Fwd: (LIBE) Invitilo por Dimanĉo, la 8-an de februaro 2026 je la 11:00 (UTC/GMT)

1 view
Skip to first unread message

Suslov Vjacheslav

unread,
Feb 7, 2026, 3:21:24 AMFeb 7
to esper...@googlegroups.com




-------- Перенаправленное сообщение --------
Тема: (LIBE) Invitilo por Dimanĉo, la 8-an de februaro 2026 je la 11:00 (UTC/GMT)
Дата: Thu, 5 Feb 2026 09:57:36 +0100
От: Gradimir Kragić <bas...@gmail.com>
Кому: libe-...@googlegroups.com




Estimataj samideanoj,

Mi denove invitas vin kaj viajn amikojn al la virtuala kunveno de la "Komputila Grupo por viddifektitaj Esperantistoj". Bonvolu transsendi ĉi tiun invitilon al aliaj Esperantistoj. Kiel vi scias, mi organizas la kunvenojn por dividi niajn spertojn, solvi komputilajn problemojn kaj simple diskuti pri teknologiaĵoj, kiuj faciligas niajn ĉiutagajn bezonojn, ĉio ĉi per la internacia lingvo Esperanto.

La kunveno okazos dimanĉe, la 8-an de februaro 2026. je la 11:00 (UTC/GMT) Universala Tempo). Por la plej multaj el ni en Eŭropo, tio nun signifas je la 12:00 laŭ la mezeŭropa tempo, je la 14:00 laux la moskva tempo.

La temo por diskuto dum la venonta kunveno estas: Aldonaĵoj / Helpprogramo
1. Kio estas JAWS script?
2. Kio estas NVDA add-on?
3. Kiel instali JAWS skriptojn aŭ NVDA aldonaĵojn por riĉigi eblecojn de iu programo? 4. Kiel instali aldonaĵon zoomEnhancements-26.02.nvda-addon por NVDA?

Kompreneble, vi ankaŭ povas diskuti ankaŭ pri aliaj temoj kaj teknologiaĵoj, kiuj faciligas niajn ĉiutagajn bezonojn.

Kiel aliĝi per Zoom?

Same kiel ĝis nun: se vi jam havas la Zoom aplikaĵon, simple alklaku la ligilon por aliĝi. Se ne, vi povas facile kaj senpage elŝuti ĝin ĉe:
https://www.zoom.us/download

Dankon pro via atento, kaj ĝis baldaŭ!

Virtuala Zoom-kunvenejo kaj partopreno:

Aliĝu per ligiloj aŭ numera identigilo kaj pasvorto, aŭ per la listo de historio de la lastaj kunvenoj.

Rekta (longa ligilo):
https://us02web.zoom.us/j/82238879804?pwd=vAxKrANweGzccKhsqUtxxv2zbTbMmc.1

Numera kunvena identigilo estas: 822 3887 9804
Pasvorto estas: 26071887 (Pasvorto vere simpla, ĉu ne? La 26-an de julio 1887)

Ankaŭ partoprenantoj de la lasta kunveno povas uzi liston de la kunvena historio. Vi devas tiam nur tajpi la pasvorton.

Por tiuj, kiuj ne uzas komputilojn aŭ modernajn saĝtelefonojn, skribu al mi kaj mi sendos telefon-numerojn por aliĝo per simpla telefono.

Amike salutas vin,

Gradimir

Miaj kontaktaj informoj:

Retadresoj:

por...@slikom.info

bas...@gmail.com

Poŝtelefono:

+387 66-44-55-44 aŭ +381 64-963-8477 (ankaŭ por WhatsApp)

Voku min aŭ sendu mesaĝon tute libere!


-- 
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "LIBE" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to libe-ligilo...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/libe-ligilo/005f01dc967d%247add63c0%2470982b40%24%40gmail.com.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages