Esperanta ligilo

1 view
Skip to first unread message

Suslov Vjacheslav

unread,
Dec 8, 2025, 5:27:04 PM12/8/25
to esper...@googlegroups.com
          Esperanta Ligilo

Oficiala organo de la Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE)

          Numero 9     Novembro 2025





        Enhavtabelo

Kelkaj komencaj informoj.
cxu nur miron vekas gvidhundoj?
Forpasis eksterordinara virino.
Literaturo:
  Generalo.
  Memmortigo de $Tanja.
sxarkoj мtelatakas.
Solvo de la matematika enigmo.
Ciferalfabeta enigmo.
pri nia pagxaro en interreto.




     Kelkaj komencaj informoj

En sia reta kunveno de la 22-a de
uxgusto 2025, la Estraro, ekzamen-
inte larezulton de la asocia vocxdon-
ado kaj la nunan staton de la Aso-
cio, difinis la konsiston de la nova
Estraro, kiu gvidos la asocian aga-
don gxis la jaro 2029.
  Ekde nun estos do prezidanto Joa-
quim Lagartixa (Portugalujo), Vic-
prezidanto Natalia Kasymova (Ger-
manujo), gxenerala sekretario Sophie
Renault (Francujo), Dua sekretario
Nedeljka Lozajicx (Serbujo), Kasi-
sto Pier Luigi da Costa (Ital-
ujo) kaj Konsilantoj Dragan Stoko-
vicx (Kroatujo) kaj Vjaceslav Su-
slov (rusa Federacio).
  Certe cxiuj membroj de $$LIBE dezi-
ras al la nova estraro (
la plej fruk-
todonan laboron!

  La 111-a Universala Kongreso de
Esperanto okazos en Graz (Aux-
strujo) de la 1-a gxis la 8-a de Aux-
gusto 2026. Gxia cxeftemo estos "Volont-
ulado kiel servo al dauxripova evo-
luigo".


  memorigo pri la 90-a IKBE en
2026. Kiel vi jam scias, oni devas
aligxi kiel eble plej baldaux al nia
IKBE de la venonta jaro, cxar la ho-
telo kiu estos nia restadejo kaj
kongresejo bezonas koni la nombron
de la por ni rezervendaj cxambroj an-
taux la fino de decembro. Do, aligxu
tuj!
  Je via dispono estas la membroj de
la Prepara Komitato pier Luigi
da $$Costa (daco...@gmail.com),
Sophie Renault (sophie.renault761
@gmail.com) kaj Anna Barbara Her-
mann (hermann.a...@yahoo.de).


   cxu nyur miron vekas gvidhundoj?

  Kabaredisto Patrick Laureij hie-
rauxvespere (temas versxajne pri lasta
oktobra semajnfino) rifuzis prezenti
en Amsterdamo cxar helpohundo cxees-
tis en la salono. Tuj cxe la komenco
de sia spektaklo en la teatro VU
Griffioen, li diris, ke li sentas
sin 'nesekura' kaj "vundebla" pro la
hundo.. "Mi starigas miajn limojn.
Mi ne ludas por beboj kaj ne por
hundoj," li diris, por poste forlasi
la scenejon.
  Multaj el la tricent homoj en la
elvendita salono pensis, ke la kaba-
redisto faras sxercon. La virino res-
tis sidanta kun sia hundo, apogita
de la publiko. "Ne foriru," kriis
pluraj vizitantoj.
  Kiam Laureij reaperis sur la sce-
nejo iom poste, klarigis, ke li se-
riozas. "Vi ricevos vian monon reen..
Nur foriru," li diris.
  La roterdama kabaredisto Laureij
(42-jara) havas fonon  kiel pied-
batboksisto. En siaj kabaredprogra-
moj, traplektitaj kun krudaj dirajxoj
kaj stratjxargono, li multe rakontas
pri sia tempo kiel boksisto, la reg-
ado de agreso kaj siaj depresioj.
  La kabaredisto estis hieraux nesxan-
gxgebla koncerne la virinon kun vida
handikapo en rulsegxo. Sxi provis
trankvile klarigi al Laureij, ke sxi
ne povas esti sen sia gvidhundo, sed
li restis cxe sia objxeto kaj sendis
la publikon en la antauxsalonon.
  Konsiderinda parto de la vizitan-
toj efektive decidis iri hejmen. La
ceteraj restis en la antauxsalono,
kie la teatra estraro proponis par-
donpetojn kaj senpagan trinkajxon.
Multaj vizitantoj montris sian soli-
darecon kun la virino kun la hundo.
Teatraj dungitoj emfazis, ke la kun-
portado de helpohundo en la salonon
estas simple permesita.
  Granda estis la miro, kiam Lau-
reij post iom malpli ol duonhoro a-
peris en la pordejo de la antauxsalo-
no kaj alvokis la restantan publikon
tamen enveni, por ke li povu ludi
sian spektaklon.
  "Ni venos nur se vi petos pardonon
al tiu sinjorino," estis la reago.
Laureij tiam iris al sxi, diris, ke
li havas nenion kontraux hundoj sed
ja sentas sin tre vundebla. Kiam li
poste pardonpetis kaj tamen permesis
al la virino kun la hundo veni, an-
kaux la cetero de la publiko decidis
reveni internen.
  Antaux ol Laureij povis komenci,
la virino postulis la mikrofonon.
"Mi konsideras hodiaux kiel donacon,"
sxi diris, starante antaux la scenejo.
"Mi spertis suficxe multe da diskri
minacio en mia vivo. Sed mi gxojas,
ke vi, kiel publiko, subtenis min."
  Por du trionoj de la origina pu-
bliko, la kabaredisto poste ludis la
antauxprovon de sia spektaklo Zin-
tsugi. Laureij regule haltis en la
spektaklo kaj komencis plori cxe la
fino. La helpohundo dum la tuta ves-
pero ne faris ec "kvik".
  Laureij ne volis reagi al la oka-
zajxo antaux la rekomenco de la spek-
taklo. Lia administrado ne estis
atingebla por komento.
  (fonto: NOS м (Nederlanda publika
radio kaj televido).; el la neder-
landa tradukita per AI; Provlegis
kaj korektis Jan Bemelmans)


    Forpasis eksterordinara virino

  sxi estis vidanta membro de IABE,
ne nur valora helpantino, sed cxiam
preta solvi cxies problemojn, ecx
tiujn ne jam menciitajn, sed kiujn
sxi kapablis diveni per iu sxia miste-
ra povo. Por anonci sxian morton mi
povas nur transdoni la mesagxon adre-
sitan tiucele al la membroj de IABE
de gxia prezidantino.            (red.)

Kun multe da doloro ni komunikas al
vi la forpason de nia anino kaj tre
amata amikino Mariella Calabrini,
kiu forlasis nin  jxauxdon la 9-an de
oktobro post longaj monatoj de sufe-
rado.
  En nia menso kaj en nia koro sxi
xiam vivos, kaj ni volas memori sxin
kia sxi estis: suna kaj pozitiva en
cxiu sia sinteno, disponebla kaj sin-
dona por cxiuj, kaj speciale por ho-
moj  kun malfacilajxoj, Mariella
firme kredis en la valoro de la lin-
gvo esperanto,  kiun sxi konis kaj laux
siaj eblecoj klopodis disvastigi.
Mariella multe mankos al nia Aso-
cio kaj al ni cxiuj, sxiaj geamikoj,
kiuj amis kaj estimis sxin.
            Por la estraro de IABE
              Violetta de Filippo


        Generalo

  En la gxardeno de Luksemburgio,
fama parko de Parizo, mi promenis
kun mia hundo. Cxe la infanludejo mi
renkontis maljunulon, kiu ludigis
sian hundon kaj sian nepon. Unuavide
li similis al tipe franca avo, sim-
ple vestita kaj prizorganta sian ne-
pon dum siaj versxajne nefinigxantaj
dumemeritaj tagoj. Tamen pro mia
diodonita talento malkovri la veran
karakteron de homo, kiu sin kasxas
sub siaj vestoj, mi rimarkis, ke li
ne estas simpla avo+ Laux sia mieno,
li sxajnis grava kaj altranga homo,
kiu strebas sin kasxi sub simplaj kaj
ordinaraj vestoj.
  Kio plej allogis min estis, ke li
parolas angle kun sia nepo, havante
tuj rimarkeblan francan akcenton!
Mia petolema emo vekigxis amuzigxi per
babilacxo kun tiu laux mi iama altran-
ga burgxo. Cxar mi estas esperantist-
ino, kaj la lingvo estas ja mia ajxo!
Aliflanke, eble nia babilado povus
konduki al pli dauxra amikrilato, kiu
scias?
  Sxajnigante min aparteni al altran-
ga sociklaso, mi proksimigis mian
tutan koketarton al lia klarvide in-
tenca rifuzemo. Tamen mi sukcesis.
Ja ekzistas momentoj, kiam nur la
virinoj scipovas kiel sukcesi! Kaj
la viroj cxiam denove trompigxas!
  Sercxinte la plej tauxgan komencfra-
zon en mia enkapa angla vortaro, ka-
restone mi alparolis lin:
  "Felicxas nepo, kies avo vi estas!"
  "Dankon, mia damo!!" li respondis,
iom dubatone.
  Fiera pro la unua sukceso, mi iom
pli kuragxe demandis:
  "Cxu kostas al vi multe da penado
kaj tempo lernigi al li la anglan?"
  "Efektive jes, liaj gepatroj ne
havas suficxe da tempo por eduki lin
laux la bezonoj de la tempo. Ili vo-
las lernigi al li alian lingvon,
(tie cxi li lipgeste kaj mangeste mo-
kante aldonis) pli internacian, pli
logikan, pfff!(kaj tuj sxangxgxis sian
tonon kaj serioze dauxrigis.) En la
lernejoj ja oni ricevas nur cife-
rojn, nenian efikan edukon, ja la
angla estos, en lia tempo, universa-
la lingvo.
  Pli proksimigxante al li kaj etend-
ante mian manon, mi diris mian no-
mon, Louise-Marie Rinkipe, kaj
petis la lian jene:
  "—Kiel via permeso rajtigas min
nomi vin? Certe Afabla Avo estas
deca, tamen mi lasas gxin al li (kaj
mi kapaludis la nepon)". Al mi vi
sxajnas pli Amiko ol...."
  "Ooo, vi estas tre gxentila, mia
damo. Nuntempe mi, ... ni, ... (li
sxangxis al la franca sen ecx demandi
min, cxu mi parolas la francan) oni,
jes jes, oni, ... kiel oni traduku
Oni anglen?"
  "Ne gravas." Kaj mi tonhezite mon-
tris al li, ke li ankoraux ne diris
sian nomon.
  "Pierre-Franзois de la Feran-
diиre."
  Mi trovis la momenton bona por
dauxrigi la konversacion:
  "Eble estas konsekvenco de tro da
anglismo. Mi divenas, ke vi havis,
aux ecx ankoraux havas, decidofaran po-
stenon, cxu...."
  "Jes, jes... (li diris france kaj
iom fiere), mi estis generalo de O-
TAN, (kaj tuj poste aldonis iom tri-
statone) kvankam multaj aliaj diras
NATO...."
  "Hooo, mi jam divenis, ke vi estas
altrangulo, evidentas el via mie-
no... (kaj li gxojis kiel infano...
kaj li ekridis... kaj mi dekmilafoje
certigxis, ke cxiuj viroj amas kompli-
menton).
  Kvankam mi estis certa, ke li es-
tas emerita, tamen mi ne lasis fali
mian virinan ruzajxon:
  "General’, vi ne similas al emer-
ita viro. Cu vi ankorau laboras cxe
NATO, aux cxe la nacia armeo?"
  "Vi afablas, mia damo, sed mi vere
estas emerita. Kompreneble oni foj-
foje konsultas min pri gravaj afe-
roj+"
  "Pri lingvaj problemoj ekzemple?"
  "Nu, ne precize... tio jam estas
solvita!"
  "cxu vere? Kiel?"
  "Ni cxiuj parolas la anglan."
  "Kaj cxiuj komprenas?"
  "Verdire ne, tamen ne gravas...!
La usonaj generaloj estas tre paci-
encaj. Ili helpas la aliajn, se te-
mas pri lingvaj problemoj. Vi scias,
ke la franca lingvo estas la dua, a-
pud la angla."
  "O, mi ne sciis. Tamen temas pri
multaj aliaj landoj. cxu cxiuj konsen-
tas kaj kontentas?"
  "Ni estas militistoj, mia damo, en
la armeoj ni havas nian hierarkion.
Kontenta aux ne, oni devas obei la
superulon. Nuntempe la usonanoj es-
tas la estroj."
  "Mi ne sxatus esti duaranga."
  "Post kelkaj generacioj neniigxos
tia sento, cxar cxiuj farigxos egalaj."
  "Kaj cxiuj farigxos usonanoj?"
  La generalo ekis pensi. Kvazaux por
la unua fojo li ekpensis tiom pro-
funde. Mi kaptis la okazon kaj hel-
pis lin:
  "Se iam la usonanoj diros '"$Usono
unue". aux petos de aliaj landoj pli
kaj pli da kontribuoj?"
  "Ni havas oficialan traktaton"
(diris la generalo iom malcerta-
tone).
  "Mi rimarkas dubon en vi, kara ge-
neralo, cxu vi dubas pri la lingva
problemo aux io alia maltrankviligas
vin?"
  "Verdire, cxio+ La lingvo estas
simbolo de nia personeco, identeco,
nacieco, kulturo, povo ... jam de
longe oni hierarkie konvinkis min,
ke la angla estas la ununura solvo,
tamen ene de mi mem, mi cxiam estis
en dubo ... gxis nun, kiam vi revekis
tiun dubon.... se diri sincere, kiam
mi parolas en la franca, mi sentas
min hejme, mi fieras, mi facile kaj
flue klarigas, kion mi volas diri...
sed kiam mi parolas angle, mi subite
min trovas tia... kiel vi diris...
duaranga... sed kion fari? Estas la
kruela realeco."
  "Por sxangxi la kruelan realecon, o-
ni unue devas havi gxustan idealon,
ne gravas kiom dauros."
  "Bonvolu ne paroli pri tiaj dangxe-
raj solvoj kiel $Volapuko, $Espe-
ranto, $Interlingvao ktp, kiujn in-
ventis la germana, rusa, angla impe-
rioj."
  "Dangxeraj?+"
  "Jes+ Oni inventis ilin por povi
facile penetri en niajn militajn in-
formojn. Nia lingvo defendas
nin...."
  "Sed, general., u laux vi la angla
ne estas fremda?"
  La generalo iomete hezitis, poste,
neglektante auxdi mian demandon, mal-
lauxte respondis:
  "Mi suficxe studis tiajn artefari
tajn lingvojn. Inter ili Esperanto
estas tiom facila, ke jam ecx mia ne-
po povas iom paroli...."
  "Via nepo? Tiu cxi?"
  La generalo, denove evitante res-
pondi mian demandon, aldonis:
  "Lerninte la saman facilan lin-
gvon, cxiuj farigxos egalaj, nek eli-
to, nek serioza edukado.... Soldato
de fora lando komprenos francan aux
usonan generalon.... Mi fieras ke
nia delegacio vetois tiun dangxeran
proponon de la persa delegacio en
Ligo de Nacioj. Ankaux tiam, kiel
nun, la persoj volis konkeri la mon-
don."
   "Sed ilia lingvo estas nek Espe-
ranto nek Interlingvao+ Teorio de
komploto? Haha+"
  "Tute ne! Se ni akceptus, ni per-
dus la hegemonion de nia bela franca
lingvo."
  "cxu nun nia lingvo estas interna-
cia? Generalo kara, iom da serioza
pensado, bonvole+ Do, strebante al
la angla, nun vi batalas kontraux via
nacio."
  Nenio estas pli ofenda por patr-
iota generalo ol akuzi lin pri per-
fido+ Li tiom profunde ofendigxis, ke
li kolere demandis min:
  "Prezentu vin, sinjorino! Krom via
nomo mi scias nenion pli pri vi. Kiu
vi estas verdire?"
  Donante mian vizitkarton, mi al-
donis:
  "Prezidantino de la Pariza Espe-
ranto-Asocio...."
  Li pli kolergxgis kaj krie alvokis
sian nepon:
  "Espero, Espero, venu+ Ni iros
hejmen+ Kie restis la hundaco? Ho-
pe, hope, hophope."
  Ili foriris.
  Mi parolis kun mia hundo:
  "cxu vi vidas, Espereto? Ankaux
cxi-foje mia virina intuicio
eraris...."
                Marianne Pierquin



      memmortigo de Tanja

  "Viktor, sxi estis nur dudekjara.
Kial vi agis tiamaniere?" flustras
Milena kaj turnas sian kapon flan-
ken.
  Viktor veturigas kaj silentas.
Kion li diru? Kiel klarigi al Mile-
na? sxi ecx ne deziris auxskulti lin.
Jam du tagojn la telefono hejme ne
cxesis sonori. Viktor ne levis la
auskultilon, sed Milena levis gxin
kaj cxiam per glacia vocxo sxi diris:
"Halo."
  De la alia flanko oni pri io de-
mandis al sxi.
  "Ne. cxi tie ne logxas profesoro
Kitev", respondis sxi kaj rigardis
al Viktor, sed li senmova sidis sur
la kanapo, strabanta la televidilon.
Li kaj Milena estis kiel ombroj en
la domo, kiuj ne parolis unu kun la
alia. Matene ili atendis unu la a-
lian antaux la banejo kiel kunlogxan-
toj, kiuj ne konas unu la alian. U-
nue en la banejon eniris Milena,
kaj dum la akvo el la dusxo susuris,
Viktor sidis cxe la eta tablo sur la
teraso, trinkis kafon kaj fumis.
  La auxtuna suno provis trabori la
grizajn nubojn. La suno aperis por
sekundo kaj denove malaperis, kvazaux
gxi kasxus sin malantaux peza kurteno,
kaj neniu sciis kiom longe gxi restos
tie, cxu tutan horon, aux eble dum la
tuta tago. La cxirkauxajxo de la domoj
similis al grafikajxo. Estis prema
urba pejzagxo, pentrita grizkolore,
kaj sur gxia fono strange elstaris la
multetagxaj domoj, la nigraj arboj
kun nudaj brancxoj, la rapide trapa-
santaj tramoj. Viktor sidis cxe la
tablo, fumis kaj rigardis eksteren,
tamen foje-foje li sentis, ke li ne
observas la pejzagxon, sed lia rigar-
do fiksas ian malproksiman imagitan
punkton.
  Milena eliras el la banejo. Li
auxdas, kiel sxi malfermas la pordon
kaj eniras la cxambron. sxi surhavas
blankan molan banmantelon kun kapu-
cxo. Milena faras kelkajn pasxojn,
ekstaras cxe la vestosxranko kaj ko-
mencas sekigi sin. sxi deprenas la
kapucxon kaj per eta tuko atente sek-
igas sian nigran hararon, kiu simi-
las al nigra birda flugilo. Akvaj
gutoj rosigas sxian glatan frunton.
sxiaj brovoj estas malsekaj. sxia blua
rigardo vagas al la plafono. Milena
ne rigardas Viktoron, kiu sidas sur
la teraso, dorse al sxi. sxi kondutas
tiel, kvazaux sxi estus sola ne nur en
la cxambro, sed en la tuta domo. Post
la sekigo de la hararo kaj la viza-
gxo, Milena malrapide demetas la
banmantelon kaj jxetas gxin sur la se-
gxon. sxi restas nuda. Viktor ne ri-
gardas sxin, sed en tiu cxi momento li
sentas, kiom alloga estas sxia nuda
korpo, kiu odoras je mento. Kiom
glataj kaj rondaj estas sxiaj sxul-
troj, sxiaj mamoj, sxia ventro, sxiaj
femuroj. Viktor sentas la varmon de
sxia korpo.
  Milena sekigas sian korpon kaj
komencas vesti sin. sxi surmetas la
kalsonon, la mamzonon, la bluzon, la
jupon.... sxajnas al Viktor, ke tiun
cxi riton de la vestado sxi faras mal-
rapide kaj precize por eksciti lin.
Milena bone scias, ke ecx dorse Vi-
ktor bone sentas cxiun sxian movon.
Jam vestita sxi eliras sur la tera-
son.
  "La kafo estas preta", diras Vik-
tor, sed Milena silentas.
  sxi prenas la kafujon kaj plenigas
sian glason per kafo kaj eksidas cxe
la tablo. sxi bruligas cigaredon kaj
alrigardas la grizajn nubojn, malan-
taux kiuj kasxas sin la suno.
  Eble en tiu cxi momento sxi demandas
sin, cxu la suno aperos aux dum la tu-
ta tago gxi restos kasxita malantaux la
pezaj nuboj. Milena fortrinkas la
kafon, starigxas, iras al la spegulo
en la cxambro kaj komencas sxminki
sin. Per sxminkokrajono sxi emfazas la
profundon de siaj okuloj kaj siajn
humidajn molajn lipojn. Poste sxi
surmetas sian pluvmantelon, prenas
sian mansakon kaj eliras. sxi diras
nek "gxisrevido", nek "adiaux" kaj ecx
ne alrigardas Viktoron. Li restas
sidanta sur la teraso cxe la eta ta-
blo, rigardanta al ia malproksima
imagita punkto. Nun li eksentas la
silenton. La silento kvazaux pezas.
Jam estas tempo, ke ankaux li preparu
sin. Li eniras la banejon, banigxas,
razas sin, sed cxion li faras auxtoma-
te. Liaj pensoj vagas ien. Li ne
certas, cxu li meditas pri io aux tra
lia konscio trakuras nur apartaj
vortoj, vizagxoj, pasintaj tagoj....
  Li sentas sin elcxerpita. Li vestas
sin: cxemizo, pantalono, kravato, ja-
ko.... Li kvazaux kirasas sin en mal-
oportunaj metalaj vestoj. Li ekiras.
  Ekstere la suno sukcesis por iom
da tempo trabori la nubojn, kaj nun
gxi lumas kiel flava lanterno ie tre
alte.
  Vespere okazas la samo. Milena
antaux li revenas el la laborejo. sxi
sidas en la cxambro antaux la televid-
ilo kaj spektas la novajxojn. Viktor
malfermas la pordon kaj eniras. Li
diras: "Bonan vesperon." Sed Milena
ne respondas kaj ecx ne alrigardas
lin. Li ekstaras cxe sxi, deziras al-
paroli sxin, demandi sxin pri io. Li
devas denove klarigi al sxi, diri, ke
ne estas tiel, kiel la jxurnalistoj
skribis en la jxurnaloj kaj kiel oni
diris en la televizio. Li jam cent-
foje rakontis cxion al Milena, tamen
sxi ne auxskultas lin kaj dauxre rigar-
das lin kun malsxato kaj nauxzo.
  Li staras en la mezo de la cxambro
kiel monumento. Li ne scias kion fa-
ri. Li havas emon pri nenio, ne de-
ziras spekti televizion, nek auxskul-
ti radion, nek legi. Li alrigardas
al la tablo en la cxambro kaj rimar-
kas sur gxi jxurnalon, iun taggazeton.
gxi estas tiel metita sur la tablon,
ke li nepre rimarku gxin. Sur la unua
pagxo per grandaj literoj estis skri-
bite: "Studentino estis delogita de
profesoro kaj poste sxi mortigis
sin."
  $Viktor ne povas reteni sin kaj
diras: "Tio estas nauxza mensogo!"
  Li prenas la jxurnalon kaj dissxiras
gxin. Milena turnas la kapon kaj ri-
gardas lin malsxate. Viktor ekstaras
antaux sxi. Li deziras denove diri al
sxi, ke tio ci estas nauxza atako kon-
traux li, ke tio estas fia kalumnio,
kiun tre lerte organizis liaj kon-
trauxuloj, kiuj deziras ruinigi lian
vivon kaj neniigi lin. Eble la vorto
"deziras" ne estas preciza. Li jam
estas tute neniigita. Lia vivo estas
disbatita. Lia familio ankaux. Kio
ankoraux atendas lin? Li havas la te-
ruran senton, ke iu pusxis lin de al-
ta sxtuparo kaj nun li ruligxas sur la
sxtupoj sen halto. Neniu scias, kiom
da tempo li ruligxos tiel. La sxtuparo
estas tre alta. La sola homo, kiu
devas kompreni lin, kiu devas kredi
al li, estas Milena, lia edzino,
sed sxi ne deziras ecx alrigardi lin,
kvazaux neniam dum la tuta vivo sxi e-
stus vidinta lin.
  Viktor konatigxis kun Milena, ki-
am ambaux estis gestudentoj. Tiam ili
logxis en eta subtegmenteja logxejo,
kie vintre ili frostis kiel hundoj.
Li kaj Milena studis por la ekzame-
noj, vestitaj en manteloj kun sxaloj.
Vespere, kiam ili enlitigxis en la
mallargxa lito, ili forte brakumis u-
nu la alian por iomete varmigxi. Vi-
ktor prenis la etajn manojn de Mi-
lena, kiuj similis al frostigxintaj
paseroj, kaj varmigis ilin per sia
spiro. Tiam li kaj sxi estis kiel unu
homo, ili kvazaux havis unu komunan
koron, kiu ritme batis.
  Tiam foje Viktor malbone fartis,
havis febron, tremis kiel tremolo.
Milena kolektis cxiujn dormkovrilojn
kaj kovris lin, sed liaj dentoj daux-
re klakis pro la febro. sxi infuzis
teon, donis al li kuracilon, aspiri-
non, la solan kuracilon, kiu estis
en la logxejo. Milena iris sercxi ku-
raciston. Post dudek minutoj sxi re-
venis kun kuracisto. Viktor ne kom-
prenis, kie Milena trovis la dokto-
ron. Eble li logxas en la domo, kaj
Milena sukcesis konvinki lin veni.
La doktoro preskribis kuracilojn,
kaj Milena tuj kuris acxeti ilin.
Kiam sxi revenis, sxi dauxrigis infuzi
teon, doni al Viktor kuracilojn,
kaj dum la tuta tempo sxi sidis apud
la lito kaj karesis lian varman
sxvitantan frunton. Kaj nun sxi ne
deziras ecx rigardi lin, nek auxdi
lin.
  "cxu ni vespermangxos?" demandas Vik-
tor.
  "Mi ne estas malsata", respondas
seke Milena.
  Viktor iras en la kuirejon kaj
prenas botelon da vodko. Li versxas
iom da vodko en glason kaj eksidas
cxe la tablo. Li trinkas, sed ne ha-
vas emon trinki. Neniam li sxatis al-
koholajxon kaj neniam emis trinki so-
la. Kiam li estis kun amikoj, li
trinkis iomete, sed sola neniam. Nun
li provas trinki ankoraux unu gluton,
sed li lasas la glason kaj enrigar-
das en la fridujon. Nenio estas por
vespermangxo. cxu dum la lastaj tagoj
Milena mangxas aux ne? Li trancxas por
si panpecon, sxmiras gxin per butero
kaj metas sur la pantrancxajxon du sa-
lampecojn. Eble tio suficxas. Ankoraux
iomete li restas en la kuirejo cxe la
tablo kun netrinkita glaso, plena de
vodko. Poste li ekstaras, estingas
la lampon kaj iras en la dormcxam-
bron. Milena dormas en alia cxambro
sur la kanapo, antaux la televidilo.
Li malvestigxas kaj kusxas en la mal-
luma cxambro. Lia rigardo estas di-
rektita al la plafono. Ekstere la
stratlampoj jxetas palan citronan lu-
mon. Li ne sxatas la fenestrokurte-
nojn. Li alkutimigxis dormi cxe duon-
lumo. Milena tamen povas dormi, nur
kiam en la cxambro estas plena mallu-
mo, kaj antaux la enlitigxo sxi cxiam
diligente kaj precize tiras la du
dikajn fenestrokurtenojn.
  Viktor kusxas kaj meditas pri Ta-
nja. Li ne povas klarigi al si mem,
kiel okazis tio. Tanja estis lia
studentino, kaj sxi mortigis sin. sxi
saltis de la dekkvina etagxo de alta
domo. Oni diris, ke Tanja mortigis
sin, cxar sxi amis Viktoron. La jxurna-
loj skribis, kaj la televizio anon-
cis tion. En la tago, kiam Tanja
mortigis sin, la telefono en la domo
de Viktor ne cxesis sonori. Estis ve-
ro, ke Viktor kelkfoje renkontigxis
kun Tanja. Ja, li konsultis sxin pri
la diplomlaboro, kaj Tanja venis en
lian kabineton en la universitato
por priparoli kun li la problemojn
de la diplomlaboro.
  Viktor vekigxas. Lia kapo pezas.
Li iras en la kuirejon por prepari
kafon, sed li miras, la kafo jam es-
tas preparita. Hodiaux Milena pli
frue vekigxis kaj preparis gxin. Li
versxas kafon en la tason kaj eliras
sur la terason por trinki gxin kaj
bruligi la unuan cigaredon por tiu
cxi tago. Milena jam estas sur la
teraso. Versxajne sxi tro frue vek-
igxis. sxia hararo estas humida, do sxi
jam banis sin. Milena estas vestita
kaj preta por eliri. Viktor eksidas
silente kaj bruligas la cigaredon,
rigardas tra la fenestro. Hodiaux la
tago estas pli klara. La pezaj nuboj
jam ne estas, kaj la suno brilas.
Blovas malforta vento. Estas suna
auxtuna tago.
  "Ni devas ekiri", diras subite
Milena.
  Viktor levas la kapon kaj mire
alrigardas sxin.
  "Kien?" demandas li&.
  "Hodiaux estos la entombigo de Ta-
nja."
  Viktor rigardas Milenan stupore.
  "Vi estis sxia profesoro, kaj vi
devas cxeesti", diras Milena.
  Viktor sentas sin embarasita; li
ne scias kion respondi al Milena.
  "Mi estos kun vi", diras sxi.
  Ambaux eliras el la domo kaj eniras
la auxton. Viktor funkciigas la aux-
ton. Milena sidas apud li. Ili am-
baux rigardas al du diversaj direk-
toj, al iuj malproksimaj imagitaj
punktoj.
                    Julian Modest


      sxarkoj sxtelatakas

  Atakoj fare de sxarkoj plinombr-
igxas, precipe cxe la marbordoj de
Auxstralio kaj Florido en Usono.
Pri la rekorda jaro de atakoj en 2000
kulpas kredeble la kreskanta nombro
de turistoj elektantaj ekzotajn fe-
riojn. En tiu cxi jaro pintis la ata-
karo je 79, la plej alta cifero ek-
de la lancxo de la sliparo antaux kvar
jardekoj. Plinombrigxis atakoj en U-
sono, kun 51. Tamen pro sarkoj pe-
reis pli da homoj en auxstraliaj ma-
roj ol aliloke. En 2000 okazis tri
mortoj en Auxstralio: krome tri a-
liaj mortoj atribuigxis al la granda
blanka sxarko (Carcharodon carcha-
rias). Troveblis neniuj kadavroj,
nur restajxoj, kiuj restis tro longe
en la akvo por ekscii, cxu ili estis
mangxitaj antaux aux post morto.
  Auxstralia spertulo, Chris McDo-
nald de la Sidneja Akvario, kulpigas
troan fisxkapton pri la kreskanta nombro
de atakoj, argumentante, ke sxarkoj
nun devas cxasi sian naturan predon
cxiam pli proksime al la tero, cxefe
inter sablajxoj. Senkonteste la plej
kutima atako estas "akcidento", en
kiu nagxantoj kaj surfantoj farigxas
viktimoj. Atakoj tiaj ofte rezultas
el eraro fare de la sxarko pro malbo-
na videblo en la akvo. Oni hipote-
zas, ke sxarkoj konfuzas surfanton aux
plongxanton en kauxcxuka kombineo kun
foko aux otario. Versxajne la fisxego
tuj ekscias, ke la homo estas fremda
predo, forlasas gxin post la unua
trancxo kaj ne revenas. Vundoj tiaj
estas malgrandaj, kutime sub la ge-
nuo, kaj malofte minacas la vivon de
la viktimo.
    sxtelagresoj. - La alia speco de
atako estas "sxtelagreso". Kvankam
malpli kutimaj, ili rezultigas pli
gravajn vundojn kaj okazas en akvo
pli profunda. La sxarko komence cxir-
kauxnagxas la viktimon, antaux ol ata-
ki. Kontraste al akcidentoj, sxtelagre-
soj ripetigxas, tiel ke la vundoj
multas kaj gxenerale severas, konduk-
antaj al morto. Tiajn atakojn ofte
kauxzas nutrado (kiam plongxisto por-
tas kun si fisxon kaj tiam igxas mem
predo) aux antagonisma konduto de
nagxanto.
  Se sxarko atakas, kion fari? Piede
aux pugne batu la sxarkon, aux per fin-
gro piku gxin en la okulojn aux mal-
antau la operkulojn. Ne indas pani-
ki, malgraux la pliigxanta nombro de
atakoj: pli probablas, kiel emas di-
ri George Burgess, direktoro de la
Atak-Sliparo, ke oni estos fulme
frapita ol sxarke mangxita.
  Plej endangxerigas sxarkojn homoj,
tamen, ol inverse. Burgxonas  sxark-
kapta komerco- por provizi homan
mangxajxo-merkaton per sxark-nagxiloj.
Tiun multekostan delikatajxon "rikol-
tas" kaptistoj, kiuj malsxpare kaj
malhumane detrancxas la nagxilon kaj
rejxetas la kadavron en la ondojn.
     Kontrauxlegxa kaptado. - La nagxi-
loj estas sekigitaj kaj kuiritaj en
supo trovebla tipe en cxinaj restora-
cioj tra la mondo. Kilo da nagxiloj
kostas cxirkaux 160 usonajn dolarojn
kaj bovlo da supo povas atingi gxis
150 dolarojn. Ekzistas nenia pruvo,
ke la nagxiloj entenas ajnan poziti-
van medicinan econ. Tamen la supo
prestigxon posedas en Oriento. Aldo-
ne, la alta prezo kaj la granda po-
stulo de sxatantoj kondutas al kresko
de kontrauxlegxa kaptado en maraj re-
zervejoj kiel Galapagoj kaj Koko-
soj. Laux premgrupo $]ildAid (pro-
ksimume: helpo al sovagxaj bestoj),
cxirkaux 10-13 milionoj da sxarkoj cxiun
jaron pereas pro fikomerco simila al
bucxado de elefantoj pro eburo.
  Laux spertuloj cxe la Universitato
de Florido, kies statistikoj etend-
igxas inter la jaroj 1580 kaj 2000,
la plej dangxera sxarko estas la gran-
da blanka (Carcharodon carcharias),
kiu pereigis 348 homojn; la dua es-
tas la sxarko tigra (Galeocerdo cu-
vier), kiu oferigis 116 homojn. En
tria loko, kun 82 viktimoj en 420
jaroj, la sxarko buldoga (Carcharhi-
nus leucas). Sed, kvankam oni taksas
la grandan blankulon malica kaj kru-
ela, gxia ekzisto estas minacata, ti-
el ke en pluraj landoj gxi estas pro-
tektata: Sudafriko, Namibio, Aux-
stralio, Usono kaj Israelo.
  Lastatempaj atakoj denove montras,
ke ne necesas esti en akvoj profun-
daj por riski la vivon. Ekzemple en
Florido ludis okjarulo en gxisgenua
akvo malklara, kiam sxarko buldoga
formordis al li kruron kaj forsiris
brakon. Lian vivon savis onklo, kiu
eltiris lin el la akvo kaj tuj en-
vadis la maron por kapti per la vo-
sto sxarkon du metrojn longa kaj 90
kilogramojn peza. La beston li tre-
nis surstranden, kie gardisto gxin
pafmortigis. La onklo elfauxkigis de
la sxarko la forsxiritan brakon kaj
dum 11-hora operacio hxirurgoj redo-
nis al la knabo la brakon. La etulo
restas tamen en duon-komato.
                     $Martin $ECOTT


     Solvo de la matematika enigmo

La trovenda nombro estis 23. Plus
7 gxi ja donas 30, divideblan per
3. Plus 4 gxi donas la malparan
nombron 27 kaj oble 2 gxi donas
46, evidente finigxanta per la cife-
ro 6. Nur unu leganto, fakte legan-
tino, sendis la solvon, sed espere-
ble ne nur sxi sxatis la enigmon.
  cxi-sube estas iom pli laboriga
enigmo. Provu solvi gxin, sed ankaux
sciigu nin, xu vi deziras trovi si-
milajn cerbostimulilojn en la pagxoj
de nia revuo.

      Ciferalfabeta enigmo

  Tiu enigmo kasxas aserton de nia
majstro sxangxante cxiun literon al
nombro. cxiu litero estas cxiam montr-
ata per la sama nombro, sed tiu nom-
bro ne rilatas al gxia pozicio en la
alfabeto, sed al kiam gxi aperas en
la kasxita frazo. Do la unua litero
de tiu frazo ricevas kaj cxiam kon-
servos numeron 1; la malsama litero
aperanta kiel dua ricevos la numeron
2 ktp.. Jen ekzemplo: la vorto "ba-
lailo" farigxos 1 2 3 2 4 3 5,
cxar 1 anstatauxis la unuan literon,
_b, 2 la duan literon _a, 3c la
trian literon _l; sekvas denove 2
cxar tie estas alia _a; poste 4 por
la kvare aperanta litero _i, denove
3 por _l kaj fine 5 por _o, kiu e-
stas la kvina litero renkontata. en
la malkasxenda frazo la nombroj ape-
ros sinsekve, alterne supre kaj mal-
supre, sen interspacoj, (sed nur en la brajla teksto) tiel ke la
supra ekzemplo aperus kiel #a;c,d:e
- sed, en la enigmo, kiu kasxas tutan
frazon, la nombroj aperas kvinope,
por faciligi la kontrolon, sed sen a
jna rilato al la longeco de la trov-
endaj vortoj. Kaj fine, malgranda
helpo al kuragxuloj, kiuj riskos sian
mensan bonfarton en la solvado: la
nombro 5 cxiam kasxas la literon _n+
  1 2 2 1 3 - 4 5 6 7 8 - 7 9 5 7 3 -
10 11 10 8 g*e=c ,"b,"h, e"a,,aj
,;i.c= ac,ac,:a ?ad"a? ae,i:d ?aj.e
  Venontmonate vi eksci!!!          :::::::::::::::


     Pri nia pagxaro en interreto

 En la oktobra numero estis anoncita
la nova adreso de nia pagxaro. Mi kre-
dis, ke gxi jam funkcios, kiam niaj
membroj ricevos la paperan revuon.
  Sxajnas tamen, ke transiro de pagxaro al pagxaro
ne estas tiel bagatela kiel oni diris al
mi. Tamen mi insistas doni la novan a-
dreson, esperante ke cxi-foje, je la alveno de la pa-
pera revuo en viajn manojn, gxi efek-
tive  estos aktiva.           =red.=



       kompletigaj informoj pri esperanta ligilo
redaktoro: Pier Luigi da Costa
     via S. Maria del Giudice 2369
     IT-55100 Lucca
     Italujo
     (R.p.: dacostapl(cxe)gmail.com

komputilbrajla asisto: J. Jelinek
     Roztocka 1001
     CZ-514 01 _Jilemnice,
     Cxehxio
     (r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)
     (tel.: +420-481 543 200)

administrantino: Milena Jelinkova
     Roztocka 1001
     CZ-514 01 _Jilemnice,
     Cxehxio
     (r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)
     (tel.: +420-481 543 200)

por ricevi la revuon retposxte
  skribu al: masenkoai(cxe)mail.ru

------------------------------------

kasisto: Pier Luigi da Costa
     via di S. Maria  del Giudice 2369
     IT-55100 Lucca, Italio
     (r.p.: dacostapl(cxe)gmail.com)

banka konto
IT67C 01005 13702 0000 0000 2799
    je la nomo Da Costa Libe)
   cxe Banca Nazionale del Lavoro
   (mallonge BNL) en Lucca
uea-konto de Libe: libk-p

jarkotizo: 15 euxroj

 (la lasta numero de "Esperanta Ligilo" legeblas ankaux en la retejo
de Libe: www.libe.info)


Suslov Vjacheslav

unread,
Dec 14, 2025, 8:00:49 AM12/14/25
to esper...@googlegroups.com
          Esperanta Ligilo

Oficiala organo de la Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE)

          Numero 10     Decembro     2025


          Enhavtabelo

Pri la venontjara Ikbe:
  ne komuniko, sed alvoko.
LIBE dolore funebras.
  Ni funebras: forpasis Rob Moerbeek.
  Nekrologo: V. Rassohxin.
  Forpasis Valerij Neverov.
Ankoraux  pri Rob Moerbeek.
    de Anatolij Masenko.
    de Natalia Kasymova.
    de Nedeljka Lojxajicx kaj Gradimir Kragicx.
    de Fabrice Morandeau.
    De Nilena Jelinkova.

Literaturo:
 Ilona (rakonto).
El "japaneskasj fotoj" de Lajos Tarkony (poemoj).
Solvo de la ciferalfabeta enigmo.



      Pri la venontjara IKBE: ne komuniko, sed alvoko

  La regiono, kie ni decidis okazigi nian venontjaran IKBE trovigxas en
la valo de la rivero Adigxo, kaj la urbeto Salorno "iom malpli ol 4000
logxantoj" signas per proksima mallargxigxo de la valo la tradician
limon inter la du regionoj kie oni parolas aux la italan aux la germanan.
La tuta regiono estas bone flegata kaj en gxi ekzistas modelaj
publikaj servoj, kaj sekve floras kultura vivo, agrikulturo, turismo ktp.
  La urbeto Salorno trovigxas laux "vinvojo" ofertanta en multaj grandaj
kaj malgrandaj entreprenoj la plej bongustajn lokajn vinojn: 70-kilometra
trink-promenado, eble iom stumbla cxe sia fina parto.
  En la regionoj estas ankaux multaj aliaj diversspecaj vidindajxoj, sed,
por arangxi interesajn vizitojn oni  bezonas interesigxantojn! jam fine de
decembro ni devos informi la hotelon  pri kiom  da cxambroj ni bezonos.
Kvankam la estraro ankoraux ne decidis  pri la minimuma nombro de
aligxintoj
necesa por efektivigi la kongreson,  mi supozas ke sen almenaux dudeko da
blindaj partoprenantoj ne eblos arangxi vizitojn per luitaj veturiloj.
  Antikvuloj diris: "al sagxuloj (suficxas) malmultaj (vortoj)". Do, se
vi povas kaj intencas partopreni
aligxu tuj kaj la kongreso ne malplacxos  al vi!    (red.)


      LIBE dolore funebras

Kun granda malgxojo mi devas anonci  aux priparoli la forpason de tri
samideanoj.
pri la plej internacie konata, Rob Moerbeek, mi preferis aperigi
la nekrologon de lia samlandano Jan Bemelmans, tamen publikigante ankaux
biografiajn notojn kiuj ne por cxiuj estas facile atingeblaj. Sekvos
mesagxoj
de aliaj membroj montrantaj kiok Rob estis sxatata kaj amata. (red.)


           Ni funebras:  Forpasis Rob Moerbeek

  Nin atingis la ege malbona novajxo  ke  la 27-an de novembro forlasis
nin por cxiam Robert (Rob) Moerbeek. Li naskigxis la 1-an de majo
1930 en la nederlanda urbo Haarlem, kaj forpasis la 27-an de novembro
2025 en Beverwijk. cxiujn donitajxojn pri la vivo, agado kaj meritoj
de Rob vi povas legi en la Esperantlingva Vikipedio. En tiu cxi nekrologo
mi preferus skizi lin kiel li restos en mia memoro.
  Mi konatigxis kun Rob en 1986,  kiam mi unuafoje partoprenis en
Semajnfino de Nederlanda Societo de Blindaj kaj Malfortevidantaj
Esperantistoj
(NoSoBE). Tiu unua renkontigxo kun Rob estis tuj vere agrabla.
Li estis tre malfermkaraktera kaj afabla, ege helpema kaj cxiam preta
por sxerco. En la dauxro de la multaj jaroj dum kiuj mi havis kontakton
kun li tiu bildo ne sxangxigxis. Rob vere estis esperantisto en koro kaj
animo.
Ne mirige; li ja dum 32 jaroj profesie laboris en la Centra Oficejo de
UEA. Krome li estis privatdocento
cxe la Universitato de Amsterdam inter 1978 kaj 1998.
  La lingvo Esperanto ne nur profesie estis enorma insigo por Rob. En sia
libera tempo li dauxre aktivis en kaj por multaj organizajxoj de la
Esperantomovado. Inter ili estis certe  NoSobeNoSoBE kaj LIBE. Ankaux,
inter multaj aliaj, en ILEI (instruistoj), TADEN (nefumantoj) kaj
Esperanto Nederlando li Dauxre multege aktivis.
  Rob tre ofte povis esti trovita  en la akompano de nia famkonata
karulino
Nora Moerbeek-Bartels. Li ecx estis sxia edzo gxis sxia forpaso en
1998.
  Fari longajn vojagxojn estis io tute normala por Rob. Mi plurfoje
renkontis lin en multaj arangxoj de NoSoBE, LIBE kaj UEA. Ne gravis
kiuloke en la mondo ili okazis, Rob estis partoprenanto. Ankaux cxi-jare
li partoprenis plurajn E-oarangxojn  en cxehxio. En cxiuj tiuj arangxoj li
sxajnis esti preskaux neapartigebla de  sia sako, kiu estis dauxre plena
je cxiaj paperetoj kun notoj kaj folioj
kun cxiaj tekstoj, mane skribitaj aux printitaj.
  Pro sia plurjardeka fervora agado en kaj por la esperantomovado kaj
en la
porblindula kampo Rob ricevis plurajn honorigajn distingojn.
En Nederlando li ricevis nome de la regxo la titolon Kavaliro en la Ordeno
de Oranje-Nassau. Li estis Honora Membro de UEA kaj de ILEI. Krome
li estis portanto de Premio Degucxi. Sed lia modesteco neniam permesis
ke li frapis sian bruston fiere montrante sian sekvan distingon.
  La 4-an de decembro 2025 la korpo  de Rob estis en silento kremaciita.
Rob restos en cxies memoro por cxiam.
                    Jan Bemelmans



        Nekrologo: V. Rassohxin

  Kun bedauxro mi konstatas lastatempe, ke pli kaj pli mallargxigxas
rondo de miaj plej intimaj geamikoj. Kaj jen lauxvica doloriga perdo:
Vladimir Rassohxin (4-6-1938 -6-12-2025).
  La funebra informo des pli kortusxis min, cxar nia amikeco estis per
nenio grava makulita dum la tuta vivo. Ambaux ni naskigxis en Stavropola
teritorio (Rusio), kune kreskis en sama blindullernejo en Kislovodsko,
en sama Stavropola pedagogia instituto ni studis kaj igxis instruistoj
pri matematiko.
  Ne, tute ne glate fluis la plua vivo de Vladimir. Li, sudano,
ekkuragxis komenci sian profesian laboron
en malvarma Komi-respubliko, kie li felicxe trovis sian sindoneman
vivkunulinon
Vera. Poste ili duope instruis en Kirov-regiono kaj fine
por cxiam revenis en sudan urbon Armavir.
Tie ili travivis teruran sortobaton en 1989: ilia filo Vjacxeslav,
amata kaj bone edukita, tragike pereis, plenumante kontrolan aviadilflugon
super Armavir. La pereo vere  estis heroeca, cxar la filo rajtis sin
katapulti,
sed ne faris tion por eviti la neeviteblajn amasdamagxojn en la urbo.
  La gepatroj stoike eltenis la malfelicxon kaj dauxrigis socian
aktivadon,
des pli ke ambaux ili estis fervoraj esperantistoj.
Dum 80-aj jaroj de la pasinta jarcento gxuste Rassohxin akcelis
plivigligon de Esperantomovado en
sia Krasnodara teritorio, ecx oficialigis gxin tiomgrade, ke la regiona
blindulasocio financis partoprenon  de la esperantistoj en renkontigxoj,
seminarioj
kaj tendaroj, kiuj tiutempe abundis en diversaj urboj de Sovetunio.
  La favora subtenado, bedauxrinde, cxesis post la disfalo de Sovetunio.
tial en 1993 Vladimir fondis la regionan Esperantoasocion ANEKO,
kiu poste prosperis multajn jarojn. Dank. al efika entreprena agado kaj
subvencioj de diversaj bonfaraj fondusoj,
membroj de ANEKO partoprenis en ses IKBE-oj. Dum ok jaroj oni
sukcese  aperigadis la sonrevuon "Vocxo de amikeco", kiun gxuis ankaux
eksterlandaj auxskultantoj.
  En 2001 helpe de Soros-fonduso  en Armavir okazis arta festivalo
por Norda Kauxkazio, kiun partoprenis preskaux 500 nevidantoj el 9
regionoj. Do, ne nur e-istoj, multaj aliaj homoj gardos helan memoron
pri nia kara Vladimir Rassohxxin,  cxiam agema sed tre modesta kaj
bonkora homo.
                       A. Masenko.


     Forpasis Valerij Neverov

  La 28-an de novembro post longa grava malsano en la urbo Bijsk
)Rusio) forpasis 76-jara Valerij Neverov. Naskigxloko de Valerij
estas la insulo Sahal in. La Denaske blinda knabo auxskultis la flustron
de maraj ondoj, promenante kune kun la frato laux bordo de la Japana maro.
En la gepatra domo li unuan fojon auxdis muzikon, kiu akompanis lin
tra la tuta vivo. Komence temis pri kantoj, sonigitaj per muzikaparato.
Poste la patro akiris bajanon. Auxskultante bajanludadon dde la patro
Valerij decidis, ke li nepre ekposedos la muzikilon. Post kelkjara
lernado en porblindula lernejo li igxs la plej bona bajanisto inter la
lernantoj de tiu lernejo. Post la lernejo Valerij sukcese ekzamenigxis
kaj eniris la porblindulan muzikkolegion en urbo Kursk, kie oni
konsideris lin bona muzikisto.
  Dum multaj jaroj Valerij sukcese  gvidis amatorajn kolektivojn en
diversaj entreprenoj de tutrusia blindulorganizajxo. Pro sia laboro li r
icevis multajn honorajn diplomojn.
  Iom post iom la auxdpovo de la muzikisto malfortigxis. Tiel li estis
devigita lasi sian sxatatan laboron.
Tamen Valerij dauxrigis aktivan vivon. Li sxakludis pertelefone,
ekposedis la lingvon internacian kaj
partoprenis en la rubriko "Enigmoj kaj problemoj". Valerij akiris
komputilon kaj igxis ne nur bona komputiluzanto, sed ankaux ecx
programisto.
  Malgraux cxiuj malfelicxoj li estis trankvila, helpema kaj komunikema.
Bona memoro pri Valerij por cxiam restos cxe tiuj, kiu konis lin.
  Ripozu en paco, kara amiko!
                Galina Lukjanenko.


       Ankoraux pri Rob Moerbeek

     De Anatolij Masenko
  Kara amiko,
nova nerifarebla perdo trafis nin - nia kara Rob forpasis. La evento
eble ne estas neatendita, sed gxi ege  cxagrenigis min, cxar ne nur ni
multajn jarojn bone kunlaboris, renkontigxis dum la kongresoj,
gxuis reciprokan simpation. Certe, li meritas  decan nekrologon, kiun,
bedauxrinde,
mi ne kapablas verki. Sed mi tre petas, ke verku gxuste vi, kaj cxi-sube
mi sendas al vi la bezonatan materialon. Plej amike via.
  Robert Moerbeek (1-5-1936 - 28-112025, Nederlando), honora
membro de UEA kaj de LIBE, Dum 32 jaroj li laboris kiel oficisto de
UEA. Post emeritigxo en 2001 li laboris volontule en la Centra Oficejo,
fervore agadis por handikapuloj, precipe blinduloj,
ekde 2001 li estis sencxesa reprezentanto de LIBE en la UEA-komitato.
Dum kelkaj IKBE-oj Rob zorge organizis la lingvajn ekzamenojn por la
partoprenintoj.
Longjare li estris la libroservon de LIBE kaj en sia domo
gastigis la LIBE-bibliotekon, kiun li en 2014 transdonis al la Kultura
Centro Herzberg.
Ni neniam forgesos tiun tre helpeman kaj amikeman homon.

     De Natalia Kasymova
  Karaj amikoj! Tiuj el ni, kiuj persone konis Rob, scias, kiel bone
li rilatis al blinduloj. Li havis titolon "Honora membro de UEA",
ricevis Regxan ordenon de Oranje- Nassau. Post sia emeritigxo li tamen
dum multaj jaroj laboris en centra oficejo de UEA kiel volontulo. Li
reprezentis Libe cxe UEA. Eblas longe rakonti pri liaj aktivajxoj kaj
meritoj. Ili estas tre multnombraj.Sed nun mi volas skribi pri li kiel
pri la amiko de blinduloj. Mi konatigxis kun li kaj lia edzino Nora en
la jaro 1994 dum la Ikbe en Kislovodsk (Rusio). Kaj ekde tiam
komencigxis nia multjara amikeco. Mi kelkfoje vizitis ilian gastaman domon
en Nederlando. Dum multaj universalaj kongresoj li helpis min cxiam,
kiam li renkontis min.
En Israelo, kiam UEA postulis nepran akompananton por ni, li afable
konsentis
tion fari "oficiale", kvankam li tute libervole helpis min cxiam.
Li estis vere tre elstara homo, tre bonkora, tre helpema. Nur dank. al li
kaj Nora mi povis partopreni mian unuan eksterlandan universalan kongreson
1995 en Finnlando. Mi povus ankoraux multe rakonti pri li. Certe
nun Nosobe perdis tre gravan membron. Mi plenkore esprimas mian kondolencon
al nosobeanoj kaj al parencoj de Rob. Tiujn homojn ni neniam rajtas
forgesi.
  Nia kara amiko, vi por cxiam restos en la koro kaj memoro de blindaj
esperantistoj. Ripozu en paco!

     De Nedeljka Lojxajicx kaj Gradimir Kragicx
  Forpasis Rob Moerbeek (1936- 2025), Honora Membro de UEA:
vivo por Esperanto kaj paco.
  "Tre speciala, tre ordinara, simple tre speciala homo forpasis", k
omunikis la familio de Rob Moerbeek, al kiu post ricxa kaj plena
vivo ni devas adiauxi.
  Robert Moerbeek (naskigxinta en Haarlem la 1-an de majo 1936)
forpasis en Beverjxijk la 27-an de novembro 2025.
La Esperanto-movado estas profunde dankema al li pro tuta vivo
dedicxita al Esperanto kaj Paco.
  Rob Moerbeek estis ekde 2011 honora membro de UEA. Ekde julio
1969 li laboris en la Centra Oficejo (CO). Li formale emeritigxis
post 32-jara laborado la 27-an de aprilo 2001, sed neniam cxesis labori
por la Asocio: post la emeritigxo li farigxis konstanta volontulo.
Inter liaj plej konataj taskoj estis la provlegado kaj lingva reviziado
de la eldonajxoj de la Asocio, inkluzive de la revuoj Esperanto kaj
Kontakto. Krome li prizorgis la ekspedofakon de la CO, la Arkivon de
UEA kaj la Bibliotekon Hector Hodler (BHH), al kiu li kontribuis
ankaux post la transdono de BHH al la Pola Nacia Biblioteko, cxefe
per kontrolado de sendendaj novaj titoloj el Roterdamo al Varsovio.
  Rob estis latinisto laux eduko, magistro, kaj ankaux instruis
Esperanton kiel
privata docento en la Universitato de Amsterdamo dum 20 jaroj ekde 1978.
Pri instruado kaj ekzamenoj li okupigxis ankaux en la nederlanda
movado. En la jaro 2000 la Estraro de UEA aljugxis al li la Premion
Degucxi pro lia longtempa agado por esperantistoj en financaj bezonoj
kaj por
handikapitoj, precipe blinduloj, laboro farita dum multaj jaroj kune
kun la edzino Nora, forpasinta en 1998 kaj konata aktivulo de la
blindula Esperanto-movado. Rob mem secxese aktivis en Ligo Internacia de
Blindaj Esperantistoj (LIBE) kaj ties nederlanda sekcio. Por LIBE li e
s-tis ekde 2001 Komitatano A de
UEA.
Fervora pledanto por sana vivado, li en la lastaj jardekoj ankaux
estis kunorganizanto de Tutmonda Asocio de Esperantistaj Nefumantoj
(TADEN).
  Pluraj aliaj eldonajxoj - kiel Monato, Internacia Pedagogia Revuo
(IPR), Scienca Revuo, Fen-x (de  Esperanto Nederland", Esperantista
Vegetarano,
La Kontakto (de la nederlanda LIBE-sekcio) - gxuis lian provlegadon.
Inter lastatempaj libroj de li provlegitaj estas titoloj de la S
erio Oriento-Okcidento - kiel "Antologia skizo de la persa literaturo"
(n-ro 58)
kaj "La libro de la mil kaj unu noktoj" (n-ro 63) -
krom la libroj de la Internacia Kongresa Universitato kaj eldonajxoj de
Unesko en Esperanto.
  Li ankaux partoprenis en cxiuj lastaj Universalaj Kongresoj. Li
konstante donacis al UEA por pluraj
fondajxoj, inter ili Fondajxo Canuto, kaj ankaux estis ano de Societo
Zamenhof kaj Alianco 365.
  En 2018 Rob ricevis la nederlandan Regxan Ordenon de Oranje-Nassau.
La urbestro de la urbo en kiu Rob Moerbeek logxis, Beverjxijk,
tiam speciale venis al Roterdamo por enmanigi la ordenon kaj gratuli
la samurbanon dum la Malferma Tago  de UEA de la 28-a de aprilo 2018
(de kio estas video-registro: https:.
www.youtube.com\]atch?v)2viNCD#b
sn]g). Rob farigxis kavaliro de la
ordeno pro siaj grandegaj meritoj
por la Esperanto-movado en Nederlando
kaj tutmonde. Li ankaux estis nelacigebla pacisto kaj mondfederisto kaj
enplektigxis en agadoj por subteno al vakcinado, al la nutradprogramoj de
UN kaj al aliaj porpacaj agadoj.
  Li restos neforgesebla amiko, ekzemplo de legxero kaj espero pri nia 
mondo.
La Esperanto-movado lin honoru kaj eterne memoru.
  Noto: Adreso por korespondi kun la familio estas
Pimpelmeesstraat 15,1826 KR Alkmaar, Nederlando (aux
tra UEA).
  UEA kondolencas la familion kaj cxiujn liajn amikojn, kiuj estis multaj.

     De Fabrice Morandeau
  Por tiuj kiuj esperantigxis antaux  mallonga tempo, Rob estis ankaux la
vidvo de Nora, blindulino kiu estis figuro de LIBE.
  Li estis vere tre klera kaj afabla homo. malgxoje.

     De Milena Jelinkova
  Ni konatigxis kun li en Prago dum UK 1996 cxe la internaciaj ekzamenoj.
Kaj cxe la fino de la kongreso ni ecx havis okazon helpi lin, cxar li
demandis nin, kiel atingi la flughavenon. Ni tiam havis liberan tempon,
do ni povis akompani lin kaj helpi al li porti iom el liaj valizoj.
  En la tramo ni babilis kaj li rakontis al ni plurajn sxxercajn
eventojn el sia vivo.
Ridante li ankaux diris al ni, ke multfoje okazis, ke forlasinte iun
hotelon,
li poste trovis en sia posxo la sxlosilon de la hotelcxambro.
Kaj nova rido pro la homa forgesemo....
  Fine ni atingis la flughavenon, do necesis adiauxi.
  "Bonan vojagxon! Fartu bone! gxis la revido!...."
  Sed imagu! Li pusxis la manon en la posxon kaj kion li trovis tie? -
la sxlosilon de la praga hotelo.
Nova rido-serio de ni cxiuj... poste peto al ni redoni la sxlosilon al la
hotelo. Ni kompreneble promesis kaj faris tion bonvole.
Rob estis tiel gaja, agrabla, bonkora. La rememoro pri li restas
cxiam hela, brila.... Dankon, Rob!


          Literaturo

          Ilona

  Viktor ofte songxis unu saman songxon. Kompreneble ne cxiun semajnon,
sed du aux tri fojojn monate, aux po ses monatojn foje. Matene, kiam li
vekigxis, li estis felicxa, ke li spertis tiun cxi songxon. Li certis,
ke post cxi songxo io bona okazos al li. Li starigxis de la lito ridante
kaj sciis, ke la tago estos hela kaj neordinara. Kompreneble nenio
neordinara okazis, sed Viktor estis gxoja, ke denove li songxis sian
sxatatan songxon.
Iam li forgesis pri la songxo, sed pasis tempo, kaj denove li
songxis gxin.
  La songxo komencigxis rutine. Unue Viktor vidis sxin en grandega
nekonata stacidomo, kie estis multaj h
omoj, kiuj versxajne veturos aux alvenis. Viktor vagis en la stacidomo
tien kaj reen, kvazaux li sercxus iun.
En la unua momento li ne sciis, kiun gxuste li sercxas, sed poste
rememoris, ke li sercxas knabinon,
ne tre altan, kun nigra jupo kaj nigra mantelo, tre mallonga, simila al
jako.
La knabino havis nigran hararon, kaj sxiaj okuloj brilis kiel kasxtanoj.
  Viktor vagis inter la homoj, inter valizoj kaj sakoj, kaj sercxis la
knabinon. Li ne sciis sxian nomon, nek de kie sxi estas, nek kial sxi
trovigxas en la stacidomo, sed li certis, ke sxi estas ie cxi tie, inter
la multaj homoj, kaj neatendite, subite li vidos sxin en la tumulto, kaj
tuj li rekonos sxin. Li nepre trovos sxin. Li bone sciis tion kaj dauxre
sercxis sxin.
  Viktor vekigxis, ne trovinte la knabinon, sed li estis gxoja kaj
kontenta,
ke denove li songxis tiun cxi songxon kaj denove en la songxo li
sercxis la neordinaran belan kaj enigman knabinon en la nekonata kaj
brua stacidomo.
  Viktor tre bone sciis, kial li songxas tiun cxi songxon.
Li ne bezonis decxifri gxin kaj ne demandis sin,
kion sugestas al li la songxo.
La songxo nur memorigis al Viktor okazintajxon de antaux tre longa tempo,

kiam li estis studento, dum la foraj jaroj de la juneco, plenaj je
aventuroj.
Tiam Viktor ludis gitaron en studenta jxazbando, kaj en junio la
bando devis partopreni en muzikfestivalo en la urbo Berlino, Germanio.
La bando forveturis, sed Viktor devis veturi du tagojn pli malfrue, cxar
li havis ekzamenon en la
universitato. Tiam, antaux jaroj, oni kutime veturis per vagonaro.
Nur la homoj, kiuj havis pli da mono, povis permesi al si veturi per
aviadilo,
sed la studentoj veturis per vagonaro.
  La veturado komencigxis bone. En la Sofia stacidomo Viktor eniris en
la vagonaron,
trovis la kupeon, en kiu estis lia rezervita loko,
sidigxis kaj komencis trafoliumi iun jxurnalon.
Lia pakajxo ne estis granda: nur valizo kaj gitaro.
  La vagonaro devis trapasi Rumanion, Hungarion, cxehxion.
En Rumanio pluraj homoj veturis per tiu cxi vagonaro. En la kupeo oni
parolis
diversajn lingvojn: bulgare, rumane, hungare.
Viktor sidis en la angulo, cxe la fenestro, kaj silentis.
De la longa veturado li estis laca, kaj antaux Budapesxto li nesenteble
ekdormis.
Versxajne lia dormo estis profunda, cxar li eksentis, ke iu forte skuas
lian sxultron kaj provas
veki lin. Viktor malfermis la okulojn kaj vidis viron en uniformo.
La viro diris ion al li en nekonata kaj nekomprenebla lingvo. Post kelkaj
sekundoj Viktor divenis, ke la viro estas konduktoro, kiu parolas
hungare kaj versxajne petas de li
la veturbileton por kontrolo. Viktor prenis la jakon, kiu pendis sur la
hoko, kaj enigis manon en la posxon por elpreni la bileton, sed tuj li
stuporigxis, sentante glacian sxviton.
La posxo estis malplena, kaj la bileto ne estis en gxi.
Mankis la vojagxpasporto kaj la monujo. Viktor saltis ekscitita kaj
detale trasercxis
cxiujn posxojn de la jako, sed ili estis tute malplenaj.
Li restis staranta en la kupeo, senmova, kvazaux fulmo estus trafinta lin.
Li rigardis al la pakajxbreto kaj konsternite rimarkis, ke lia valizo
kaj gitaro
same mankas. Per freneza rigardo li cxirkauxrigardis. En la kupeo sidis
nur viro kaj virino. Viktor memoris, ke antaux lia ekdormo en la kupeo
estis du junuloj, kiuj versxajne delonge forlasis la vagonaron kun
liaj valizo kaj gitaro kaj cxio, kio estis en liaj posxoj.
  Per gestoj kaj per mienoj Viktor provis klarigi al la hungara
konduktoro, ke oni prirabis lin
kaj nun li havas nek bileton, nek pasporton, nek monon.
La konduktoro versxajne bone komprenis lin de liaj tragikaj mienoj,
gestoj kaj larmoplenaj okuloj.
La konduktoro klarigis al Viktor, ke li devas eltrajnigxi cxe la
Budapesxta stacidomo
kaj tie iel trovi solvon de la problemo, cxar sen bileto kaj sen
pasporto li ne povas
dauxrigi la veturadon al Germanio.

Tio estis la sola eblo.
  Terurita, senespera kaj kolera Viktor desupris cxe la Budapesxta
stacidomo kaj restis sur la kajo, gxis la vagonaro ekiris kaj malaperis
en la foro.
Estis la deka horo vespere kaj Viktor ne sciis kion fari.
Por li la hungara lingvo sonis kiel nekomprenebla kaj mistera magiparolo.
Al neniu li povis klarigi, kiu li estas kaj kio okazis al li.
Neniu povis kompreni lin. De la stacidoma lauxtparolilo melodia ina vocxo
konstante informis la vojagxantojn, kiu vagonaro ekveturas kaj kien kaj
kiu vagonaro alvenas kaj de kie, sed Viktor ecx vorton ne komprenis.
Unuan fojon en sia vivo li estis en Hungario, en Budapesxto,
kaj gxis nun li ecx ne interesigxis, cxu en Budapesxto estas bulgara
ambasado,
kie gxi estas kaj kiel li povas trovi gxin por arangxi sian revenon al
Bulgario.
  Li staris sur la kajo, gapante al la reloj, kiuj brilis kiel senfinaj
gitaraj kordoj. cxio, kion li imagis kaj revis pri la jxazfestivalo en
Berlino, subite ruinigxis, ekkrevis kiel sapa veziko. Jam estis klare,
ke li vidos nek Germanion, nek Berlinon, sed ankoraux li ne sciis,
kiel li sukcesos reveni en Bulgarion. Li sentis sin kvazaux en dezerto,
kaj versxajne li povus pli facile eliri el sabla dezerto ol el tiu cxi
grandega Budapesxta stacidomo.
  Li estis cxagrenita, ke oni prirabis lin. Li restis sen mono, sen
pasporto, sed pli forte doloris lin la sxtelo de la gitaro. gxi estis
nova, elektra, multekosta gitaro el Britio. Lia patro tre malfacile
sukcesis acxeti gxin. Similaj gitaroj ne estis acxeteblaj en Bulgario. Lia
patro petis sian amikon, kiu estis diplomato en Britio, kaj li tie
acxetis gxin. Por Viktor la gitaro estis kiel viva estajxo, pli kara ol
frato aux fratino. Li tre sxatis gxin, kaj nun li suferis pri gxi kiel pri
la perdo de proksima homo. Li neniam plu vidos sian gitaron, kaj neniam
plu li havos alian tian gitaron.
  La kajo igxis senhoma, Viktor devis eniri la atendejon de la stacidomo
kaj atendi tie gxis mateno. Li provis trankviligi sin per la vortoj, ke
la mateno estos pli prudenta
ol la nokto, sed li tute ne certis, ke tiu cxi proverbo helpos lin.
Li eniris la grandegan atendejon kaj sidigxis sur unu el la benkoj.
En la atendejo videblis multe da homoj. En la angulo kusxis kelkaj
gejunuloj sur
gumaj matracoj. Eble estis junulara grupo, kiu devis atendi frumatenan
vagonaron. Viktor sidis sur la malmola ligna benko kaj gapis sencele.
La montriloj de la granda murhorlogxo apenaux movigxis.
Viktor jam estis malsata kaj dormema. Eble tiu cxi nokto estos por li
senfina.
Li rimarkis, ke kontraux li sur la benko sidas junulino, eble du aux tri
jarojn pli agxa ol li.
Sxi havis nigran hararon kaj brilajn okulojn. Sxi sidis sola, kaj por
Viktor ne estis
malfacile konjekti, ke sxi estas el tiuj virinoj, kiuj diskrete promenas
en la stacidomoj kaj sercxas virojn por unu nokto.
Li provis ne rigardi sxin, por ke sxi ne opiniu, ke li deziras utiligi
sxiajn servojn.
  Sxi ne estis tre bela, sed sxiaj cxarmaj okuloj forte allogis. Eble
sxi estis dudekdu- aux dudektri-jara kun
sukoplenaj lipoj, similaj al cxerizoj, kaj sxi havis delikatajn brovojn,
kaj en sxiaj malhelaj okuloj ludis pasiaj briloj.
Sxiaj vestoj aspektis modestaj kaj ordinaraj. Versxajne sxi estis tiel
vestita, por ke
sxi ne diferencu de aliaj junulinoj.
Sxi surhavis nigran jupon, helbluan bluzon kaj nigran mantelon, kiu ne
estis butonumita. Sub la bluzo sxiaj mamoj aspektis malmolaj kiel
maturaj persikoj.
Sxia kolo estis blanka kiel lakto. Viktor provis ne rigardi sxin, tamen
de tempo al tempo li rapide
alrigardis sxin. La junulino sidis sur la benko kaj sxajnigis, ke sxi
ne rimarkas la homojn cxirkaux si, sed foje-foje sxi ekridetis al iu el
la viroj,
kiuj pasis preter sxi.
Viktor opiniis, ke sxi ne rimarkas lin, sed subite li kvazaux rigidigxs.
La junulino ekstaris de la benko kaj proksimigxis al li, ridante afable.
La junulino sidigxis cxe Viktor kaj diris al li "Saluton" angle.
Viktor provis germanlingve klarigi al sxi, ke li ne bezonas virinon.
Poste li diris, ke li estas bulgaro kaj ne parolas hungare.
Je lia granda surprizo la junulino respondis al li germane:
  "Jes, mi vidas, ke vi estas fremdlandano, tamen mi ne supozis, ke vi
estas bulgaro. Neniam mi parolis kun bulgaro. Kial vi estas cxi tie, en la
stacidomo nokte?"
  Viktor klarigis al sxi, ke li estas studento kaj veturis al Germanio,
sed en la vagonaro oni prirabis lin kaj nun li estas sen mono, sen
pasporto, sen valizo kaj gitaro. N
un li atendas la tagigxon, kaj li provos trovi la bulgaran ambasadon.
Sxajne sxi bone komprenis lin, tamen ne dank. al lia fusxa germana lingvo,
sed de liaj kompatindaj mienoj kaj aspekto.
  "Ne maltrankviligxu", diris sxi gaje. "cxio estos en ordo. Mi helpos
vin.
Kiam tagigxos, mi akompanos vin al la bulgara ambasado."
  "Cxu vi helpos min?" demandis Viktor embarasite, kaj tuj li konstatis,
ke la demando eksonis tre stulte.
  "Kial ne? Iu devas helpi vin. Sola vi ne povas orientigxi en Budapesxto.
La urbo estas granda."
  Tion sxi diris tiel firme, ke Viktor nenion povis aldoni.
  "Eble vi estas malsata?" demandis sxi.
  "Ne", respondis Viktor rapide, kvankam li vere estis tre malsata.
  "Kial ne? Vi sidas cxi tie kiel sxtonigita jam pli ol unu horon kaj
duonon.
Dum tiu cxi tempo mi certe mortus pro malsato. Venu kun mi."
  sxi starigxis kaj kaptis lian manon.
Viktor eksentis sxian molan varman manplaton, kaj lia koro ektremis pro
emocio.
Nevole li ekdeziris pli forte teni sxian manon. Li alrigardis sxiajn
fingrojn.
Ili estis longaj, maldikaj kaj fajnecaj kiel fingroj de violonludistino.
Sur sxiaj etaj ungoj estis perlamotkolora lako.
Sxi gvidis lin al alia flanko de la atendejo. Ili haltis antaux kiosko,
kaj sxi mendis sandvicxon kun senalkoola trinkajxo.
Viktor vere estis tre malsata kaj tuj komencis mangxi la sandvicxon.
Sxi rigardis lin mangxi, kaj versxajne kasxe sxi ridetis al li.
  "Kiel vi nomigxas?" demandis sxi.
  "Viktor. Kaj vi?"
  "Ilona."
  Eble sxia nomo ne estis Ilona, tamen por Viktor tute egalis, cxu sxi
nomigxas Ilona aux iel alie.
  "cxu vi deziras trarigardi la noktan Budapesxton?" demandis Ilona.
  Dum sekundoj Viktor hezitis, sed li pripensis, ke nenio pli
malagrabla povas okazi al li
ol tio, kio okazis en la vagonaro. Li havis nek pasporton,
nek monon. Oni povis nenion plu sxteli de li.
Dum tiu cxi tago al li okazis suficxe da malbonajxoj,
kaj eble nenio pli malbona okazos. Li scivolis, kion montros al li Ilona.
  "Jes", respondis Viktor.
  Sxi denove manprenis lin, kaj ili ekiris al la elirejo de la stacidomo.
Eble li ne havos alian eblon trarigardi Budapesxton, meditis Viktor.
Versxajne Ilona decidis cxi nokton ne sercxi virojn, sed dedicxi
gxin al li,
kaj Viktor ne povis klarigi al si mem tiun cxi sxian subitan decidon,
sed iam homaj agoj estas strangaj kaj nekompreneblaj.
Ofte en la homaj agoj ne estas logiko kaj konsekvenco. Vane oni sercxas
logikan
klarigon kaj provas diveni, kial la homoj agas tiel aux alie.
  La nokta Budapesxto estis fabela. Kiam ili eliris el la stacidomo,
Viktor kvazaux enpasxis en alian miraklan mondon.
La largxaj kaj senhomaj stratoj estis forte lumigitaj.
La konstruajxoj, silentaj kaj imponaj, similis al kasteloj, ornamitaj
per skulptajxoj. La domoj estis diversaj laux la arkitekturo, kvar- aux
kvin-etagxaj, belaspektaj.
Man-en-mane Ilona kaj Viktor iris al Danubo.

Ili haltis cxe la bordo. La granda rivero fluis malrapide. En la nokta
mallumo gxi similis al glata veluro,
kaj en gxi respeguligxis la lumoj de la urbo.
La pontoj pendis kiel girlandoj.
Ilona kaj Viktor ekstaris cxe granda ponto kun du sxtonaj leonoj.
  "Tiu cxi estas la cxena ponto", diris Ilona.
  Sur la alia bordo videblis monteto, sur kiu estis blankaj turoj,
same bone lumigitaj. Cxio estis fabela.
Al Viktor sxajnis, ke li promenadas en la plej bela urbo de la
mondo. Li forgesis la prirabon, la timon kaj la maltrankvilon.
cxe li staris nekonata bela junulino, kiu donacis al li karan travivajxon.
En si mem Viktor ripetis sxian neordinaran nomon "Ilona, Ilona".
  Ili transpasis la ponton kaj ekiris sur la alia bordo, de kie
komencigxis la monteto.
Kvazaux nur ili estus en la granda, silenta kaj dormanta urbo.
Ili iris supren al la pinto de la monteto,
kaj Viktor jam deziris, ke tiu cxi nokto  ne finigxu,
ke la suno ne aperu kaj li restu kun Ilona por cxiam.
Li deziris dauxre senti sxian molan varman manplaton, sxiajn longajn
tenerajn fingrojn.
De tempo al tempo sxi klarigis al li germane, kie ili estas, kiel
nomigxas la konstruajxoj, preter kiuj ili pasas, sed li ne auxskultis sxin.
Pli grave estis, ke sxi iras apud li kaj li auxdas sxian melodian karan
vocxon.
Ili ekiris sur pado inter altaj arboj al la pinto de la monteto,
al la blankaj turoj. Kiam ili ekstaris sur la turoj, komencis tagigxi.
Estis iom malvarme de la matena vento. Oriente la horizonto igxis
rozkolora. La suno malrapide levigxis kaj lumigis ilin, starantajn sur la
blankaj turoj. De tie bone videblis preskaux la tuta urbo. Sur la alia
bordo de Danubo estis majesta konstruajxo, kaj Ilona diris:
  "Tio estas la parlamentejo."
  Iom malantaux gxi estis la kupolo de granda katedralo.
  "Tio estas la baziliko "Sankta Stefano”.
  Ili ekiris al la urbo.
  "Ni iru al la bulgara ambasado" diris Ilona.
  Viktor iris malrapide. Li sciis, ke tiuj cxi estas la lastaj minutoj
kun Ilona. Neniam plu li vidos sxin.
  Antaux la ambasado ili disigxis.
Estis superflue demandi sxin pri sxia adreso. Certe sxi ne diros gxin aux
eble afable evitos la demandon.
  Multaj jaroj pasis de tiam. Matene, kiam Viktor vekigxis post la bela
songxo,
li ne deziris kalkuli, antaux kiom da jaroj li renkontis Ilonan.
Li dauxre sercxis sxin en la songxoj, kaj cxiam sxajnis al li, ke, se
li iros denove al Budapesxto, li trovos sxin tie, en la atendejo de la
stacidomo sur la sama benko,
kie la unuan fojon li vidis sxin, kiam li estis studento.
                    Julian Modest


     El "japaneskaj fotoj"   de Lajos Tarkony

          La monto
  En valo varma
la svarma vivo bolas.
Super cxi sxauxmo'@ pasema la eterna
senmov' de l' monto solas.

          La pino
  La altan pinon
ne fleksas sxtormo murda,
nek jugx' de l'jaroj.
cxe gxia pied' mi sidas
kun mia vivo kurta.

          La luno
  En la arbaro
la nokt' misterojn gardas,
sed tra la brancxoj
la maldiskreta Luno
scivole sxtelrigardas.

          La riveretoj
  La rivereto
prêter la bord' kaj domo
hastante kuras,
ne degnas ecx rigardi
al mi, la pigra homo.

          La herbo
  La herb' matene
en fresxa verdo vantas
pri l'juvelaro:
surkape diademo
da roso diamantas.

          La nubetoj
  Sur la cxielo
groteskaj pufaj nuboj
sinpele sxercas,
ecx akvon alsxprucigas
kiel petolaj buboj.


     Solvo de la ciferalfabeta enigmo

  La Zamenhofa aserto kasxita en la longa serio de nombroj de la enigmo
de la novembra numero estas:
"Al la mond. eterne militanta gxi promesas sanktan harmonion".
  La solvon sendis nur unu leganto,nia kara Otto Prytz, kiu meritas
sinceran gratulon pro la scienca me-todo aplikata por gxia atingo.
de Libe, atingebla per
www.libe.info aux per
http_://libe.info ).

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages