senmakule pura.
Mi konas vin. Enkore vi kantis najtingale
En nokto de la mondo. Vi kiel povis trili!
Vin oni ne auxskultis, bucxadis sin "reale"....
cxu sxtopu mi l' orelojn por ilin eksimili?
Ne! En la kor' plusonu la kanto dolcxetrila,
Ho, kantu birdo eta, senforta, kara, kara!
Vi estu mia bela mensogo sorcxebrila,
Vi estu la konsolo en nia mond' amara!
(1924)
K' Kalocsay (el Strecxita kordo)
Asteriksecaj enigmoj
cxu vi konas la enigmo-ludon, kiun praktikas romiaj soldatoj en iu
Asteriks-komikso?
Jen unue ekzemplo, mallonga klarigo kaj poste kelkaj taskoj por vi mem.
La unua ridas, la dua estas plimulto, la tria dancas -
kaj cxiuj kune preskaux konkeris Romon.
Solvo: Ha-ni-bal(o), do Hanibalo, la kartaga militestro.
La trovenda vorto divideblas en tri partoj, kiuj ne cxiam devas esti
silaboj.
La divenontoj bezonas iom da fantazio.
Jen la enigmoj por ili:
1) La unua sxategas, la dua estas persono, la tria malgrandas,
kaj cxiuj kune ornamas.
2) La unua surkolas, la dua ripetas, la tria komparas,
kaj cxiuj kune bestas arbare.
3) La unua promenas, la dua indikas frakciojn, la tria landas,
kaj cxiuj kune ridigas.
4) La unuaj du membras, la tria kartludas,
kaj cxiuj kune bongustas.
5) La unua surkapas, la dua pagas, la tria tabelvorte nedifinitas,
kaj cxiuj kune bone akordas.
6) La unua klopodas, la dua malgxojas, la tria malviras,
kaj cxiuj kune artverkas.
7) La unua aktivas, la dua sxtelas, la tria artikolas,
kaj cxiuj kune gxojigas.
8) La unua ilas, la dua refleksivas, la tria enalfabetas dekkvine,
kaj cxiuj tri dolcxfrukte bongustas.
9) La unua trinkeblas, la dua vokalas, la tria multegas,
kaj cxiuj kune prezentas spektaklon.
10) La unua parencas maljune, la dua loke prepozicias, la tria
sxakludas,
kaj cxiuj kune tiklas nervojn.
La solvo en la marta numero.
cxu ankaux vi kredas tion?
Se iu kredas, ke li havas puran kon-sciencon,
tio signifas, ke li havas malfortan memorkapablon.
kompletigaj informoj pri esperanta ligilo
redaktoro: Pier Luigi da Costa
via S. Maria del Giudice 2369
IT-55100 Lucca
Italujo
(R.p.: dacostapl(cxe)
gmail.com
komputilbrajla asisto: J. Jelinek
Roztocka 1001
CZ-514 01 _Jilemnice,
Cxehxio
(r.p.: lunalumo(cxe)
atlas.cz)
(tel.:
+420-481 543 200)
administrantino: Milena Jelinkova
Roztocka 1001
CZ-514 01 _Jilemnice,
Cxehxio
(r.p.: lunalumo(cxe)
atlas.cz)
(tel.:
+420-481 543 200)
por ricevi la revuon retposxte
skribu al: masenkoai(cxe)
mail.ru
------------------------------------
kasisto: Pier Luigi da Costa
via di S. Maria del Giudice 2369
IT-55100 Lucca, Italio
(r.p.: dacostapl(cxe)
gmail.com)
banka konto
IT67C 01005 13702 0000 0000 2799
je la nomo Da Costa Libe)
cxe Banca Nazionale del Lavoro
(mallonge BNL) en Lucca
uea-konto de Libe: libk-p
jarkotizo: 15 euxroj
(la lasta numero de "Esperanta Ligilo" legeblas ankaux en la retejo
de Libe:
www.libe.info)